La fervojistaj sindikataj federacioj kaj la SUD-Rail postulas la tujan haltigon kaj senvalidigon de la projekto ULYSSE, kiu fordonos la administradon de la fervojistaj komputilaj servoj al IBM kiel subdunganto. Tiu ĉi projekto signifos la malaperon de pli ol 1000 dungopostenoj ĉe Lyon, Nantes, Lille kaj Parizo, kie la SNCF havas siajn centrajn komputilajn servojn.

La hispana ĜKL montras sian solidarecon kun la gelaboristoj de la SNCF antaŭ la atako al ties laboraj kondiĉoj pro la privatigo de la komputila fako.

La eksternigo ero post ero de ŝtataj entreprenoj estas iu el la ĉefaj iloj, kiun oni uzas por malplibonigi la laborkondiĉojn de la ankoraŭ ne malstabiligitaj laboristoj. Fako post fako ili detruas la publikajn servojn, klopodante tiel eviti la malferman konflikton, kiun kaŭzus la entuta privatigo de la entrepreno : ili ne sukcesos.

Tiu ĉi estas ekzemplo pri la reformita kapitalismo, kiun anoncis Sarkozy antaŭ iuj monatoj. La ĉiama Besto, kun la ĉiama avareco kaj plena manko de homeco. Ĝi estas tiel nereformebla, kiel senĉesa estas la internaciista agema solidareco inter la laboristoj.

La hispana ĜKL pretas helpi niajn francajn kamaradojn ĉe la agadoj, kiujn ili taksos favoraj al sia lukto. Antaŭ la kapitalo : agema solidareco.

Kunordigado pri Komputiko kaj Konsultado de la hispana ĜKL

Fuente: En español : RyN