La quimera del coche eléctrico.

Agantaj Ekologiistoj kontestas la datenojn pri la energia ŝparo, kiun disdonis la Priindustria Ministrejo dum la prezento de la projekto Movele. Ili ankaŭ pridubas, ke la solvo al niaj moveblecaj problemoj aperos el la flanko de la elektra aŭtomobilo. Tutkontraŭe.

La Ministro pri Industrio, Turismo kaj Komerco ĵus prezentis la tielnomitan Pionira Projekton pri Elektra Movebleco (Movele). Per tiu prezento li atribuis virtojn al la elektra veturilo, kiuj ne kongruas la realon.

La quimera del coche eléctrico.

Agantaj Ekologiistoj kontestas la datenojn pri la energia ŝparo, kiun disdonis la Priindustria Ministrejo dum la prezento de la projekto Movele. Ili ankaŭ pridubas, ke la solvo al niaj moveblecaj problemoj aperos el la flanko de la elektra aŭtomobilo. Tutkontraŭe.

La Ministro pri Industrio, Turismo kaj Komerco ĵus prezentis la tielnomitan Pionira Projekton pri Elektra Movebleco (Movele). Per tiu prezento li atribuis virtojn al la elektra veturilo, kiuj ne kongruas la realon.

La prezentitaj datenoj ja ne rezistas la plej minimuman sciencan analizon. Ekzemple la ministro Sebastian deklaris, ke, se oni anstataŭigus la tutan nunan veturilaron, « oni elsendus 81 milionojn da tunoj de CO2 malpli ĉiujare, kio estas 81% el la elsendaĵoj de la transporta sektoro ».

La ministro forgesas ekzemple, ke fabriki ĉiujn tiujn veturilojn havos egan energian koston. Fakte, oni kalkulas, ke fabriki aŭtomobilon konsumas tiom da energio kiom konsumas tiu aŭtomobilo dum 60.000 km. Certe la sinjoro Sebastian ne prikonsideris tiun bilancon je siaj kalkuloj.

Ankaŭ eltiras la atenton tio, ke la avido malpliigi elsendaĵojn de CO2 ne respondas aliajn agojn de la ministro, kiel pruvas la drasta malpliigo, kiun li realigis, de la fotoelektra energio, kiu estas kielo generi elektron klare malpliiganta elsendaĵojn.

La ministro ankaŭ taksas fakto tion, ke la novaj elektraj veturiloj anstataŭos la nunajn benzinajn veturilojn. Tio ne estas sikura. Plej verŝajne la familioj eltenos siajn vetrurilojn de ena brulado por longaj vojaĝoj kaj aldonos novan elektran aŭton por urbaj veturoj, pliigante la jam egan veturilaron, kiun ni havas.

Aldone la etudoj montras, ke la plibonigoj je la efikeco kutime ne kuniras kun malpliigoj de la entutan komsumadon de rimedo sed ofte kun la malo. Tiel la plibonigo je la efikeco de la nunaj aŭtomobiloj rilate al tiuj de antaŭ unu jardeko implicis neniun malpliigon de bruligaĵ-konsumo sed ties pliigon kaŭze de pli granda uzado de la novaj veturiloj. Tio estas, kion oni konas kiel resaltan efikon. La « trankvila konscienco », kiun povas kaŭzi en la konsumanto la uzo de elektra veturilo –aparte per la propagando farita el la Priindustria Ministrejo aŭ el la fabrikantoj, kiuj taksas ilin kiel purajn kaj nul-elsendajn veturilojn– kondukos al pligranda uzado de tiuj ĉi veturiloj.

Koncerne al la 8 milionoj da eŭroj antaŭviditaj por helpi impulsi la mendon pri elektraj veturiloj, laŭ Agantaj Ekologiistoj tiuj ĉi fondusoj estus pli bone uzitaj per programoj kiel tiuj impulsataj de iuj eŭropaj registaroj : fomenti la forlason de la veturilo kontraŭ abonoj al publika transporto. Tio ja kaŭzos –kaj draste– gravan energian ŝparon, malplian energian dependon kaj malplian elsendon de CO2, krom ebligi pli bonan aer-kvaliton ĉe niaj urboj kaj plibonigon de la urba vivado kaj malpliigon de la akcident-kvanto.

Laŭ Agantaj Ekologiistoj certas, ke la elektraj veturiloj povus generi malplian aŭdan, gazan kaj partiklan poluadon ĉe la urboj. Sed veturiloj okazigas pliajn problemseriojn, kiel tiun, kiuj tuŝas la urban kaj transportan modelon : urba ekspansio, konstruado de grandaj infrastrukturoj, granda okupiĝo de la publika spaco, limigoj al la movebleco de aliaj pli elteneblaj rimedoj –biciklo, piedirado, kolektiva transporto–, akcidentoj por stiristoj kaj piedirantoj, ktp

La elektra veturilo antaŭeniras unu plian paŝon por elteni neelteneblan situacion ŝajnigante la malon. Elteni kaj stimuligi la privatajn translokiĝojn ĉe urbaj ĉirkaŭaĵoj favoras la disa urbanisma modelon kaj stimuligas la kreadon de pliaj portransportaj infrastrukturoj. Ĝi kreas iluzion pri tio, ke eblas «ekologia» transportsistemo ekster la publika transporto kaj la urba reorganizo.


Fuente: Ecologistas en Acción