La CGT nace en Ceuta en la empresa Obimace
La CGT nace en Ceuta en la empresa Obimace



2009-08-16-ceuta


La ĜKT-CGT ekorganiziĝas ĉe
Sebto (Ceŭto) ĉe la entrepreno Obimace

La
Ĝenerala Konderacio de la Laboro (ĜKL-CGT) instaliĝis ĉe la aŭtonomeca
urbo per la municipa entrepreno Obimace.

Mustafa Hassen, Abdelah Mohamed kaj Ahmed Mohamed estas la
respondeculoj pri la organizaĵo ĉe Sebto, kaj tiu lasta el ili estas la
sekretaro de la Sindikata Sekcio. La ĜKL-a retpaĝo sciigis jam antaŭ
kelkaj tagoj pri la starigado de la sindikata sekcio en Sebto. La 28-an
de julio Ahmed Mohamed donis 19 aliĝslipojn al la Federacio de la
Ĝibraltara Kampo. Nune ili asertas, ke jam estas 40 homoj aliĝintaj al
la sindikato. Tiu sindikata sekcio dependas de la Plursektora Sindikato
de la Ĝibraltara Kampo.

Kvankam ili komencis ĉe Obimace, ili esperas organizi diversajn
entreprenojn de la urbo, ĉefe ĉe tiuj de la kontru-industrio, kie estas
multe da senlaboreco kaj, antaŭ ĉio, multe da problemoj. Krome ili
klopodos krei fakon por defendi la enmigrantajn kaj translandlimajn
laboristojn.

Plian informon (hispanlingve):  El Faro Digital


Fuente: Esperanto