"Ni estas, kiuj knedas kaj tamen ne havas panon, ni estas, kiuj eltiras la karbon kaj tamen havas malvarmon.

Ni estas, kiuj havas nenion kaj venas preni la mondon "

              Tassos Livaditis (greka poeto, 1922-1988)

 

 

En la kerno de la krizo, la laboristoj de Vio.Me.

En la kerno de la krizo, la laboristoj de Vio.Me. trafas la kernon de la ekspluatado kaj la proprieto.

Dum la senlaboreco atingas la 30%-n, la enspezoj de la laboristoj nuliĝas, lacaj de vortoj, promesoj kaj pliaj impostoj, sen ricevi salajrojn ekde majo de 2011 kaj nuntempe sen laboro, kun la fabriko forlasita de la mastroj, la laboristoj de Vio.Me. per decido de ilia ĝenerala asembleo deklaras ilian determinon ne fali en porĉiama stato de senlaboreco sed lukti por preni la fabrikon en iliaj propraj manoj kaj ili mem funkciigi ĝin. Per formala propono, kiu datiĝas de oktobro de 2011, ili petadis la kreon de kooperativo el laboristoj sub laborista kontrolo, postulante la leĝan rekonon tiel de ilia propra laborista kooperativo, kiel de ĉiuj ajn aliaj. Samtempe, ili postuladis la bezonan monon por ekfunciigi la fabrikon, la monon, kiu ĉiel al ili apartenas, ĉar ili estas tiuj, kiuj produktas la riĉecon de la socio. La ellaborita plano estis ricevita kun indiferenteco de la ŝtato kaj la sindikataj burokratismoj. Tamen, ĝi estis ricevita kun granda entuziasmo de la mondo de la sociaj movadoj, kiuj per la kreo de la Iniciato Malfermita pri Solidareco en Tesaloniko kaj poste per similaj iniciatoj en multaj aliaj urboj estis luktante dum la lastaj 6 monatoj por diskonigi la mesaĝon de Vio.Me tra la tuta socio.

Alvenis la momento por la laborista kontrolo de Vio.Me.!

La laboristoj ne povas atendi plu, ke la greka ŝtato –nuntempe en bankroto- plenumas ĝiajn falsajn apogpromesojn (eĉ helpo de krizokazo de 1000 eŭroj promesita de la Ministrejo pri Laboro ne estis aprobita de la Ministrejo pri Financoj). Alvenis la momento, ke la fabriko de Vio.Me. same ol ajna alia fabriko, kiu estas en bankroto, fermante aŭ sendugante laboristojn, denove funkcii sub la kontrolo de la laboristoj kaj ne de ĝiaj malnovaj aŭ novaj mastroj. La lukto ne devas limiĝi al Vio.Me., por ke ĝi estu venka, ĝi devas ĝeneraliĝi kaj etendiĝi al ĉiuj fermantaj fabrikoj kaj entreprenoj ĉar nur per reto de memadministradaj fabrikoj Vio.Me kapablos prosperi kaj lumigi la vojon al diferenca organizo de la produktado kaj ekonomio, sen ekspluatado, neegaleco kaj hierarkio.

Dum la fabrikoj fermiĝas unu post alia, la numero de gesenlaboruloj en Grekio alproksimiĝas al la 2 milionoj kaj la granda plimulto de la loĝantaro estas kondamnita al la malriĉeco kaj la mizero de la registara interligo el la PASOK-ND-DIMAR, kiu daŭrigas la politikojn de la antaŭaj registaroj, la funkciado de la fabrikoj sub laborista kontrolo estas la sola racia respondo al la tragedio, kiun ni vivas ĉiutage, la sola respondo al la senlaboreco. Por tiu kialo, la lukto de Vio.Me. estas ĉies lukto!

Ni insistas al ĉiuj gelaboristoj, gesenlaboruloj kaj ĉiuj, kiuj estas tuŝitaj de la krizo interamikiĝi kun la laboristoj de Vio.Me kaj apogi ilin en iliaj penadoj por meti en praktiko la kredon, ke la laboristoj povas produkti sen estroj! Ni etendas alvokon por apogi la lukton tra la tuta lando kaj partopreni en la Solidara Karavano, kiu finos per tri tagoj de lukto en Tesaloniko. Ni insistas ilin komenci la lukton kaj organiziĝi ene de iliaj propraj laborlokoj, per rektaj demokratiaj proceduroj, sen burokratoj. Partopreni en ĝenerala politika striko kun la celo forpeli tiujn, kiuj detruas niajn vivojn!

Por plenumi la laboristan kontrolon de la fabrikoj kaj de la entuto de la produktado!

Por organizi la ekonomion kaj la socion dezirata de ni, socio sen mastroj!

Estas la horo de Vio.Me. – Manoj al la laboro!

Starigante la bazojn de la laborista memadministrado ĉie! Starigante la bazojn de senmastra socio!

Iniciato Malfermita pri Solidareco kaj Apogo al la lukto de la gelaboristoj de Vio.Me.


Fuente: http://www.viome.org/p/espanol.html