Artikolo pri la sindikatismo aperinta ĉe la gazeto Sennaciulo (presorgano de la Sennacieca Asocio Tutmonda)

La ĉefaj klarigendaj demandoj pri tiu ĉi afero estas:


La ĉefaj klarigendaj demandoj pri tiu ĉi afero estas:

  • Ĉu la sindikatismo (ekonomi-postula batalo) havas estonton (sukceseblon)?
  • Ĉu la sindikatoj ankoraŭ estas organoj de la laborista klaso?
  • Ĉu la bilanco pri la anarĥiista partopreno ĉe la sindikatoj favoras la anarĥiismon?
  • Ĉu la sindikatoj estas (povas esti) iloj por la socia revolucio?

    Aldone, ĉu ni ĉeestas sistemfazon, kiu permesas la revolucian revon,
    aŭ ni eniris longdaŭran fazon, kiu similas la eŭropan Mezepokon, dum
    kiu oni rajtas esperi nur submetiĝon kaj senestontajn izolitajn
    sublevojn? (ĉu ni suferas sistemon, kiu sin nutras per sia propra
    krizo?)

1.
La ekonomicela lukto

La unua demando
ĉefas. Ni starigu ĝin klare: ĉu la sistemo ebligas la akiron de
pliaj daŭraj sociekonomiaj plibonigaĵoj? Alivorte ĉu la proletaro
povas atingi ekonomiajn kaj vivkvalitajn plibonigaĵojn sen bezono
ŝanĝi la socian modelon? Memvideble, se la respondo estas jesa, la
socia revolucio ne nur estas ne bezona, sed ĝi iĝas eĉ mensmalsana
krimemo; se tamen la respondo estas nea, ĉia sindikata lukto celas
al fiasko kaj nia laboro ĉe la sindikatoj utilos nursole por
plifirmigi la katenojn, kiuj eltenas mallibera la sklavon.

Ĉi-rilate estas
du datenoj (faktoj, ne ideoj), kiuj devas pensigi nin:

a) Kiam okazis la
lasta sindikata venko? Sed mi ne demandas pri atingi tion, ke la
«prilabora aŭtoritato» punas iun huliganan entrepreniston, ke oni
sukcesas ĉe la redungado de iu maldungito aŭ ke per la negociado de
iu kolektiva kontrakto ni atingas, ke anstataŭ forpreni 5 al ni oni
forprenas nur 4. La demando laŭtas: ekde la konkero de la okhora
labortago kiuj plibonigoj ĉe la vivo de la gelaboristoj (de la
entuta klaso) estis rezultoj de la sindikata batalo kaj ne de la
bezonoj de la merkato mem?

b) Estis epoko,
kiam la nursola penso de la entreprenistoj estis la ekspansio (la
konkero de pliaj merkatoj), ekde antaŭ multaj jaroj ili havas unu
solan celon: ĉiurimede malpliigi la produktkostojn por elteni
konkurenckapabla la entreprenon.

Tiuj ĉi du
faktoj, kune kun la sennombraj analizoj, montrantaj ke la kapitalismo
eniris sian sistemkrizan fazon ―fakto reliefigita de la komenco de
la unua tutmonda milito―, pensigas nin, ke la entuto de nia klaso
jam ne povas atingi plibonigojn ĉekadre de la kapitalismo kaj ke la
estonto malfermas nur du vojojn: ĉu la socia revolucio, modifonta ne
nur la «klasajn rilatojn», sed ĉefe la «strukturon» de la
individua kaj homara vivo, aŭ la starigado de iu Malluma Epoko, kie
la ekonomia senmovado estos kompensata de vasalecaj rilatoj kiel
rimedo por akiri socian gravecon.

Memkompreneble
demandi pri nia elekto senutilas, sed la demando daŭre estas kiel
rilatas la ekonomicela lukto ―kaj sekve la sindikata organizaĵo―
kun la lukto por la liberecana socio? Aŭ alivorte kion dancas la
sindikatoj ĉe tiu ĉi festo?

 

daŭras….