Ni citas iun, kiu reprezentas la intelektan tempon en kiu ni vivas, Sarah Palin: “nun ne estas la momento eksperimenti pri la socialismo”. Ĉi tio dum la plej malbona krizo ekde la jaroj 30! La anarkiistoj diras, ke ĉi tiu estas ĝuste la momento, sed nur se temas pri liberecana socialismo!

La krizo de la kapitalismo, denove!, kaj la fiasko de la socialismo de ŝtato ne povas esti pli klaraj. La socialdemokratio iĝis novliberala (ĉu nova laborismo?, ĉu novtaĉeranoj?) kaj je ĉi tiu jaro okazas la 20a datreveno de la disfalo de la stalinismo en Orienta Eŭropo. Per sia kapitalismo de ŝtato kaj sia diktatorado de partio, la stalinismo atingis, ke la malsano (la kapitalismo) estis pli alloga ol la rimedo (la socialismo). Tio devus pravigi la anarkiistojn. Personoj kiel Bakunin antaŭdiris ĉi tiujn rezultatojn pluraj jardekoj antaŭ ol ili fariĝis realaĵo.

Ekzistas do malfermo por reala alternativo. Ni ne devas forgesi, ke la kapitalismo ne estas pli ol la lasta formo de la ekonomio. Laŭ Proudhon, “la radikala malvirto de la politika ekonomio konsistas (…) aserti, ke transira kondiĉo estas definitiva stato, tio estas, la divido de la socio inter patricioj [riĉigita elito] kaj laboristoj”. Ni vidis sklavan laboron, poste servuteco kaj poste kapitalismo. Kio estas la kapitalismo?

Ekzistas do malfermo por reala alternativo. Ni ne devas forgesi, ke la kapitalismo ne estas pli ol la lasta formo de la ekonomio. Laŭ Proudhon, “la radikala malvirto de la politika ekonomio konsistas (…) aserti, ke transira kondiĉo estas definitiva stato, tio estas, la divido de la socio inter patricioj [riĉigita elito] kaj laboristoj”. Ni vidis sklavan laboron, poste servuteco kaj poste kapitalismo. Kio estas la kapitalismo? Kiel diris Proudhon, “la periodo, kiu ni spertas tiumomente (…) distingiĝas per speciala karakterizaĵo: la SALAJRATA LABORO”.

 La kapitalismo estas ekonomia sistemo bazita sur dungita laboristaro, kiu iom post iom vendas sian laboron (liberecon) al mastro. Por la anarkiistoj, ĉi tio devus nomiĝi salajrata sklaveco.

 La anarkiismo luktas por la asociita laboro, alivorte, la libera laboro: la situacio en kiu tiuj, kiuj faras la laboron ĝin administras. Longatempe, la celo estas la abolo de la laboro (la laboro kaj la ludo estus egalaj). Citante Kropotkinon, ni luktas por “krei situacio en kiu ĉiu persono povas vivi laborante libere, sen esti devigita vendi [sia] laboro kaj [sia] libereco al aliuloj, kiuj amasigas riĉecojn danke al la laboro de siaj servutuloj”.

 

Originoj de la anarkiismo

La anarkiismo ne estis ellaborita de pensuloj en biblioteko. Ĝiaj originoj, kiel insistas Kropotkin en lia klasika verko ‘La moderna socio kaj la anarkiismo’, lokiĝas en la lukto kaj la memorganizado de la laboristoj kontraŭ la ekspluatado kaj la premo.

Ni ne abstrakte komparas la kapitalismon kun plej bona socio, sed ni vidas la strukturojn de la nova mondo, kiel io, kio ŝprucas ene kaj kontraŭ la kapitalismo. Ekzemple la asembleoj kaj komitatoj kreitaj por plenumi strikon, kiuj estas viditaj, kiel la laboristaj organizoj organizontaj de la produktadon en libera socio. Citante la IWW-n (Industrial Workers of the World- Industriaj Laboristoj de la Mondo), “ni konstruu la novan mondon en la ŝelo de la malnova”.

 

La malsamaj anarkiismaj skoloj

Ekzistas, ĝenerale, tri malsamaj anarkiismaj skoloj (aŭ socialismaj liberecanaj): mutualismo, kolektivismo kaj komunismo. La anarkisindikatismo estas pli taktiko ol celo kaj, sekve, ĝiaj aktivuloj celas unu el tri (ĉefe la anarkikomunismon kvankam Bakunin, kiu estis la unua, kiu formulis la anarkisindikatismajn taktikojn, nomiĝis al si mem kolektivisto). Praktike, kompreneble, la malsamaj areoj provos malsamajn skemojn, dependante de tio, kion deziras la personoj kaj de la objektivaj cirkonstancoj kontraŭ kiu ili alfrontiĝas. La libera provo estas baza liberecana principo.

Kvankam ĉi tiuj tri skoloj diferencas per iuj temoj, kundividas esencajn principojn. Fakte, se iu asertas, ke io estas “anarkiismo” kaj malakceptas iun el ĉi tiuj skoloj ni povas diri, ke tio tute ne estas anarkiismo.

La unua principo estas la posedo, ne al la privata proprieto. Sekvante al ‘Kio estas la proprieto?’ de Prudono, en libera socio la uzrajtoj anstataŭas la proprietorajtojn. Ĉi tio aŭtomate signifas egaligan dissendon de la riĉeco. La dua estas la socialigo. Ĉi tio signifas liberan aliron al la dungado kaj la tero kaj, sekve, la finon de la bienuloj kaj la mastroj (ĉi tio kelkfoje nomiĝas “okupado kaj uzo”). La tria estas la propravola asocio aŭ alivorte la memadministrado de la produktado farita de la produktantoj. Kvankam la nomo donita al ĉi tiuj asocioj de laboristoj varias (kooperativoj, sindikatoj, kolektivoj, kompanioj de laboristoj nur estas iuj el tiuj nomoj), la principo estas la sama: unu persono, unu voĉdono. La lasta baza principo estas la libera federacio. Ĉi tiu baziĝas sur la libera asocio, kiu estas esenca por ajna aktiva ekonomio, la horizontalaj rilatoj inter la produktantoj kaj la federacioj por kunordigi la komunajn interesojn. Ĝi postulas la malcentralizon (la kapitalismaj entreprenoj kaj la stalinismaj ekonomioj pruvas, ke la centralizo ne funkcias) kaj la organizon de sube supren, per revokeblaj kaj komisiitaj delegitoj.

Bakunin resumis ĉi tiun tipon de ekonomio dirante, ke “la tero apartenas nur al kiuj ĝin kultivas per siaj propraj manoj, al la terkulturaj komunumoj (…) la produktiloj apartenas al la laboristoj, al la asocioj de laboristoj”. La pravigo de la preno de decidoj farita de ĉi tiuj memregadaj entreprenoj estus tiel malsama de la kapitalismo, kiel ilia strukturo. Citante Kropotkinon, en sana socio, la ekonomio devis esti “la studo de la necesoj de la homaro kaj la rimedoj por kontentigi ilin per la plej malgranda ebla konsumo de homa energio”. Ni hodiaŭ devus aldoni ekologiajn konsiderojn, kiujn preskaŭ certe estus inkludinta Kropotkin (lia klasika verko ‘Kampoj, fabrikoj kaj atelieroj’ havas klaran ekologian perspektivon, kvankam li ne uzis ĉi tiun terminon).

 

Kritiko pri la proprieto

Por kompreni la anarkiismaj konceptoj pri libera ekonomio, ni devas kompreni la anarkiisman kritikon pri la kapitalismo. Kiel estas bone konata Prudono proklamis, ke “la proprieto estas ŝtelo”. Per ĉi tio li volis temi du aferoj. Unue, la bienuloj enspezis al la kamparanoj la aliron al la rimedoj de postvivado. Tiel, la rento estas ekspluatado. Dua, la salajrata laboro ankaŭ estas ekspluatado. La laboristoj devas produkti pli valoron ol siaj salajroj. Ni citas Prudonon:

Ĉiu, kiu laboras iĝas proprietulo. Ĉi tiu estas nepra dedukto el la principoj de la politika ekonomio kaj la juro. Kaj kiam mi diras proprietulon, mi tute ne volas diri—kiel faras niaj hipokritaj ekonomikistoj— proprietulon de lia monatribuo, lia salajro, lia pago. Mi volas diri proprietulon de la valoro, kiun li kreas kaj de kiu nur profitiĝas la mastro. (…) La laboristo konservas, eĉ post kiam li ricevis sian salajron, la naturan rajton pri sia produktaĵo”.

Tial diras Prudono, ke “la proprieto estas despotismo”. Alivorte, la proprieto produktas hierarkiajn sociajn rilatojn kaj ĉi tiu strukturo de aŭtoritato permesas la mastrojn manipuli la laboristojn kaj ekspluati ilin. Denove ni citas Prudonon:

Ĉu vi scias tion, kio signifas esti salajrata laboristo? Estas labori sub la ordonoj de aliulo, atente al liaj antaŭjuĝoj eĉ pli ol liaj ordonoj. (…) Estas ne pensi per si mem (…) ne havi pli stimulojn ol gajni la ĉiutagan panon kaj la timon perdi vian laboron. La salajrulo estas homo al kiu la mastro dunginta lin diras al li: ‘tio, kion vi devas fari ne estas via afero, vi havas nenian kontrolon pri tio’”.

Por atingi ĉi tion, kiel oni diris antaŭe, la proprietorajtoj anstataŭas la uzrajtojn. La persona posedo nur ekzistas koncerne al la objektoj uzitaj de vi. Kiel diras Alexander Berkman, “la anarkiismo neniigas la privatan proprieton de la rimedoj de produktado kaj dissendo kaj, sekve, la kapitalisman entreprenon. Via persona posedo nur estas la objektoj uzitaj de vi: via horloĝo estas via sed la fabriko de horloĝoj apartenas al la popolo. La tero, la maŝinaro kaj ĉiuj aliaj publikaj servoj estos kolektiva proprieto, ne vendeblaj nek aĉeteblaj. La sola rajto estos la reala uzo, ne de proprieto sed de posedo. La organizo de la karbominoj, ekzemple, estos respondeco de la karboministoj, ne kiel proprietuloj sed kiel agentejo komisiita de ilia ekspluatado. La asocioj de fervojistoj administros la fervojojn kaj tiel ĉio. La kolektiva posedo kooperative administrita por intereso de la komunumo anstataŭos la privatan proprieton por gajni monon”.

Proudhon resumis ĉi tion parolante pri “posedantoj sen mastroj”.

 

Socialigo

Kvankam ne ĉiuj anarkiistoj uzis la terminon “socialigo”, ĉi tiu estas la necesa fundamento de libera socio kaj, memkompreneble, la koncepto —kvankam ne la termino— estas en la bazo de la anarkiismo. Ĉi tio estas tiel ĉar la socialigo garantias la universalan memadministradon permesante la liberan aliron al la rimedoj de produktado. Kiel argumentis Emma Goldman kaj John Most, “ĝi logike ekskluzivas ĉiun rilaton mastro-servutulo”.

Ĉi tiu estis anarkiisma ideo ĉiam, kiam la anarkiismo nomiĝis anarkiismo. Tiel, ekzemple, je 1840 Prudono diris, ke “la tero estas nemalhavebla por nia ekzisto” kaj estas “sekve, komunaĵo ne alproprigebla” kaj “estante la tuta amasigita kapitalo socia proprieto, neniu povas esti ĝian ununura proprietulo”. Ĉi tio signifas ke “la farmisto ne proprigas sin de la kampo, kiu li semas” kaj “la tuta kapitalo (…) estante la rezulto de la kolektiva laboro” estas “kolektiva proprieto”. Do ne povas surprizi, ke Prudono argumentis favore de “asocioj de laboristoj demokratie organizitaj” kaj asertis, ke “konsente kun la leĝo de asocioj, la transdono de la riĉeco ne aplikas la laborilojn, kiuj pro tio ne povas iĝi kaŭzo de neegaleco”.

Kiel klarigas la ekonomikisto David Ellerman, la demokratia entrepreno “estas socia komunumo, komunumo de laboro, ne komunuma restadejo. Estas respubliko (aŭ publika afero) de la laboro. La rajtoj de administrado estas atribuitaj, kiel individuaj rajtoj (…) al la personoj laborantaj en la entrepreno (…) Ĉi tiu analizo montras, kiel entrepreno socialigeblas kaj tamen daŭre esti ‘privata’, sence esti proprieto ne de la registaro”.

 

Memadministrado

La socialigo logike signifas, ke ne povas ekzisti labormerkaton kaj la homo simple serĉas asociojn al kiuj kuniĝi kaj la asocioj serĉas asociitojn. La salajrata laboro estus estintaĵo kaj estus anstataŭita de la memadministrado.

Kelkfoje ĉi tio estas nomita “laborista kontrolo” aŭ laŭ Prudono, “industria demokratio”, estante la entreprenoj konsideritaj kiel “malgrandaj respublikoj de la laboristoj”. Por Kropotkin, liberecana ekonomio estus bazita sur “asocioj de geviroj, kiuj (…) laboras en la kampo, fabrikoj, minoj, ktp” kaj estas “ili mem, kiuj administras la produktadon”.

Ĉi tio estus bazita sur la principo de unu membro, unu voĉdono (kun egaligaj strukturoj kaj rezultatoj), la elekto kaj revokeblo de la administrularo, la kunfandiĝo de la mana kaj intelekta laboro kaj la kundivido de la laboro ĝenerale (work), fronte al la funkcia divido de la laboro (labour).

Tiel, kiel proponis Prudono, la entreprenoj “estas la komuna kaj nedividebla proprieto de ĉiuj, kiuj partoprenas en ili” kaj ne “kompanioj de akciuloj, kiuj prirabas la korpojn kaj animojn de la salajrataj laboristoj”. Ĉi tio signifas liberan aliron: “ĉiuj kaj ĉiu el la personoj dungitaj de la asocio” havas “nedivideblan parton de la proprieto de la entrepreno” kaj ili havas, krome, “rajton okupi ajnan postenon”, ĉar “ĉiuj laborpostenoj estas elekteblaj kaj la regularoj estas aprobitaj de la membroj”.

Kvankam ĉi tiuj principoj subkuŝas en ĉiuj anarkiismaj skoloj, estas diferencoj inter ili.

 

Mutualismo

La unua anarkiisma skolo estas la mutualismo, ĝenerale asociita kun Prudono.(1)

Ĉi tiu sistemo konformas al la merkatoj. Sed ĉi tio ne signifas kapitalismon ĉar la merkatoj ne estas, kio difinas tiun sistemon. La merkatoj ekzistis miloj da jaroj antaŭ ol la kapitalismo. Tio, kio distingas la kapitalismon estas la produktado de varoj kaj la salajrata laboro.(2) Ĉi tio signifas, ke la mutualismo baziĝas sur la varproduktado sed la salajrata laboro estis anstataŭita de la memaministrado kaj la kooperativismo.

Ĉi tio signifas, ke oni faras la dissendon laŭ la realigita laboro, laŭ la produkto, ne laŭ la necesoj. La laboristoj ricevas la plenan produkton el ilia laboro, post pagi ĉiujn elspezojn. Ĉi tio ne signifas, ke la kooperativoj ne investas sed la tuta asocio decidas la parton el iliaj kolektivaj enspezoj, kiun ĝi disdonas al la individuaj membroj kaj konservas por uzo de la kooperativo.

La novklasika ekonomio argumentas, ke la kooperativoj estigas multan senlaborecon.

Tamen, kiel okazas kun la cetero de ĉi tiu ideologio, ĉi tio baziĝas sur falsaj supozoj kaj konklude estas teorio, kies antaŭdiroj tute ne alkonformiĝas al la observitaj faktoj.

Krom la kooperativoj, la alia ŝlosila ideo de la mutualismo estas la senpaga kredito. Ekzistus Banko de la Popolo, kiu nur enspezus interezkvoton por kompensi elspezoj (preskaŭ la 0 procento). Ĉi tio permesus la laboristojn krei siajn proprajn rimedojn de produktado. Denove la novklasikaj ekonomikistoj indikas, ke ĝi estigus inflaciproblemon, kiam la mutualismaj bankoj pliigos la monan oferon per la koncesio de kreditoj. Tamen, ĉi tio estas eraro, ĉar la kredito ne kreiĝas per ajna maniero, sed per “racia” maniero, tio estas, oni koncedas ĝin al projektoj el kiuj oni esperas, ke ili produktas pliajn varojn kaj servojn. Sekve, ĝi ne kreus problemon de troo da mono al la serĉo de varoj, sed pli ĝuste mono, kiun oni uzus por la kreo de pli kaj pli varoj.

Laste, ni havas la agroindustrian federacion. Prudono konsciis pri la problemoj kontraŭ kiuj alfrontus la izolitajn kooperativojn kaj pro tio li proponis, ke la asocioj organizis federacion por malgrandigi riskojn per la solidareco, la interhelpo kaj la apogo. Kiel ĉiuj industrioj estas interrilatigitaj, ĝi havas sencon, ke ili apogas sin reciproke. Krome, la federacio estis vidita, kiel maniero eviti la revenon de la kapitalismo danke al la fortoj de la merkato. La publikaj servoj (kiel la fervojoj, la ŝoseoj, la medicina atento, ktp.) ankaŭ estus de komuna proprieto kaj administritaj de kooperativoj de laboristoj.

La mutualismo estas reformisma laŭ ĝia strategio ĉar ĝi celas anstataŭi la kapitalismon pere de konkuraj kaj alternativaj institucioj. Malmultaj anarkiistoj apogas ĉi tiun perspektivon.

 

Kolektivismo

La sekva anarkiisma skolo estas la kolectivismo asociita kun la gravulo de Bakunin. Estas simila al la mutualismo sed baziĝas malpli sur la merkatoj (kvankam daŭre defendas la dissendon surbaze de la produktoj). Tamen, ĝi havas pli komunismajn elementojn kaj la plimulto el ĝiaj simpatiantoj kredas, ke ĝi evoluos al la liberecana komunismo.

 

Komunismo

Unue, ĉi tiu skolo havas nenian rilaton kun la leninismo/stalinismo. Tio estis kapitalismo de ŝtato kaj ne komunismo kaj tute ne liberecana komunismo. La plimulto el la anarkiistoj estas komunismaj liberecanoj kaj la teorio estas asociita kun la penso de Kropotkin.

Kontraste kun la mutualismo kaj la kolektivismo, ĉi tie ne ekzistas merkatoj. La liberecana komunismo baziĝas sur la monabolo aŭ de ĝiaj similaĵoj (atestoj pri laboro). Sekve, nek salajrata laboro nek sistemo de salajroj (“el ĉiu laŭ liaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj necesoj”).

La komunisma anarkiismo etendas la kolektivan posedon al la laborproduktoj. Ĉi tio ne signifas, ke oni kundividas la brosojn de dentoj sed simple, ke la varoj estas libere atingeblaj por kiuj ilin bezonas. Diras Kropotkin: “Komunismo, sed ne la abstina komunismo aŭ la komunismo de barakoj antaŭe defendita [de la socialistoj de ŝtato], sed la libera komunismo, kiu metas la rikoltitajn aŭ manufakturajn produktojn al dispono de ĉiuj, permesante ĉiun konsumi ilin, kiel al li plaĉas en lia propra hejmo”.

Ĉi tiuj anarkiistoj proponas la nuligon de la mono ĉar ekzistas multaj problemoj kun la merkatoj kiel tiaj, problemoj, kiujn la kapitalismo plimalbonigas sed ili eĉ ekzistus en nekapitalisma sistemo de merkato. Ekzemple, la enspezoj ne indikas la necesojn kaj justa socio rekonus ĉi tion. Multaj necesoj ne eblas kontentigitaj de la merkatoj (ekzemple, la publikaj varoj kaj efika medicina atento). La merkatoj blokas la bezonan informon por la preno de gravaj decidoj (ke io kostas 5 eŭroj ne diras al vi, kiom da poluo estigis aŭ, kiuj estas la laborkondiĉoj en kiuj ĝi kreiĝis). Krome, ili sisteme rekompencas la kontraŭsocian aktivecon (la entreprenoj, kiuj altrudas eksterigojn povas plimalaltigi la prezojn por pliigi la profitojn kaj esti rekompencitaj, sekve, per plej granda parto el merkato). La merkatfortoj kolektive produktas neraciajn kondutojn, kiel konsekvenco de la izolitaj individuaj agoj (ekzemple, la konkurado povas fari, ke la homo laboras pli forte kaj pli tempo por postvivi en la merkato kaj kaŭzi superproduktadon kaj krizon, kiam la entreprenoj reagas al la samaj signaloj de la merkato kaj invadas lin). La neceso de profitoj ankaŭ pliigas la necertecon kaj, sekve, la eblon de krizo kaj ĝia sekva socia mizero.

Anstataŭ kompari prezojn, la atribuo de rimedoj en la anarkokomunismo baziĝus sur la komparo de uzvaloroj de specifaj varoj kaj sur iliaj relativaj malabundecoj. La komparitaj uzvaloroj estus pozitivaj (ekzemple, se ili bone kontentigas la necesojn) kaj negativaj (ekzemple, kiujn rimedojn uzis, kian poluadon generis, kiom da laboro postulis, ktp.). Tiel, oni povas komuniki kaj uzi la informon pri la realaj kostoj por preni gravajn decidojn. La malabundeco estus indikita de la sindikatoj, kiuj komunikus la kvanton de ricevitaj mendoj kompare kun ilia normala kapablo: kiam la sindikatoj ricevas pli mendojn, ilia indikilo de malabundeco da produktoj pliiĝus, informante tiel aliajn sindikatojn por ke ĉi tiuj serĉu anstataŭantojn por tiuj varoj.

 

Evidenteco

Oni diros, ke tio estas nur pia deziro. Sed ne estas tiel, ĉar la empiria evidenteco favore de la liberecanaj ekonomiaj ideoj estas nekontestebla.

Ekzemple, la partopreno de la laboristoj en la administro kaj profitoj pliigas la produktecon. La entreprenoj administritaj de la laboristoj estas pli produktemaj ol la kapitalismaj. Nekontestebla 94 procento el la 226 studaĵoj realigitaj sur ĉi tiu temo montras, ke ekzistas pozitivaj efektoj, estante ĉirkaŭ 60 procento statistike gravaj. Estas interese substreki, ke la proprieto de la laboristoj havas gravan efekton sur la rezultatoj se la laboristoj partoprenas en la decidprenoj.

Krome, la kooperativoj havas malmultajn neegalecojn de salajroj kaj de rango (sub 1 al 10, kompare kun diferencoj de 1 al 200 kaj pli altaj en la plurnaciaj entreprenoj). Ne povas surprizi, ke la altaj niveloj de egaleco estigas kreskon de la produkteco (al neniu ŝatas labori, kiel sklavo por ke aliuloj riĉiĝu danke al lia laboro).

Kaj kio okazas kun la foresto de merkato de valoroj? Oni ne necesas diskuti, ke la merkatoj de valoroj estas malutilas por la reala ekonomio en la numtempa ciklo. Sufiĉas diri, ke ekzistas gravaj problemoj de komuniko inter la estraroj kaj la akciuloj. Krome, la merkato de valoroj rekompencas la serĉon de profitoj mallongtempe super la kresko longtempe, tial produktiĝas troo da investo en kelkaj industrioj kaj kreskas la riskoj kaj vetoj. La financa kapitalo havas komercajn ciklojn malpli ekstremaj ol la merkato de valoroj.

La sukcesaj kooperativoj sub la kapitalismo, kiel Mondragón, estas kutime grupigitaj, kio pruvas la intereson havi agroindustrian federacion kaj ili ofte estas asociitaj al siaj propraj financaj institucioj (kio, denove, montras la validecon de la ideoj de Prudono).

Krome, ni havas la ekzemplon de pluraj sociaj revolucioj tra la mondo. Nenia prelego pri la anarkiismo estus kompleta se oni ne parolas pri la hispana revolucio de 1936, kaj ĉi tiu ne estas escepto. Tamen, ni mencias ĝin pro kialo: ĝi pruvas, ke la liberecana memadministrado povas funkcii grandskale, kiel okazis en Katalunio, kie la industrio sukcese estis kolektivigita, dum grandaj terkulturaj areoj kolektiviĝis kaj estis administritaj kolektive. Ĵuse, la ribelo kontraŭ la novliberalismo en Argentino inkludis la okupaĵon de fermitaj entreprenoj. Ĉi tiuj reprenitaj entreprenoj montris ke, dum la mastroj nin bezonas, ni bezonas ne ilin.

 

Marŝ’!

Ni skizis la dezirindon kaj validecon de la liberecana socialismo, sed la afero, kiu prezentiĝas estas, kiel atingi ĝin. Evidente, iu elemento estus krei kaj apogi kooperativojn ene de la kapitalismo (Prudono: “Ke la nova socio estiĝu en la koro de la malnova”). Ĉi tio povus inkludi promocii la socialigon kaj la kooperativojn, kiel alternativaj al la fabrikfermoj, la monelaĉetoj kaj la ŝtatigoj.

Tamen, la plimulto de la anarkiistoj vidas tion, kiel parto de la kulturo de rezisto aŭ de la kolektivaj luktoj kontraŭ la kapitalismo kaj la ŝtato. Alivorte, promocii la rektan agon (strikoj, protestoj, okupaĵoj, ktp.) kaj garantii, ke ĉiuj luktoj estas memadministradaj de kiuj partoprenas en ili kaj ĉiu organizo kreita de ili ankaŭ estas memadministrada de sube. La celo estus, ke la homo komencu okupi entreprenojn, loĝejojn, terojn, ktp, tiel etendante la socialigon. Kiam ni organizas niajn luktojn, ni lernas organizi niajn vivojn. Kreante luktorganizoj kontraŭ la nuntempa sistemo, ni kreas la embriojn de libera socio.

Ni kune povas ŝanĝi la mondon!

 

Plia informo: http://anarchism.pageabode.com/afaq/secIcon.html ĉe http://www.anarchistfaq.org.uk/

 

(Teksto bazita sur prelego plenumita dum la konferenco “Practical Economics: radical alternatives to a failed economic system” organizita de Radical Routes, la 23an de majo. Radical Routes estas reto de kooperativoj kaj ĝia adreso estas Radical Routes Enquiries, c/o Cornerstone Resource Centre, 16 Sholebroke Avenue, Leeds, LS7 3HB).

 

Originala versio: http://anarchism.pageabode.com/anarcho/the-economics-of-anarchy

 

(1) Oni devas rimarki, ke en la akademia ekonomio ĉi tiu sistemo estas nomita ofte “sindikatismo” aŭ “sindikatismo de merkato”, kio pruvas, ke oni ne bezonas havi bonajn sciadojn por skribi pri ĉi tiuj temoj.

(2) Se oni permesas al ni citi Engelson, “por la celo de la produktado (produkti varoj) al la instrumento ne gravas la karakteron de la kapitalo”, ĉar la “produktado de varoj estas unu el la antaukondiĉoj por la ekzisto de kapitalo (…) ĉiam, kiam la produktanto nur vendas tion, kion li mem produktas, ne estas kapitalisto; tio estos nur se li uzas siajn instrumentojn por ekspluati la salajratan laboron de aliaj” (Collected Works, vol. 47, pp. 179–180). En ĉi tio, Engels simple ripetas la analizon de Marx en La Kapitalo (kiu, siavice, ripetis la distingon de Prudono inter proprieto kaj posedo).


Fuente: Esperantigita de Jesuo González