La jaŭdon 10an de setembro okazos la juĝon. Ni kunvenos en la Justica Urbo je la 10a horo. Ni petas aparte al ĉiuj stiristoj ĉeesti por apogi la kamaradon Andreu.

La jaŭdon 10an de setembro okazos la juĝon. Ni kunvenos en la Justica Urbo je la 10a horo. Ni petas aparte al ĉiuj stiristoj ĉeesti por apogi la kamaradon Andreu.

Daŭrigante sian plej aŭtoritateman linion, kiu ekis antaŭ iuj monatoj, la direkcio de TMB denoncis la kamaradon Andreu de Cabo, fakulo de la Remizo Pablo Díez, kaŭze de alfronto en la Remizo de Zona Franca (Barcelona kvartalo) kun la kontraŭtumultaj policanoj de la Mossos d’esquadra (kataluna polico) dum la pasinta strikaro pro la atingo de 2 porripozaj tagoj ĉiusemajne.

Memoru pri tio, ke la direkcio rifuzis montri la liston pri la minimumajn servojn dum ĉiuj strikaj tagoj kaj poste petis al la kontraŭtumultuloj elirigi la informan pikedon, ĉar ĝi diris, ke ni prokrastis la eliron de la aŭtobusoj, kiam ni volis nur kontroli ĉu ili estas minimumaj servoj aŭ ne. Meze de la alfronto kun la policanoj rompiĝis flanka vitro de aŭtobuso –kaj estas pro tio, ke la direkcio petas 2 jarojn el malliberigo kaj 7.000 eŭrojn el monpuno al Andreu de Cabo.

La kamarado neis ĉiam la faktojn kaj ĉiam asertis, ke « kiel ni povus lanĉi ion, se ni estis ĉirkaŭataj de policanoj ». Ajna homo minimume inteligenta povas kompreni, ke tiu ĉi denonco kaj la misproporcio de la punpeto montras nur la venĝosoifon de la direkcio kontraŭ la ĜKL-CGT. Ni deziras aparte rimarki, ke la kamarado Andreu de Cabo, malgraŭ esti fakulo, ĉiam estis kune kun la stirista kolektivo je defendo de la du ĉiusemajnaj porripozaj tagoj. Li ĉeestis la pikedojn, ĉeestis la manifestaciojn kaj ĉiam defendis nian celon kaj tio portis sur li sankciajn procedurojn kaj nun kriminalan denoncon.

Malgraŭ ĉiaj streboj de la TMB-a direkcio tiuj ĉi subpremaj metodoj ne atingos siajn celojn, kiuj estas timigi nin, kaj fine ili reiros kontraŭ ĝi. Ŝajnas, ke ili ankoraŭ ne konis nin. La jaŭdon 10an de setembro okazos la juĝon. Ni kunvenos en la Justica Urbo je la 10a horo. Ni petas aparte al ĉiuj stiristoj ĉeesti por apogi la kamaradon Andreu.

Sindikata Sekcio de ĜKL-CGT ĉe TMB


La direkcio de TMB postulas 2 jarojn el mallibero kaj 7.000 eŭrojn kontraŭ laboristo aliĝinta al la ĜKL-CGT

ABSOLVON por Andreu de Cabo

Juĝo : la jaŭdon 10an de setembro je la 10a
ĉe la Urbo de la … ĉu Justo ?

ĜKL-CGT


Fuente: Rojo y Negro Digital