Princo Petro (Pjotr) Aleksejeviĉ KROPOTKIN, ruse Пётр Алексе́евич Кропо́ткин (naskiĝis la 9-an de decembro 1842 en Moskvo, mortis la 8-an de februaro 1921 en Dmitrov) estis unu el la plej gravaj anarkiistoj de Rusio kaj unu el la unuaj porpledantoj por anarki-komunismo. Dum la plimulto da sia vivo, li porpledis komunistan socion, sen centra registaro. Pro sia honortitolo "princo" kaj pro sia graveco kiel anarkiisto, dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, li foje nomiĝis "la Anarkiista Princo." Iuj samtempuloj lin vidis kiel kvazaŭperfekta, inkluzive de Oscar Wilde, kiu priskribis lin kiel "viro kun animo de tiu bela blanka Kristo, kiu ŝajnas elveni Rusion." Li verkis multajn librojn, broŝurojn, kaj artikolojn, el kiuj la plej grava estis La konkero de pano, Kampoj, fabrikoj, kaj laborejoj, kaj lia ĉefa scienca verkaĵo, Interhelpo: faktoro en la evoluo. Li ankaŭ kontribuis al la Encyclopædia Britannica Eleventh Edition (la dek-unua eldonaĵo de la Encyclopædia Britannica).

Vivo

Li naskiĝis la 27an de novembro 1842 en Moskvo, en nobela familio. Li eniris la armeon en 1857 kaj estis sendita, kiel kozaka oficiro, al Siberio.

Vivo

Li naskiĝis la 27an de novembro 1842 en Moskvo, en nobela familio. Li eniris la armeon en 1857 kaj estis sendita, kiel kozaka oficiro, al Siberio. Ekde 1867, li forlasis la armeon por studi matematikon kaj geografion en la universitato de Sankt-Peterburgo. Ekde 1872 li membris en la ĵurasa federacio, anarkiista organizo kreita de skismo ekde la Unua Internacio. Reveninta al Sankt-Peterburgo li agadis kiel neleĝa propagandisto. Enkarcerigita en 1874, li forfuĝis du jarojn pli poste. Li tiam fuĝis al Britio kaj revenis en Svision,
kie li daŭrigis sian agadon kaj publikigis plurajn politikajn verkojn.
En 1879 li fondis la gazeton «Le révolté» (la ribelulo). Li estis denove
arestita en 1883 post la strikoj de la porsilkaj laboristoj en Liono. Enkarcerigita en Liono, li estis liberigita en 1886, danke al la interveno de pluraj famuloj, inter kiuj troviĝis Viktoro Hugo. Li tiam instaliĝis en Anglio kaj publikigis diversajn geografiajn kaj politikajn verkojn. Dum la unua Mondmilito li subskribis la Manifeston de la 16. Li revenis en Rusion en 1917, kaj rifuzis ministran postenon, kiun proponis al li Kerenski. Li singarde reagis fronte al la bolŝevista revolucio. Li mortis la 8-an de februaro 1921 en Dmitrov, apud Moskvo.

 

  Biografio

La princo[1]
Petro (Pjotr) Aleksejeviĉ KROPOTKIN, ruse Пётр Алексе́евич Кропо́ткин
(9-an de decembro 1842 – 8-an de februaro 1921) estis rusa geografo
kaj naturalisto, krom politika pensulo, estante konsiderata unu el la
plej gravaj teoriuloj de la anarkiista movado, en kiu li estis unu el la
fondintoj de la anarkikomunisma skolo kaj disvolvis la interhelpan
teorion.

Kropotkin naskiĝis la 9-an de decembro 1842 ĉe Moskvo,
en nobela familio. Lia patro, princo Aleksei Petroviĉ Kropotkin estis
granda bienulo triprovince, kaj mastris ĉirkaŭ 1200 servutulojn. Li
estis Rurik-a posteulo, en patra linio; lia patrino, Jekaterina
Nikolaevna Sulima, estis filino de rusa generalo.

Pro ordono de la caro Nikolao la 1-a, li aliĝis en la aĝo de dekdu jaroj al la Paĝia Taĉmento ĉe Sankt-Peterburgo, la rusa milita akademio plej ĉefa el Rusio,
kiu provizis al la imperio ĝiajn asesorojn kaj elitajn oficirojn.
Kvankam Kropotkin malamis la lernejan militdisciplinon, lia akademia
klerigado estis intensa, ricevante raciistan kaj liberalan edukadon,
emfaze pri sciencoj.

 

  Esploristo kaj geografo

Fininte sian preparadon, li eniris la Rusan Armeon de 1862 ĝis 1867. Dum tiu tempo, li estis sendita al ekspedicio ĉe Siberio,
kiel parto de sia militservo. Kropotkin decidis foriri al tiu loko –
povinte elekti iun pli komfortan – por foriĝi de la vivo de la ĉefurba
kortego, kiu ŝajnis al li malagrabla kaj subprema. Li foriris al Irkutsk
je la 24-a de junio 1862, kaj estis nomumita kampa asistanto de la
generalo Kukel; finfine, li ekloĝis ĉe la vilaĝo de Chitá, la regiona
ĉefurbo.


« Tiu
kvin jaroj, kiujn mi pasis ĉe Siberio, estis por mi tre instruaj pri la
homaj karaktero kaj vivo. Mi konis homojn el ĉiuj kondiĉoj, la plej
bonaj kaj malbonaj; tiuj, kiuj troviĝis ĉe la supro de la socio kaj
tiuj, kiuj loĝis ĉe ĝia propra fundo; tio estas, la vaguloj kaj la
nomitaj hardiĝintaj krimuloj. Mi havis multajn okazojn por observi la
tradiciojn kaj kutimojn de la kampuloj dum ilia taglaboro, kaj eĉ plu,
por aprezi kiom malmulte la publika administrantaro povis fari favore de
ili, eĉ kiam ĝi estis kuraĝigita de la plej bonaj intencoj. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Lia ĉefa tasko estis fari pritakson por la reformo de la kruela
siberia mallibereja sistemo, kiu grande impresis lin ĉar ĝi montris al
li la difektojn de la ŝtata burokrataro kaj la administran koruptecon
tiel, kiel ĝi permesis al li observi la unuajn formojn de rekta
kooperado inter kampuloj kaj ĉasistoj. Ĉe Siberio, li konis la rusan
poeton Miĥail Larionoviĉ Miĥailov, kiu estis kondamnita al perfortaj
laboroj pro siaj revoluciaj ideoj kaj enkondukis lin al la anarkiistaj
ideoj, rekomendante al li la Proudhon-an legadon. Tiuj jaroj ĉe Siberio estis definitivaj por la Kropotkin-a posta ideologia evoluo:


« Kvankam
tiam mi ne formulis miajn observaĵojn tiel, kiel faris ĝin la aktivadaj
partioj, nun mi povas diri, ke mi perdis ĉe Siberio la tutan fidon,
kiun mi estus havinta antaŭe je la ŝtata disciplino, preparante tiel la
vojon por iĝi anarkiisto. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Inter 1864 kaj 1866, li plenumis diversajn esploraĵojn ĉe la neesplorata teritorio el Manĉurio.
La lasta ekspedicio estis la plej fekunda el scienca vidpunkto,
kompreninte la montan regionon de la Siberinordo inter la riveroj Leno kaj Amuro.
Tiu esploraĵo havigis grandvalorajn sciencajn konadojn: ĝi helpis koni
pli bone la geografian strukturon de la siberia regiono; la malkaŝo de
fosilirestaĵoj kontribuis ellabori liajn postajn glaciejajn teoriojn;
riĉiĝis la konado pri la siberia faŭno,
havigante datumojn al Kropotkin pri la interhelpo (aŭ interspecia
kooperacio) kaj la altruismo en animalaj socioj; kaj laste, oni malkaŝis
la vojon de Chitá kaj la Baikal-a regiono ĝis la nordtundro.[2]

Insurekcio de polaj prizonuloj ĉe Siberio kaj la kruela subpremo
plenumita de la caraj aŭtoritatoj, kaŭzis ke Kropotkin kaj lia frato
Aleksandro decidis forlasi la militan servadon. Li reiris al
Sankt-Peterburgo je 1867,
aliĝis ĉe la Universitato kaj prezentis al la Rusa Geografia Societo
informon pri sia Vitim-a ekspedicio, kiu estis publikigita kaj havigis
al li oran medalon. Li estis nomumita sekretario de la Fizika Geografia
sekcio de la Rusa Geografia Societo. Li esploris la glaĉerojn ĉe Finnlando kaj Svedio
nome de la menciita societo de 1871 ĝis 1873. Lia plej ĉefa laboro
ĉi-tempe estis lia studaĵo pri la Azia orografia strukturo, kiu refutis
la hipotezojn de konjekta tipo bazitaj en la alpa modelo proponitaj de Alexander von Humboldt.
Kvankam poste aliaj esploristoj malkaŝis strukturojn pli kompleksajn,
la ĝeneralaj linioj de la enfokusigo, kiun Kropotkin pensis, teniĝis
aktualaj ĝis la nuntempo. Alia gravega laboro estis la informo, kiun li
skribis pri la rezultoj de sia ekspedicio ĉe Finnlando. Je 1874, li
elparolis prelege sian teorion pri la glacia tavolo de la glaciperiodo,
kiu atingis la Eŭropan centron, ideon, kiu kontraŭis la konvencian
sciencon de la epoko. Lia propono generis polemikon, kiu finis kiam
poste la scienca komunumo akceptis ĝin.[3]

Finfine, la tria granda Kropotkin-a kontribuaĵo al la geografia
scienca teorio estis lia hipotezo pri la Eŭrazia senakvigo, kiel
konsekvenco de la retroiro de la glaciperiodo de la antaŭa erao.

Ĉiuj tiuj ideoj estis pripensitaj kiam ankoraŭ li ne estis 30-jaraĝa
tio, kio faris antaŭsupozi grandan estontecon kiel esploristo. La
prestiĝo de lia geografia verko estis tiom konsiderinda, ke li estis
proponita kiel prezidanto de la Fizika Geografia sekcio de la Rusa
Geografia Societo.[4] Sed Kropotkin ne akceptis la enoficigon, ĉar lia interesiĝo direktis sin al la revoluciaj aktivaĵoj:


« Je la aŭtuno de 1871, mi estis okupita ĉe Finnlando, malrapide piedirante la marbordon, laŭlonge de la fervojo
freŝdate konstruita, rigardante atente la lokojn, kie unue devis aperi
la nedubeblajn montrilojn de la mara praa amplekso, kiu sekvis glaĉeran
periodon, mi ricevis telegramon
de la menciita societo, kiu diris: “La Konsilistaro petas vin akcepti
la postenon de Societa sekretario”. Samtempe, la eksigita sekretario
fervore petegis min, ke mi akceptu la proponon. Plenumis sin miaj
esperoj, sed samtempe, aliaj ideoj kaj deziroj invadis mian pensadon.
Post mediti atente pri tio, kion mi devus respondi, mi telegrafis: “Kore
dankon; sed mi ne povas akcepti”. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.
Revoluciaj pensaroj

Dum li plenumis tiujn esploraĵojn, li studis ankaŭ la verkojn de la
politikaj gravaj teoriuloj, kaj li eksolidariĝis kun la penigaj
vivkondiĉoj de la kampuloj. La rektaj propraj spertoj de lia scienca
laboro kiel esploristo kaj lia intima kontakto kun la malriĉo de la rusa
kaj finnlanda kampularoj estis la kialo, kiu impulsis Kropotkin-on
forlasi la sciencan aktivecon:[5]


« Sed,
kian rajton mi havis al tiuj ĉi ĝuoj de alta ordo, kiam ĉio, kio
ĉirkaŭis min ne estis pli ol mizero kaj lukto pro malĝoja pana gluto,
kiam eĉ se nur malmulte tio, kion mi elspezis por vivi en tiu mondo de
agrablaj emocioj, mi devis forpreni ĝin el la buŝo mem de tiuj, kiuj
kulturis la tritikon
kaj ne havas sufiĉe panon por siaj filoj? El la buŝo de iu devas
neeviteble preni ĝin, ĉar la homara aldonata produktado ankoraŭ restas
tiom limigita… Pro tio mi nee respondis al la Geografia Societo. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

La heredaĵo ricevita, kiam lia patro mortis, havigis al li aliri
ekonomiajn abundajn rimedojn, kiuj ebligis al li plenumi trimonatdaŭran
vojaĝon al la Okcidenta Eŭropo. Li foriris el Sankt-Peterburgo februare de 1872 kaj lia ĉefa celo estis Zuriko (Svislando), por informiĝi pri la situacio de la eŭropa laborista movado.[5]
Tie li kontaktis kun la rusa ekzilita grupo, kiu forte estis influitaj
de la Bakunin-aj ideoj. Inter ili, troviĝis lia parencino Sofía
Nikolaevna Lavrov, Nadeŝdna Smezkaia kaj Miĥail Sazhin (Bakunin-a
disĉiplo plej konata kiel Armand Ross).[6] Ĉe Ĝenevo, li aliĝis kiel membro al la Unua Internacio.

Unue, li vizitis kaj kontaktis kun la marksismaj frakcioj, speciale
kun la rusa grupo direktita de Nicolai Utin. Sed li aprobis nek la
socialisman skolon nek la politikan stilon, kiuj impulsis la Unuan
Internacion. Post kvin sejmanoj konante la marksisman frakcion, tre
ĉagrenita de la oportunisma konduto de ĝiaj estroj, li decidis koni la
grupojn de la bakuninisma tendenco.[7]

La anarkiisto Nikolai Zhukovski rekomendis al li forlasi Ĝenevon kaj vojaĝi al Ĵuraso, kie la movado estas pli forta. Kropotkin studis la plian radikaligitan programon de la Ĵurasa Federacio ĉe Neuchâtel kaj estis longa tempo ĉe ĝiaj gravaj membroj, definitive adoptante la anarkian idearon.

Tie li vizitis James-n Guillaume – kamaradon, amikon kaj poste
Bakunin-an biografon – kaj ili amikiĝis. Je la komenco de majo, li jam
revenis en Rusion. Ĉe Sankt-Peterburgo, li rekomencis siajn geografiajn
esploraĵojn, kaj aktive partoprenis kiel propagandisma revoluciulo
rilatita al la Ĉaikovski-a rondo, invitita de la geografo Dimitri
Klements.

 

  Aresto kaj fuĝo

Dume Kropotkin daŭrigis siajn esplorlaborojn ĉe Finnlando kaj siajn
kunlaborojn kun la Geografia Societo. Ĉe Sankt-Peterburgo, li ĉeestis la
noktajn kunvenojn de la Ĉaikovski-a rondo, alivestita kiel kampulo kaj
kun la falsa nomo de Borodin.[5][8] Tiutempe multaj el liaj kamaradoj estis arestitaj de la cara polico. Fine de 1873, la sekvantan tagon post malakcepti la prezidantecon de la Geografia Societo, Kropotkin estis arestita de la polico.[9]


« La
nokto pasis senŝanĝe. Mi ĵetis ekrigardon al miaj notoj, detruis ĉion,
kio povas kompromiti iun, aranĝis miajn posedaĵojn kaj preparis min
foriri (…) kaj rapide malsupreniris, elhejmiĝante. Ĉe la pordo estis
nur fiakro;
mi ensupreniris kaj la ŝoforo portis min al la Nevski Prospekt. Unue
neniu persekutis nin kaj mi konsideris min ekster danĝero; sed iom poste
mi observis ke alia veturilo rapide venis malantaŭ la nia kaj devante
moderi lian marŝon la ĉevalo, portanta nin, la alia veturilo antaŭeniris
nin. En ĝi, mi vidis surprizite unu el la du teksistojn, kiuj estis
arestitaj, akompanita de alia homo. Li faris signojn al mi kun la mano,
kvazaŭ li havas ion por diri al mi kaj mi ordonis la koĉeron ke li
haltigu. Eble – mi pensis – li estis liberigita kaj havas ion gravan por
komuniki al mi. Sed tuj kiam ni haltis tiu, kiu akompanis la teksiston –
li estis policano – kriis: «S-ro Borodin, princo Kropotkin, vi estas
arestita!» Li faris signojn al la gardistoj, kiuj tiom abundas ĉe la
gravaj stratoj de Sankt-Peterburgo kaj samtempe li saltis al mian ĉaron
kaj mostris al mi paperon stampitan de la ĉefurba polico, dirante
samtempe: «Mi havas ordonon konduki vin antaŭ la ĝenerala guberniestro
por ke vi donu klarigon». »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Portita al la oficejoj de la sekretpolitika polico, la Tria Sekcio,
li estis pridemandita dum kelkaj tagoj. Lia aresto faris sensacion ĉe
Sankt-Peterburgo, krom la ĉagreno de la imperiestro, ĉar Kropotkin estis
delonge lia propra helpanto. Li estis enprizonigita ĉe la Sankt-Petro
kaj Sankt-Paŭlo Fortreso en soleca, malluma kaj malseka ĉelo. La gravaj
membroj de la Geografia Societo, liaj amikoj kaj speciale lia frato
Aleksandro intervenis favore al li por ke oni permesu al li daŭrigi
siajn geografiajn esploraĵojn, povante atingi librojn, paperon kaj
krajonojn. Komence de 1875, ankaŭ lia frato estis arestita de la cara reĝimo pro skribi leteron al Piotr Lavroviĉ Lavrov.[10]
La frata aresto kaj la dismembrigo de la revoluciaj rondaj – oni faris
proksimume 2000 arestojn – kaŭzis al li fortan psikologian falon. Ankaŭ
produktiĝis fizika kolapso kaŭzita de la skorbuto.

Marde de 1876,
oni portis lin ĉe la Sankt-Perterburga malliberejo, kie la vivostato
estis pli nesalubra ankoraŭ ol ĉe la fortreso, kvankam tie estis multaj
pli facilaĵoj por ricevi vizitojn kaj rompi la izolon. Sed lia fisika
damaĝo pliigis endanĝerigante lian vivon; pro tio la kuracistoj
preskribis lian translokadon al la malsanulejo apude al la
Sankt-Perterburga Milita Malliberejo. La ŝanĝo al aerumita, iluminita
kaj pura medio, kaj pli bona nutrado, favoris lia sanigon. Dume, liaj
amikoj ekplanis lian malliberejan fuĝon.

Post kelkaj preparoj, interkonsentante signalan sistemon kun la
ekstero, Kropotkin fuĝis kurante tra la mallibereja korto, kie li
plenumis siajn tagekzercojn, kiam la pordego malfermiĝis por permesi la
eniron al la lignoprovinzantaj ĉaroj. Persekutita de la gardistoj, li
ensupreniris veturilon, kiu esperis lin kaj li perdiĝis en la homamason.


« Mi
vidis terure ke la veturilo estis okupita de civilvestita viro kaj kun
milita ĉapo, sidinte sen rigardi min. Mia unua ideo estis ke mi estis
perfidita. La kamaradoj diris al mi en sia lasta letero: «Surstratiĝinte
vi ne permesu ke oni kaptu vin; ne mankos al vi amikoj, kiuj defendos
vin okaze de bezono». Mi ne volis ensalti la veturilon, se ĝi estis
okupita de malamiko, sed kiam mi alproksimiĝis al tiu homo, mi observis
ke la ulo havis blondajn vangharojn tre similaj al tiuj de unu el miaj
plej bonaj amikoj, kiu kvankam ne aliĝis al nia rondo, li havis kun mi
veran amikecon, al kiu mi reciprokis, kaj kelkfoje mi povis aprezi lian
admirindan kuraĝon, kaj kiel liaj fortoj herkuliĝis je la danĝeraj
momentoj. Ĉu eblos – mi diris – ke estas li? Kaj preskaŭ mi ekprononcis
lian nomon, kiam reteninte min ĝustatempe, sen halti la kuradon, mi
aplaŭdis per la manoj, por alvoki al li la atenton. Tiam li turnis al mi
kaj mi sciis kiu estas. «Supreniru, supreniru baldaŭ!» – li kriis per
terura voĉo kaj post alparolante la koĉeron kun pafilo
en mano, aldonis-: «Galope, galope aŭ mi trapafos al vi la kapon». La
ĉevalo, kiu estis bonega besto, aĉetita precize por la afero, tuj ekiris
galopante. Voĉa amaso resonis al nia dorso, kriante: «Haltu ilin!
Arestu ilin!», dum mia amiko helpis min surmeti elegantan pelton kaj
ĵaketon. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Post rifuĝi momente en domo, li ŝanĝis siajn vestojn kaj estis
portita ĉe barbisto, kie oni razis lian abundan barbon. Poste ili
foriris al tre vizitata promenejo el Sankt-Peterburgo kaj vespermanĝis
antaŭ ĉiuj homoj ĉe moda restoracio, kaŝonte finfine ĉe ekstera
vilaĝeto. Dume, la polico traserĉis la domojn de liaj amikoj, sen trovi
spurojn. Vestita kiel militoficiro, Kropotkin direktis sin al Vaasa-a haveneto, en la Botnia-a golfo, enŝipiĝante direkte al Svedio kaj daŭrigante al Norvegio. De tie, li veturis per brita ŝipo al la Hull-a haveno, Anglujo.

  La longa ekzilo

Je la unuaj tagoj de aŭgusto 1876, Kropotkin elŝipigis ĉe Hull, kun la falsa nomo de «Aleksis Lavaŝov». Li ekloĝis ĉe Edinburgo, sed baldaŭ transloĝiĝis al Londono, kie li havu pli da vivrimedoj. Li ekkunlaboris kun la periodaĵoj The Time kaj la prestiĝa Nature,
amikiĝante kun la publikigaĵa subdirektoro, James Scott Keltie.
Samtempe, li daŭrigis leteran kontakton kun James Guillaume, loĝanto ĉe
Svislando, kiu kontaktigis lin kun la bakuninista Paul Robin,
kiu atingis famkonaton kiel seksan reformiston kaj favoris
naskiĝokvantan kontrolon kaj la prostituadan eliminon. Kropotkin kaj
Robin havis debatojn kaj diskutadojn pri socialaj aferoj, rivelante
puritanan aspekton en la rusa eksprinca pensado.[11]

Post mallonga tempo ĉe Anglio, li ekloĝis en Svislando, alvenante en
Neŭĉatelo decembre 1876, kie li aliĝis al la Ĵurasa Federacio. Tie, li
konis Carlo Cafiero-n kaj Errico Malatesta-n, la du plej gravaj anoj el
la itala sekcio de la Internacio. Decidita ekloĝi en la kontinento, li
plenumis mallongan vojaĝon al Anglujo por aranĝi laborajn aferojn kun la
periodaĵo Nature, forirante la 23-an de januaro al Ostende kaj de tie al Verviers (Belgio),
por klopodi organizi la lokan movadon, sed la dizerto de lia amiko Paul
Brousse, faris ke Kropotkin daŭrigu sian vojaĝon ĝis Ĝenevo. Tie, li
renkontis kun sia maljuna amiko, Dimitri Klemetz, kaj kontaktis ĉe Vevey
kun la fama anarkiista geografo Elizeo Rekluzo. Kun Brousse kaj kun la intenco influi kaŝe ĉe aliajn regionojn de Svislando, li publikigis anarkian ĵurnalon france (L’Avant Garde) relative sukcesa kaj alia germane (Arbeiterzeitung), kiu malsukcesis kaj ĉesis aperi kelkajn monatojn poste.

Kropotkin translokiĝis al Verviers, Belgio, por partopreni en la
lasta kongreso de la bakuninisma sekcio de la Unua Internacio, kie li
intervenis kiel delegito el la ekzilaj rusianoj kaj redaktis la
kongresajn aktojn. Li devis forlasi la kongreson ĉar estis onidiro ke li
estos arestita, enŝipigante el Antverpeno al Londono.

Poste, li vojaĝis al Francio, kontaktante kun Andrea Costa, kaj
daŭrigis siajn studaĵojn pri la franca Revolucio, kiuj estis komencitaj
ĉe Londono. La Kropotkin-aj kaŝaj aktivecoj altiris la polican atenton
komence de 1878, pro tio li devis reveni al Ĝenevo, fine de aprilo. Iom poste, li vizitis Hispanion,
por koni la movadan situacion. Tiu vizito kaŭzis al li fortan impreson
pro la kono de amasa anarkiista movado, kaj revenis aŭguste al Ĝenevo.[12]

Tuj li partoprenis en kongreso de svislandanaj anarkiistaj grupoj ĉe Friburgo,
kie evidentiĝis la certa dekadenco de la Ĵurasa Federacio. La 8-an de
oktobro 1878, li edziĝis al la juna rusa elmigrantino Sofía Ananiev. La
10-an de decembro, la svislandaj aŭtoritatoj fermis L’Avant Garde kaj post tio, arestis Brousse-n iom da tempo. Ili ekis novan ĵurnalon, kiu daŭrigis la antaŭan kaj la 22-an de februaro aperis Le Révolté,
kiu estis skribita de Kropotkin preskaŭ tute pro la manko de
kunlaborantoj. La ĵurnalo sukcesis kaj aprile 1879 havis 550 abonantojn,
kio permesis al ili aĉeti kredite sian propran presmaŝinon, fondante la
Imprimerie Jurassienne.

 

 Teoriulo kaj Propagandisto

El la paĝoj de Le Révolté, Kropotkin prezentis la unuajn versiojn de la anarkikomunismo, nome sia ĉefa kontribuaĵo al la anarkia ideologio. La unua artikolo pri la temo aperis la 1-an de decembro kaj titoliĝis La anarkiista ideo de la vidpunkto de ties praktika plenumo.
Tie li asertis ke la revolucio devus baziĝi sur federacioj de lokaj
komunumoj kaj sendependaj grupoj, evoluante la socio el kolektivista
etapo de alproprigo de la produktrimedoj fare de la komunumoj al la komunismo.[13]

Dum 1880, invitita de Elizeo Rekluzo por kunlabori en lia Universala Geografio, Petro kaj Sofia translokiĝis al Clarens.


« Tie
ĉi, kun mia helpedzino, kun kiu mi kutimis pridiskuti la tutajn
eventojn kaj plenumitajn laborojn, kaj kiu praktikis rigoran literaturan
kritikon pri ĉi-lastaj, estis kie mi produktis la plej bone, kion mi
faris por La Révolté, inter kio troviĝis la alvoko Al la junuloj,
kio tiom da sukceso trovis ĉie. Je unu vorto, tie mi faris la
fundamentojn kaj skizis la ĝeneralajn liniojn de ĉio, kion mi skribis
poste. En Clarens krom ke mi estis rilate kun Elizeo Rekluzo kaj
Lefrançais, kion ekde tiam mi traktis por ĉiam, mi havis intimajn
rilatojn kun laboristoj, kaj kvankam mi multe laboris pri geografio, ankoraŭ mi povis kontribui pli ol kutime al la anarkiista propagando. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

[14]

Marte 1881, lia amiko Stepniak komunikis al li la novaĵon de la murdo
de la cara Aleksandro la 2-a, fare de anoj de la grupo Narodnaja Volia.
La subpremo sur la revolucia movado kaj la ekzekuto de lia
eks-kamaradino de la Ĉaikovski-a Rondo, Sofía Verovskaja, indignis al
Kropotkin, kiu presis broŝuron La vero pri la ekzekutoj ĉe Rusio
kaj estis oratoro en protestaj eventoj. La ĝeneva polico pridemandis
lin, sed fine decidis ne aresti lin. La 10-an de julio, li foriris al Parizo por daŭrigi vojaĝon en Londonon, por ĉeesti kiel delegito al la Internacia Revolucia Socialisma Kongreso.

Pro la Kropotkin-a malriĉeco, lia amiko kaj kamarado Varlaam
Nikolaeviĉ Ĉerkesov, plenumis kveston por pagi lian vojaĝon. Letere al Malatesta, Kropotkin esprimis sian ekonomian malfacilaĵon:


« Le Révolté kaj ĉio cetera norme okupis min unu semajnon, tiel mi havis du semajnojn monate, en kiuj mi devas gajni 150 al 200 frankojn
por Sofia kaj mi, 50 frankojn por Robert, aliajn 40 por la rusianoj, 30
por korespondo, 10 al 15 por papero, ktp; totale pli ol 350 frankoj. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Kropotkin partoprenis en la kongreso de Londono, sed li finis
seniluziita pro la ĥaosaj diskutaĵoj kaj ĉar finfine oni ne parolis pri
la afero por kiu oni estis kunveninta: la kreo de nova Internacio.

Li restadis ĉe Anglio dum monato kaj reiris al Svislando. Mallonge
poste, la svislanda registaro forpelis lin pro la rusimperiaj premadoj.
Li forlasis Ĝenevon la 30-an de aŭgusto kaj ekloĝis ĉe la franca
vilaĝeto Thonon, trans lago Lemano. Herzig kaj Dumartheray surprenis sin la redakcion de Le Révolté,
kvankam Kropotkin daŭre kunlaborus el la ekstero. Tie ili restadis du
monatojn ĝis Sofia finis siajn gimnaziajn studaĵojn ĉe Ĝenevo.

Novembre de 1881, li vojaĝis kun sia edzino al Anglujo, plenumante iujn prelegojn survoje al Parizo, kie li kontaktis kun Jean Grave.
En Anglujo, li ne havis multajn kontaktojn kun anarkiistoj, escepte
Malatesta, Cafiero kaj Elizeo Rekluzo, kiam ili vizitis la insulon. Dum 1882,
li amikiĝis kun la anglaj marksistoj Ernest Belfort Bax kaj H. M.
Hyndman; tiu ĉi lasta prezentis al li James-n Knowles, eldonisto de The Nineteenth Century, publikaĵo kun kiu li kunlaboros tri jardekojn. Li daŭre skribis por Nature, The Times kaj The Fortnightly Review, krom fari ĝin por la Brita Enciklopedio. En Le Révolté li publikigis du gravajn artikolojn: La leĝo kaj la aŭtoritato kaj Revolucia Registaro.
Dum sia restado en Anglujo, li interesiĝis multe pri la rusa situacio
kaj eksplikis ĝin ĉe laboristaj kluboj en kelkaj mitingoj, kiujn li
organizis kune kun Ĉaikovski; poste ili eksponis la anarkiistan idearon.
Kvankam la ĉeestantoj estis malmultaj, tiu ĉi situacio ŝanĝis kiam ili
vizitis la ministajn rondojn ĉe Skotlando, kie liaj prelegoj logis laboristamason.

La deprima kaj apatia atmosfero ĉe Londono impulsis la geedzojn
reveni al Francio, kie la anarkiista movado estis floranta kaj aktiva,
alvenante al Thonon la 26-an de oktobro. Tie ili gastigis junan fraton
de Sofia, agoniante pro la ftizo. La revoluciaj aktivecoj ĉe Liono,
kie estis proksimume 3000 aktivaj anarkiistoj, la malordo kaŭzita de la
krizo de la silkindustrio kaj kelkaj perfortaj intencoj estis la
ekskuzo por aresti Kropotkin-on, kiu havis nenian rilaton kun la
tumultoj, kune sesdek anarkiistoj. La 21-an de decembro 1882,
Kropotkin estis arestita de la polico, horojn post la morto de sia juna
bofrato. Dum la entombigo, Reclús kaj aliaj anarkiistoj mobilizis la
lokajn kamparulojn, kiel protesta formo pro la arestoj.


« La
franca registaro volis fari de tio unu el tiuj grandaj procesoj, kiuj
kaŭzas fortan impreson ĉe la lando; sed, ne estis maniero por rilatigi
la arestitajn anarkiistojn kun la afero de la eksplodoj, do estos
bezonata juĝi ilin antaŭ ĵurio,
kiu verŝajne absolvos nin, kaj konsekvence, oni decidis la makiavelan
politikon persekuti nin pro esti ano de la Laborista Internacio. Estas
leĝo ĉe Francio, tuj balotita post la Komunuma falo, laŭ kiu oni povis
porti iun ajnan antaŭ enketa juĝisto, pro esti ano de tia societo. La
maksima puno estas kvin jaroj, kaj la registaro ĉiam havas la sekurecon
ke la ordinara tribunalo komplezos lin. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Prizono ĉe Francio

Li estis akuzita aparteni al la Internacio kaj kondamnita je kvin
jaroj de prizono kaj mil frankoj de monpuno pro siaj anarkiistaj
aktivecoj; estis la kondamno la plej severa el ĉiuj. La sendependa
gazetaro, eĉ la modera Journal des Economistes, protestis kontraŭ
la kondamnoj kritikante la juĝistaron pro kondamno sen fundamentoj. La
anarkiistoj, especiale Bernard, Gautier kaj Kropotkin, profitis la juĝon
por reklamigi siajn ideojn prononcante ardajn diskursojn.

Li estis translokigita de Liono al la prizono de Clairvaux, ĉe la
malnova abatejo de Sankta Bernardo, kie oni donis al li statuson de
politika prizonulo. Dum tiu tempo, li daŭre skribis por la Universala
Geografio kaj la Brita Enciklopedio, krom li pluis siajn kontribuaĵojn
al The Nineteenth Century, ĉefe pro la artikolo What Geography ought to be.[15]
La kondiĉoj de lia aresto ne estis tiufoje tiom malmildaj kiel kiam li
estis enkarcerigita ĉe Rusio, ĉar la estraro permesis lin kultivi
legomojn, ludi keglojn kaj labori bindeje. Kropotkin profitis la tempon
por lernigi lingvojn, matematikojn, fizikon kaj kosmografion al aliaj
prizonuloj. Ili povis skribi kaj ricevi leterojn, sub cenzura reĝimo.
Ili povis ricevi librojn kaj revuojn, sed ne ĵurnalojn, multe malpli de
socialisma tendenco.

Kropotkin ricevis de Parizo la zorgon el la Franca Akademio de
Sciencoj, kiu oferis sin sendi al li librojn por liaj esploroj; ankaŭ de
Anglujo venis solidarecaj signoj, redaktante petskribon favore al li,
subskribita de dekkvin universitataj profesoroj, la estraro de la Brita Muzeo, la Reĝa Socio de Minoj, la Royal Geographical Society,
la Brita Enciklopedio kaj naŭ anglaj ĵurnaloj, krom gravuloj kiaj
William Morris, Patrick Geddes kaj Alfred Russel Wallace. La petskribo
estis prezentita de la verkisto Victor Hugo al la Justica franca ministro, kiu malakceptis la peton.[16] Fine de 1883, Kropotkin malsaniĝis pro malario, regiona endemia malsano, kiu kompromitis lian sanon dum kelkaj monatoj. Dume, Rekluzo kunigis la Kropotkin-ajn artikolojn por Le Révolté en volumo, kiu publikiĝis ĉe Parizo novembre de 1885, titolita Vortoj de ribelinto.

La liberigaj petoj tiom premadis la francan registaron, ke la
ĉefministro Freycinet devis deklari ke «diplomataj kialoj malhelpis la
Kropotkinan liberigon», kaŭzante grandan reagon de la publika opinio
kiam tiu agnoskis la carajn postulojn je la franca interna politiko. La
franca registaro devis pardoni la arestitojn kaj liberigi ilin la 15-an
de januaro 1886.[17]

Kropotkin kaj Sofía, senmone, translokiĝis al Parizo, kie ili povis
atingi vivrimedojn plej taŭgajn. Por eviti eblan revenigon al Rusio,
fare de la franca registaro, Kropotkin decidis ekloĝi ĉe Anglujo, sed
antaŭ, je la antaŭtago de lia ekiro, la 28-an de februaro 1886, li
elparolis la prelegon La anarkiismo kaj ties loko je la socialisma evoluo, antaŭ kelkmiloj da personoj.

Liaj spertoj vivitaj kiel prizonulo ĉe Rusio kaj Francio kaŭzis al
Kropotkin lian forĵeton al ĉia formo de enkarcerigo kiel formo de morala
kaj sociala rekupero de la arestitoj. Poste tiuj ĉi impresoj aperis
tekste publikigitaj ĉe Anglujo marte 1887, En la rusaj kaj francaj
prizonoj. La unua eldono de tiu libro estis aĉetita de la rusaj
registaraj agentoj por malhelpi ties diskonigon, sukcesante detrui la
plej grandan parton de la ekzempleroj. Fine ĝi reeldoniĝis post jaroj.


« …
Mi povis konvikiĝi, ke pri ties sekvoj pri malliberulo kaj ties
rezultoj por la socio ĝenerale, la plej bonaj malliberejoj reformitaj –
estu aŭ ne ĉelaj – estas tiel malbonaj, aŭ eĉ plej malbonaj, ol la
malpuraj malnovaj prizonoj. Ili ne plibonigas la malliberulon; male, en
la ega kaj nekontestebla plimulto de fojoj, ili plenumas sur ili la
sekvojn plej bedaŭrindajn. La ŝtelisto, la fraŭdisto kaj la fripono,
kiuj estis kelkjarojn en malliberejo, eliras de ĝi pli pretaj ol neniam
kontinui la saman vojon, estante plej bone pretaj por ĝi, lerninte fari
ĝin pli bone, estante plej senkompataj kontraŭ la socio kaj trovante
plian solidan pravigon de sia ribeleco kontraŭ ties leĝoj kaj kutimoj,
kaŭzo pro kiu ili devas, bezonate kaj neeviteble, fali ĉiufoje pli
profunde en la abismon de la kontraŭsociaj faroj, kiuj unue alportis lin
antaŭ la juĝistoj. »
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

  La jaroj ĉe Anglio

Kropotkin kaj Sofía alvenis al Anglio marte de 1886, kie li restadis
dum tri jardekoj, vivante laŭ tute malsama kaj paciga maniero, dediĉite
al la scienca esplorado kaj al la teoria kaj ideologia ellaborado. Ankaŭ
lia sano tre malfortiĝis pro la jaroj de enprizonigo kaj la angla
klimato, kiu kauzis al li konstantajn bronkitojn.
Li ekloĝis ĉe la londonaj ĉeurboj, kaj havis kutimojn rilate sidemajn,
kompare kun lia konstata movado kaj agitado de la antaŭaj du jardekoj.

Unu el liaj unuaj aktivaĵoj estis fondi eldonan grupon de anarkiisma
ĵurnalo, formata de Charlotte Wilson, d-ro Burns Gibson, krom Kropotkin
kaj Sofia, inter aliaj. La grupo nomis sin Freedom (Libereco) kaj
dediĉis sin al propagandaj taskoj, eldoni ĵurnalon kaj orzanizi
prelegojn. Unue la grupo publikigis siajn verkojn je la Henry-a Seymour
ĵurnalo, The Anarchist (La Anarkiisto). Baldaŭ la Kropotkin-a
intelekta aŭtoritato influis sur la pensado de la tuckera Seymour kaj
lia ĵurnalo aliĝis al la anarkia komunismo. Tiutempe, li amikiĝis kun
William Morris. Je aprilo li loĝigis ĉe malmultekosta domo kun malmultaj
mebloj ĉe la Harrow-a areo, ĉe la Londona ĉirkaŭaĵoj. Li kontinuis
kunlaborante en pluraj publikaĵoj: The Ninteenth Century, Freiheit (de Johann Most), La Révolte (sekvanto de Le Révolté), Nature kaj The Times.

La grupo Freedom forlasis “The Anarchist” post diskuto kun Seymour kaj oktobre de 1886, li publikigis la unuan ekzempleron de Freedom.
Ĝi havis kvar paĝojn, skribitajn de Kropotkin kaj Wilson en ĝia
plimulto. Freedom presiĝis ĝis 1888 ĉe la presejo de la Socialisma Ligo
de William Morris. Dume, la Kropotkin-a persona vivo kortuŝis sin pro la
novaĵo de la memmortigo la 6-an de aŭgusto de lia frato Aleksandro ĉe
Siberio, kiu estis lia lasta familia ligo ĉe Rusio.[5]

La ekspansio de la socialismaj movadoj ĉe Anglujo ekinteresis la publikon pri anarkiismo,
kaj Kropotkin iĝis aktiva prelegisto, vizitante preskaŭ ĉiujn grandajn
urbojn de Anglujo kaj Skotlando. Vizitante Edinburgo li amikiĝis kun
Patrick Geddes, al kiu li influos forte pri lia pensado.[18]

La 15-an de aprilo 1887 naskiĝis lia nura filino, nomata Aleksandra,
memore de lia frato. Fine de ĉi-jaro, li tre estis ĉagrenita kaj
engaĝiĝita de la komdanoj je morto al la procesitaj de la atenco de
Haymarket, en Usono.

Kropotkin partoprenis en la kampanjo pri la liberigo de la
anarkiistaj malliberuloj, kaj la 14-an de oktobro li paroladis en granda
kunveno ĉe Londono, kun gravuloj kiel William Morris, George Bernard Shaw,
Henry George kaj Stepniak, kvankam finfine la procesitaj estis
ekzekutitaj la 11-an de novembro. La 13-an de novembro, li partoprenis
en manifestacio kunvokita de William Morris favore al la esprimlibero ĉe
Trafalgar Square, kiu finis per gravaj tumultoj. La grupo Freedom
ekgrandiĝis je membra numero kaj gajni influon en la angla socialisma
movado, aliĝinte al ĝi multaj kontraŭparlamentaj anoj de la Socialisma
Ligo de W. Morris (kiu akceptis la Kropotkin-ajn vidpunktojn, kvankam
neniam deklaris sin anarkiista)

Fine, el tiu ĉi ligo deiĝis je 1888 la parlamenta sekcio de Eleanor Marx. Tamen, la rilatoj inter la grupo Freedom kaj la kontraŭparlamenta Socialisma Ligo ankaŭ malboniĝis, malproksimiĝante.

 

 Verkisto, sciencisto kaj teoriulo

Ekde 1890
la Kropotkinaj aktivaĵoj kiel agitisto estis pli kaj pli pli malmultaj
kaj li ekdediĉis sin forte al sia laboro de pensulo, intelektulo kaj
sciencisto. Li verkis por multaj anarkiistaj publikaĵoj kiel Les Temps Nouveaux, senpagajn kunlaborojn, kaj por aliaj ĵurnaloj kiel la anglaj The Speaker kaj The Forum aŭ la usonaj The Atlantic Monthly, The North American Review kaj The Outlook. Li faris dekojn de prelegoj, la pli gravaj ĉe urboj kiaj Glasgovo, Aberdeen, Dundee, Edinburgo, Manĉestro, Darlington, Leicester, Plymouth, Bristol kaj Walsall. La temaro estis tiel diversa, ke krom la anarkia teorio, li paroladis pri literaturo, rusa politiko, industria organizado, prizona sistemo, naturismo kaj la unuaj ideoj pri sia teorio de interhelpo.[19]


« Kiam Huxley, volante lukti kontraŭ socialismo, publikigis je 1888 en The Nineteenth Century, sian kruelegan artikolon Struggle for Existence Manifesto,
mi decidis prezenti de komprenebla maniero miajn sedojn al lia maniero
kompreni la menciitan lukton, same inter la bestoj kiel inter la homoj,
materialoj, kiujn mi estis akumulanta dum ses jaroj. Mi parolis pri tio
al miaj amikoj; sed mi trovis ke la interpreto de la lukto por la
ekzistado en la senso de la milita krio: ve de la venkitoj!, kvazaŭ ĝi
estas natura ordono rivelita de la scienco, estis tiel profunde enradikigita en tiu ĉi lando, ke konvertiĝis en iom malpli ol dogmo»
P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Ekde 1888, Kropotkin ekskribis sian sociologian verkon, verkante tri artikolojn en The Nineteenth Century
(«La disfalo de nia industria sistemo», «La estonta reĝlando de la
abundo», kaj «La industria urbo de la estonteco») kiuj konsistos la
bazon de la libro Kampoj, fabrikoj kaj laborejoj, kiun li
publikigos poste. Tiutempe li esprimis prelege siajn ideojn pri la
libera disdono, la propravola laboro kaj la abolo de la salajra sistemo,
baziĝinte sur la principo: «El ĉiu homo laŭ ties kapablo, al ĉiu homo
laŭ ties neceso».[20]

Dum 1889, li skribis artikolojn por Le Revolté kaj The Nineteenth Century pri la franca revolucio kaj liaj konsekvencoj, kaj marte de 1890, li publikigis la eseon Intelekt- kaj manlaboro. Ekde setembro de 1890, li publikigis en The Nineteenth Century la unuajn eseojn responde al Thomas Henry Huxley, kiuj fine grupiĝos en lia scienca verko plej prestiĝa: Interhelpo: faktoro en la evoluo.[21]

Dum 1892
li skribis regule sciencajn disvastigajn artikolojn por tiu ĉi ĵurnalo,
esplorante temarojn tiel diversajn kiel geologio, biologio, fiziko kaj
ĥemio; ankaŭ, oni publikigis ĉe Francio La konkero de pano, kun
antaŭparolo de Elizeo Rekluzo. Tiutempe, la Kropotkin-a reputacio estis
prigrandiganta, ricevante grandan respekton kaj sukceson kiel verkisto
inter la ĝenerala publiko, krom la agnoskon de la akademiuloj, kiuj ofte
invitis lin fari prelegojn pri sciencaj temaroj ĉe la British Association, la Londona Universitato kaj la Teacher’s Guild. Je 1894 Contemporary Review dediĉis al li laŭdan artikolon titolita «Nia politika rifuĝinto plej distinga».[22]

Dum 1892,
la Kropotkin-a familio translokiĝis al Woodhurst Road, Acton, sed je
1894 denove translokiĝis, ekloĝante en kampardomo ĉe Bromley, Kent. Tie
li kultivis la teron, havis laborlokon kie li fabrikis siajn proprajn
meblojn kaj studion kies muroj estis plenaj de libroj ĝis la plafono,
laŭ la priskribo de Rudolf Rocker, kiu vizitis lin je 1896. Lialoĝeje, li ricevis vizitojn de personuloj de la tuta mondo kiel Louise Michel, Fernando Tarrida del Mármol, Emma Goldman, Georg Brandes, inter aliaj.

La angla anarkiisma movado ekizolis fronte al la ekspansio de la parlamenta socialismo; je 1895, la grupo Freedom, la grupo Commonweal kaj la Socialisma Ligo unuiĝis, estante Alfred Marsh la nova ĉefredaktoro anstataŭ Charlotte Wilson.[23]
Kropotkin – kiu estis konsiderata de la ĝenerala publiko pli kiel
erudita saĝulo ol kiel anarkiisto – kontinuis kunlaborante kun la
ĵurnalo sed sen partopreni je propaganda, agitada aŭ aktivisma
aktivaĵoj, koncentrante sin al la intelekta aktivaĵo preskaŭ eksklusive.

Dum la Londona Internacia Socialisma Kongreso de 1896,
la anarkiistoj ne povis partopreni malhelpe de la parlamentuloj,
fariĝante definitiva divido en la socialisma movado. Poste energie
protesti, la anarkiistoj celebris apartan kongreson, kvankam Kropotkin,
iom malsaneta, havis ne aktivan partoprenon.[24] La jarfino de 1896 alportis novaĵojn, kiuj grande afektis Kropotkin-on: la morto de liaj amikoj William Morris kaj Stepniak.

Je 1897, li partoprenis en kampanjoj kontraŭ la hispana registaro, akuzita torturi prizonulojn ĉe Montjuich (Barcelono),
sed li malsaniĝis kaj la propra Sofia anstataŭis lin kiel
prelegantinon, io kio estos kutima je la venontaj tempoj. Ĉi-jare li
voĵagis al Nordameriko danke al la Angla Societo por la Scienca Patronado, kiu celebris kunvenon ĉe Toronto, Kanado. Ĉe Usono, li faris tri prelegojn pri interhelpo en la Instituto Lowell de Bostono, kaj alia en Novjorko.

Ĉe tiu ĉi lasta urbo li intervjuis kun Johann Most, Benjamin Tucker
kaj la socialista gvidanto Daniel de Leon. Ĉe Pittsburgh li klopodis
viziti Alexander Berkman, kiu estis prizone, sed oni ne permesis ĝin.

Ankaŭ, li finis aranĝaĵojn por publikigi siajn Memoraĵoj de revoluciulo en kajeroj en la Atlantic Monthly;
poste oni publikigos ĝin kiel libro je 1899. Samtempe, li laboris
aktualigante kaj enprofundiĝante la artikolojn, kiuj konsistos la
definitivan eldonon de Kampoj, fabrikoj kaj laborejoj, publikigita ankaŭ tiun jaron.

Dum la Bura Milito,
Kropotkin manifestiĝis kontraŭe kaj denuncis la krimojn de la angla
armeo, spite la fakton ke li povos esti elĵetita el la lando.

Li revenis al Usono en 1901,
vizitis Ĉikago-n kaj faris prelegojn en gravaj universitatoj kaj en la
Instituto Lowell ĉe Bostono, kie li pritraktis rusan literaturon, kion
poste oni publikigos kiel libro titolita Idealoj kaj realaĵoj de la rusa literaturo.
Ĉe Novjorko li parolis en la Ligo de Politika Edukeco, en la Cooper
Union antaŭ 5000 homoj kaj dufoje en lokalo de la Kvina Avenuo. Li faris
ankaŭ elparoladojn ĉe Harvard kaj ĉe la Wellesley College. Krome, li
ĉeestis plurajn kunvenojn kaj eventojn organizitajn de siaj anarkiistaj
amikoj, ĉiam tre grandnombraj kaj bonetosaj.[5]
Li revenis maje al Anglujo kaj tute dediĉis sin al siaj teoriaj
laboroj, kompletigante la lastajn artikolojn de Interhelpo, kiun li
publikigis je 1902.

Liaj sanaj difektoj, speciale liaj bronkaj afekcioj, praktike
malhelpis lin reveni al la publika vivo. Je 1903 kaj 1904 li esprimis
siajn geologiajn teoriojn en la Geografia Societo. Je 1904, li
publikigis La etika neceso de la aktuala tempo kaj je 1905 La moralo de la naturo. Sed tiu jaro li suferis koratakon
post evento honore al la decembristoj, kiu preskaŭ finis kun lia vivo.
La Rusa Revolucio de 1905 reinteresigis Kropotkin-on en la aferoj de lia
patrolando. Sed julie li ricevis la novaĵon de la morto de sia amiko
Elizeo Rekluzo; Kropotkin skribis artikolojn liamemore por la Geographical Journal kaj por Freedom. Aŭtune de 1907, li translokiĝis al domo ĉe High Gate, kie li finis la mankantajn teoriajn laborojn, publikigante je 1909 La granda franca revolucio, La teruro ĉe Rusio kaj inter 1910 kaj 1915, artikolan serion en The Nineteenth Century
pri etiko kaj interhelpo, evoluismo, kaj pri biologia heredaĵo,
apogante la novlamarckismon kaj kritikante la ideojn de August Weismann
pri la ĝerma plasmo.

 

  La Eŭropa Milito kaj la Rusa Revolucio

Je la lastaj jaroj de la 19-a jarcento,
la rusa anarkiisma movado ekis ian prosperon, kiu alportis konsekvence
pligrandigon en la aktiveco de la elmigritaj grupoj ĉe Svislando,
Francio kaj Anglio. Je 1903, ĉe Ĝenevo aperis Ĥleb i volia (Pano
kaj Libereco), kiu enlandigita kontraŭleĝe, ekinfluis ene de Rusio.
Kropotkin kaj Varlaam Nikolaeviĉ Ĉerkesov apogis lin, skribante
artikolojn sensubskribe. Kvankam la kropotkin-a influo pri la teoria
parto estis grava, ne estis tiel je aliaj taktikaj aferoj kaj de
konkreta politika praktiko. Lia opozicio al la terorismo
(tio estas, al la ŝteloj kiel maniero de ekonomia financigo) kontrastis
kun la praktikoj de multaj anarkiistaj grupetoj kiuj agis en Rusio,
malfirmigante la caran reĝimon.

Li apogis la eksproprietigon, por ke la libera popolo eniru en la
magazenojn kaj prenu la manĝaĵon kaj vestaĵon, kiujn li bezonus, ĉiam
laŭ racia maniero. Por la loĝejo oni agus sammaniere. La lupagoj
eliminiĝos, la malplenaj domoj estus loĝataj de familioj, kiuj vivas
surstrate. La neokupitaj ĉambroj povus esti okupitaj de homoj, kiuj
bezonos ĝin.

Li deklaris ke ĉiuj homoj havas rajton al la sociala bonvivkondiĉo.
Li formulis ideojn kiel labori kvin horojn tage, havante la ceteron de
la tempo libera por partopreni en ludaj taskoj de individua intereso.
Oni ekkontribuus al la socio 25 jaraĝa kaj oni finus 45 jaraĝa. Li
pruvis ankaŭ kiel multaj asocioj funkcias sen la ŝtata aŭtoritato, kiel
la Ruĝa Kruco
aŭ la Angla Asocio de Savo de Ŝiprompuloj (Lifeboat Associations).
Krome la evoluo de ĉiuj ĉi asocioj estis rapidega, fama kaj laŭdita de
ĉiuj homoj. La ŝtato ne estis la defendanto, sed la subpremanto kaj
kaŭzanto de ĉiaj malbonaĵoj de la popolo.

Krome li esprimis novan kaj revolucian ideon. Li parolis pri la
popola organizanta spirito. Ĉar la popolo ne nur ne estas savaĝa amaso
gvidata de komuna sento, sed ĝi povos alporti la novan ordon foreste de
ajn aŭtoritato.

Kropotkin inklinis sin al anarkisindikatismo,
la amasmovado kaj la partopreno en la sovetoj (dum ili ne turniĝu al
aŭtoritata organizaĵo). La taktikaj diskutoj devigis al la rusaj
anarkiistoj kunvoki du konferencojn ĉe Londono decembre de 1904 kaj
oktobre de 1906, kaj publikigi tekston titolitan La rusa revolucio kaj la anarkiismo
je 1907. Tiuj ĉi tekstoj estis tre influiitaj de la Kropotkin-a
pensado, kiu estis influiita mem de la revoluciaj eventoj de 1905.[25]

De tiutempo Kropotkin ekpensis reveni al Rusio por partopreni en la lukto kontraŭ la aŭtokratismo.

Lia sano malboniĝis kaj aŭtune je 1911 li denove ŝanĝis sian loĝejon, ekloĝante ĉe Kemp Town, Brighton,
lia lasta hejmo ĉe Anglio. Pro la sana kaŭzo, antaŭ kelkjaroj Kropotkin
travintris eksterlande, por ne suferi la veteran krudecon. Je tiuj
vojaĝoj, li vizitis Parizon kaj la regionon de Bretonio (Francio), Ascona, Bordighera kaj Rapallo (Italio) kaj Locarno
(Svislando), kies klimato plibonigis lian konstantan bronkiton. Je
1912, li partoprenis en la Eŭgenika Internacia Kongreso ĉe Londono, kie
li esprimis kritikajn vidpunktojn kontraŭ la homa steriligo, kiun
defendis kelkaj sciencistoj. Tiun jaron, li partoprenis en la kampanjo
por eviti la deportadon al Italio de Errico Malatesta,
sukcesante priinflui liberalan registaran ministron John Burns por ke
li malakceptu tiun ordonon. Decembre de 1912, lian 70an naskotagon, li
ricevis emocian komplimentojn kaj gratulojn; en unu el ili, celebrita en
la Londona Palace Theatre, paroladis George Bernard Shaw, George Lansbury kaj Josiah Wedgwood, inter aliaj.[26]

Post la revolucio de 1905, la rusa anarkiismo prigrandigis rapide,
aperante grupaj dekoj tutlande. La Kropotkin-aj verkoj ekeldonis leĝe aŭ
kontraŭleĝe; li influis ĉefe al la komunistaj anarkiistoj kaj la
anarkisindikatanoj. La elmigranta ĵurnalo, en kiu Kropotkin partoprenis,
malaperis kaj estis anstataŭita de Listki ĥleb i volia, tasko en
kiu kunlaboris kun Alexander Chapiro kaj Maria Goldsmith. Sed junie de
1907, li devis lasi la publikaĵon. Li dediĉis siajn fortojn traduki al
la rusa lingvo kaj eldoni grandan parton el sia verko, inter aliaj oni
ĉefis la eldonon de La Granda Franca Revolucio, finita je 1914. Kropotkin ankaŭ kunlaboris kun la ĵurnalo de elmigrantaj anarkiistoj Rabochi Mir kaj en kelkaj numeroj de Ĥleb i volia, kiu mallonge reaperis dum 1910 ĉe Parizo.

Dum la antaŭaj jaroj al la Unua Mondmilito,
lasante la anarkiistan tradician kontraŭmilitecon, li apogis la
respublikan Francion fronte al Bismarck-a Germana Imperio, al kiu li
konsideris la grandan danĝeron, ĉar li pensis ke necesas oponi sin al la
Germania treege militema politiko por krei geopolitikan kontraŭpezon.
Kiam la milito ekis, iĝis krevaĵo inter Kropotkin, Jean Grave kaj la
anarkiistoj, kiuj apogis la partoprenon milite, kontraŭ la internacia
anarkia movado. Pro tio, li ricevis fortajn kritikojn kaj rompis la
rilatojn kun multaj malnovaj amikoj kiaj Dumartheray, Herzig kaj Luigi
Bertoni.[27] Krome, li kverelis kun la membroj de Freedom,
kiuj publikigis Malatesta-n leteron, kiu reprezentis la plimultan
opinion de la anarkiista movado, kritikege kontraŭ la Kropotkin-a
militemo.

Poste violenta diskuto kun Thomas Keell, Freedom-a direktoro,
Kropotkin, Varlaam Ĉerksov, Sofia kaj aliaj anarkiistoj favoraj al la
Aliancanoj eliris de la eldona grupo el kiu ili estis fondantoj. Preskaŭ
ĉiuj anarkiistoj manifestis sian militrifuzon kaj sian malakordon kun
Kropotkin, kiu estis apogita de Jean Grave, James Guillaume, Paul
Reclus, Carlos Malato, Christiaan Cornelissen; tiuj ĉi subskribis
militeman deklaracion konatan kiel la Manifesto de la Dekses, kaj eldonis sian propran ĵurnalon, La Bataille Syndicaliste
(La Sindikata Batalo). Tiu ĉi manifesto ankaŭ estis respondita de alia
oponante sin al milito, apogita de Malatesta, Shapiro, Emma Goldman,
Alexander Berkman, Thomas Keell kaj Rudolf Rocher, inter aliaj. Iom
poste, ankaŭ Luigi Fabbri, Émile Armand kaj Sebastian Faure manifestis
sian kritikon kontraŭ la militema anarkiista grupo.

Kropotkin kaj lia grupo restis preskaŭ izolitaj ne nur ene de la
anarkiista movado, sed ankaŭ ene de la socialista movado ĝenerale. La
Kropotkin-a opinio estis profitita de Lenin por kvalifiki lin kiel
malgrandan burĝon kaj ŝoviniston, kaj tiel li povis ataki la
anarkiistojn, kiuj estis fakte plimulte malemaj al la milito. Kropotkin
perdis kontakton kun siaj malnovaj anarkiistaj amikoj kaj enfermiĝis ĉe
sia loĝejo, ĝis mardo de 1917 kiam li ricevis la unuajn novaĵojn pri la
cara forfalo.

 

  Reveno al Rusio kaj morto

Post la Februara revolucio, Kropotkin decidis ekreveni, entuziasmigita de la eventoj. Meze je 1917, li enŝipigis inkognite ĉe Aberdeen, direkto al Bergen (Norvegio),
sed malgraŭ la sekreto, li estis ricevita de manifestacio de laboristoj
kaj studentoj. Li transiris Svedlandon kaj Finnlandon, enirante en
Rusion post 41 jarojn. Dum la tuta vojaĝo, li ricevis subtenajn kaj
afektajn elmontrojn ĉiuvilaĝe, kiun li transiris. Li alvenis al
Petrogrado per fervojo je la dua tagiĝo, estante ricevita ĉe la
staciodomo de milita regimento, muzikgrupo ludante La Marseljezon kaj
bonvena manifestacio da 70.000 homoj.

Tiu epoko estis karakterizita de impetega partopreno en eventoj,
diskursoj kaj kunvenoj, kio danĝere afekciis lian difektitan sanon. Sed
lia rilato kun la plimulto de la anarkiisma movado ne pliboniĝis, ĉar
Kropotkin daŭre insistis ke la partopreno en la milito certigos la revoluciajn konkerojn; tio, kio «pelis lin al misaj situacioj kaj akompanantaroj».[28]
La ega plimulto de la anarkiistoj ne apogis la militon, pro tio li
rilatiĝis okaze kun la menŝevikoj kaj aliaj konstituciaj militemaj
partioj ekster de la revolucia sektoro. Kerensky proponis al li postenon
en la registaro, grandan monatan pension kaj loĝejon en la Vintra
Palaco, sed Kropotkin digne malakceptis ĝin, kvankam li ne neis sin doni
siajn konsilojn malformale.[29]

Aŭguste, li forlasis la impetegan Petrogradon kaj ekloĝis ĉe Moskovo,
partoprenante iom poste en la Ŝtata Konferenco de ĉiuj partioj kiel
oratoro, kie li manifestiĝis kritike al la bolŝevikaj politikoj, kaj
favore al la milita kontinueco kaj al la kreaĵo de federala respubliko.
Tiuj ĉi reformistaj kaj moderaj deklaraĵoj estis uzataj de la bolŝevikoj
por senkreditigi Kropotkin-on kaj ataki la anarkiistojn. La Oktobra Revolucio
finis kun la Kerensky-a registaro, prenante la povon la bolŝevikoj. La
milita fino kaj la radikalismo de la amasmovado finis kun la Kropotkin-a
ideologia konfuzo ekde lia apogo al la Entente, kaj li reprenis siajn
anarkiistajn principojn. Li eklaboris en la Federala Ligo, studula grupo
pri la sociologiaj problemoj, kiu impulsis la federaciismon kaj la
malcentralizon, proponis statistikajn datumojn kaj studaĵojn al la
publiko, sed meze de 1918
estis fermita de la bolŝevikaj aŭtoritatoj. Kvankam Kropotkin ne estis
afektita persone de la subpremo (ĉar li estis konsiderata sindanĝere),
la bolŝevikoj eksubpremis ne nur kontraŭ la menŝevikoj
kaj socialrevoluciulaj kontraŭloj, sed ankaŭ kontraŭ la anarkiismaj
grupoj, organizaĵoj kaj ĵurnaloj, kiuj apogis la amasmovadon dum la
Oktobra Revolucio. Tiu ĉi situacio kaj la militfino proksimigis lin al
la rusaj anarkiistoj retrovante siajn bonajn rilatojn, ekzemple kun
Gregori Maximov, Volin kaj Alexander Shapiro.

Je la printempo de 1918, Kropoktin estis vizitita de Nestor Maĥno,
kamparula gvidanto de la ukrajnaj anarkiistoj. Ĉe Dmitrov li
entreprenis reorganizi la lokan muzeon, kaj li ĵetis sin fini lian
Etikon (kiu fine restis nefinita), laboron, kiun li devis interrompi
intermite pro siaj sanproblemoj.

Kropotkin, malgraŭ lia alfronto kontraŭ la bolŝevikoj, malakceptis eĉ
plie la intervenon de la okcidentaj Aliancanoj je la rusaj aferoj.
Komence de majo de 1919, li parolis kun Lenin ĉe Moskovo, farinte
Kropotkin defendon de la kooperativoj, kiujn la bolŝevikoj atakis, kaj
kritikante la bolŝevikajn subpremajn manierojn kaj burokration, kvankam
la intervjuo ĝenerale estis amikeca. Poste li skribis al Lenin trifoje,
sed liaj demandoj kaj kritikoj estis neniam atentitaj.

La bolŝevikaj manieroj faris ke Kropotkin hardis sian kritikan
vidpunkton. Tiu ĉi agmaniero estis atestita de la vizitantoj Alexander
Berkman, Emma Goldman, Alexander Shapiro, Ángel Pestaña
kaj Agustín Souchy Bauer kaj de la leteroj, kiujn Kropotkin skribis al
Georg Brandes kaj Alexander Atabekian. Li skribis junie de 1920 «Letero
al la laboristoj de la okcidenta mondo», kie li esprimis klare siajn
anarkiistajn ideojn kaj siajn kritikojn al la Revolucio. Je 1920, li
skribis malmildan leteron al Lenin, riproĉante al li la spertaĵon minaci
per mortigo la militajn prizonulojn por protekti sin de liaj
kontraŭloj.


« Estis
publikigita la novaĵo, ĉe Izvestia kaj Pravda ĵurnaloj, kiu esprimas la
sovetan registaran decidon preni kiel ostaĝoj kelkaj anojn de la grupoj
de Savinkov kaj Ĉerkov de la socialdemokratia partio, de la naciista
taktika kerno de la blankaj gardistoj kaj de Wrangel-aj oficiroj, por
ke, kaze de mortiga intencaĵo kontraŭ 108 sovietaj gvidantoj, estu
«ekstermitaj sen kompato» iaj ostaĝoj. Ĉu reale neniu estis apud vi, kiu
memoris siajn kamaradojn kaj konvinkis ilin, ke tiaj rimedoj estas
reiro al plej malbona periodo de la Mezepoko kaj la religiaj militoj,
kaj estis tute seniluziiga el homoj, kiuj intencas krei socion kongruan
kun la komunismaj principoj? Ajn persono, kiu amas la komunisman
estonton, ne povas ĵeti sin atingi ĝin per tiaj rimedoj… … Mi pensas
ke ili devas konsideri ke la komunisma estonto estas pli grava ol siaj
propraj vivoj. Kaj mi gajiĝus se cerbumante ili rezignas tiajn rimedojn.
Malgraŭ tiuj ĉi gravaj mankoj, la Oktobra revolucio alportis egan
progreson. Ĝi provis ke la socia revolucio ne estas neebla, afero, kiun
la okcidenteŭropaj homoj jam ekpensis. Kaj malgraŭ ĝiaj mankoj estas
alportante kelkan progreson pri la egaleco. Kial tiam bati la revolucion
puŝante ĝin al vojo, kiu portas ĝin al ĝia detruo, precipe pro
difektoj, kiuj ne estis esenca al la socialismo aŭ al la komunismo, sed
ke ili reprezentas la supervivadon de la malnova ordo kaj la
malmodernajn detruajn sekvojn de la ĉiomanĝa senlima aŭtoritato? »
P. Kropotkin

Kropotkin reintervjuis kun Lenin, kaj li esprimis siajn vidpunktojn.
El novembro, lia sano ekmalboniĝis kaj la 23-an de decembro de 1920, li
skribis al nederlanda anarkiisto P. De Reyger sian lastan leteron.
Januare li eksuferis pneŭmonion kaj malgraŭ la kuracistaj flegadoj, li forpasis je la 3a nokte la 8-an de februaro de 1921, ĉe Dmítrov.

La bolŝevisma registaro proponis oficialan funebron, sed la familio
kaj anarkiistaj amikoj malakceptis la oferon. La rusaj anarkiistaj
grupoj formis funebran komisionon por organizi la ceremonion, inter kiuj
ĉefis Alexander Berkman, Emma Goldman kaj Sacha Kropotkin. La lokaj
aŭtoritatoj permesis nur la eldonadon de du broŝuroj liamemore, devinte
akcepti la antaŭan cenzuron. Pro tio la anarkiistaj remalfermis presejon
fermata de la Ĉeka kaj eldonis la broŝurojn sen antaŭa cenzuro.[30]

Dume, centoj de laboristoj, studentoj, kamparuloj, funkciuloj
kaj soldatoj vizitis la malgrandan loĝejon por adiaŭi la maljunan
revoluciulon. La lernejoj fermis sin funebrasigne kaj la infanoj ĵetis
pinajn branĉojn al paŝo de la procesio, kiu transportis la Kropotkin-an
korpon. La ĉerko estis transportita al la stacidomo kaj de tie, trajne
al Moskovo. Homamasoj ricevis la ĉerkon
kaj akompanis ĝin ĝis la Labora Palaco. La anarkiistoj premadis
registaron por ke provizore ĝi liberigu la arestitajn anarkiistojn kaj
ili povu iri al la funebro. Kamenev promesis al ili liberigi la
arestitojn se la anarkiistoj ne transformu la ceremonion en rifuza
manifestacio al la registaro. Meze de la evento alvenis nur sep el la
arestitaj anarkiistoj, inter ili Aaron Baron kaj Gregori Maksimov.[31][32]

La amaso da homoj, proksimume 100.000, akompanis la ĉerkon dum ok
kilometroj ĝis la Novodéviĉi tombejo. Post ili, orkestro ludis la
Kortuŝan Simfonion (nº 6) de Ĉaikovski.
Centoj de flagoj de politikaj partioj, sciencaj societoj, sindikatoj
kaj studentaj organizacioj flirtis inter la homoj. Ankaŭ flirtis la
anarkiaj nigraj flagoj. Ĉe la Tolstoi-a Muzeo ankaŭ flirtis la nigra flago
kaj kiam la manifestaciuloj pasis ĉe la Butirka-a Prizono, la politikaj
prizonuloj etendis la brakojn tra la kradfenestretoj por saluti. Ĉe la
tombejo, la oratoroj esprimis siajn omaĝon; la lasta parolanto estis
Aaron Baron, unu el la arestitaj anarkiistoj liberigitaj provizore, kiu
kuraĝe protestis kontraŭ la bolŝevisma registaro, la prizonoj kaj la
torturoj al la kontraŭulaj revoluciuloj. La Kropotkin-a entombigo estis
la lasta amasmanifestacio de la rusa anarkiismo dum la bolŝevisma
registaro.[33][32]

 

 Pensaro

  Politika

Ĝis tiu tempo, la anarkia bazo estis la kolektivigo de la
produktrimedoj, kiuj estos estrataj de laboristaj societoj. Ankaŭ oni
trovis salajron laŭ tio plenumita de ĉiu gelaboristo kaj la ŝtatan kaj
registaran malaperon. Ideoj alportitaj de Proudhon, Guillaume,
Bakunin,… Sed la Kropotkin-a apero ĉe la eŭropa kontinento havigis al
la anarkiismo la ideologian koherecon, kiu mankis al ĝi. La grava temo
de la Kropotkin-aj multnombraj laboroj estis la abolicio de la tuta
registara klaso favore al socio, kiu regu sin ekskluzive per la principo
de la interhelpo (titolo el unu de liaj libroj) kaj la kooperado, sen
neceso je ŝtataj institucioj. Tiu ideala socio (anarkikomunismo) estus
la lasta stadio de revolucia proceso, kiu antaŭe pasus tra kolektivisma
fazo (anarkikolektivismo).

Lia anarkikomunisma idearo estis bazita sur principoj kiel tiu de:
«El ĉiu homo laŭ lia kapablo, al ĉiu homo laŭ lia neceso», kontraŭe al
la Bakunin-a pensado. Probable lia plej grava libro por la anarkiista
pensado estis La konkero de pano (1892). Laŭ resumo de Ángel
Cappelletti, la esenca tezo de la Kropotkin-a verko estas: la tutaj
havaĵoj, kiujn disponas hodiaŭ la socio, estis produktado de la unuiĝa
kaj solidara laboro de la hieraŭaj kaj hodiaŭaj homoj. Ĉiuj havaĵoj, pro
tio, apartenas poegale al ĉiuj homoj, ĉar ne eblas distingi la parton,
kiu respondas al ĉiu homo de ĝia produktado.[34]

Tamen, la Kropotkin-a liberecana komunismo havis kelkajn diferencojn
kun la proudhon-aj kaj bakunin-aj tezoj. Kropotkin bazis lian pensadon
cirkaŭ tri kernoj:

 

Kiel organizi la produktadon kaj la konsumadon en libera socio?:
Per la kolektivigo de la produktrimedoj kaj de la havaĵoj ricevitaj,
kune kun ekonomia raciigo kaj la kreado de la memsufiĉa komunumo (la
komunumo malaperigas la diferencojn inter kamparo kaj urbo, kreas
industrian malcentralizon kaj malaperigas ankaŭ la laboran dividon)
Krom, male la kapitalismo, ne estras la principo de maksimuma individua
profito, ĉar estras principo pli justa kaj egaleca: «al ĉiu homo laŭ lia
laboro». Bazante tute sur interhelpo.

Interhelpo: Estas interpretaĵo pli larĝa ol la darvina
evoluismo. Kropotkin pruvas ke la kooperado kaj la reciproka helpo estas
komunaj kaj esencaj praktikoj en la homa naturo. Se oni rezignas al la
solidareco kontraŭ la avido, oni falas en starigo de sociala hierarkio
kaj despotismo.

 

Morala kaj etika konceptoj: Nur moralo bazita sur libereco,
solidareco kaj justeco povas superi la detruajn instinktojn, kiuj ankaŭ
formas parton de la homa naturo. Ĉiukaze, la scienco devas esti gvidanto
de la etikaj fundamentoj kaj ne de supernaturaj principoj. La esplorado
de la sociaj strukturoj devis produkti la konadon de la homaj
bezonaĵoj, bazo por la disvolvo de libera socio.

 

  Naturalisto

Kiel naturalisto, li proponis la gravecon de la kooperado, kun la
konkurenco, kiel ĉefajn faktorojn en la evoluo. Lia verko plej fama, Interhelpo, verkita el liaj spertoj en la sciencaj ekspedicioj dum lia restado ĉe Siberio, kritikas la ideojn de Thomas Henry Huxley kaj Herbert Spencer (patro de la socia darvinismo),
kiuj bazis la naturan elekton sur la lukto inter uloj. Unue, la
procesoj en kiuj la specioj bazis siajn enespeciajn kaj interespeciajn
interagojn rilatis sin precipe kun du gravaj konceptoj: «lukto por la
ekzistado» kaj «altruismo». Ambaŭ vortoj estis gravegaj por la darvina
koncepto de la evoluo. Tamen, la unua el ili estis por multaj tiu, kiu
alportis pliajn elementojn por ekspliki la specian evoluon.

Kropotkin plenumis studaĵan serion ĉe Siberio de 1862 al 1867 por
refuti la lukton por la vivo kiel ĉefan kernon en la evoluo. Li
konstatis ke la specioj ĉe tiu parto de norda Azio montris altruisman
konduton, kiun li difinis kiel interhelpo,
anstataŭ perforta lukto por supervivi. Tiel, la altruismo inter specioj
estis por Kropotkin tio, kio havigos al ili la sukceson pri la lukto
por la ekzistado.

 

  Verkoj publikigitaj en Esperanto

 Notoj

  1. En la Rusio cara la titolo de princo
    aludis al nobelo de alta aristokratio, kutime parenca ĉu proksime ĉu
    malproksime kun la imperia familio. Ne temas tiele de la kutima senco de
    la termino princo alilande. Vidu princo.
  2. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 76-80
  3. George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 90-91
  4. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 90-94
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Historio de la vivo de Kropotkin, de Roger Baldwin, en: Kropotkin’s Revolutionary Pamphlets. R.N. Baldwin, ed. Vanguard Press, Inc. 1927
  6. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 109-110
  7. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 112-116
  8. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 128
  9. Kropotkin estis denuncita de laboristo kiu iĝis informisto por la polico (Historio de la vivo de Kropotkin, de Roger Baldwin, en: Kropotkin’s Revolutionary Pamphlets. R.N. Baldwin, ed. Vanguard Press, Inc. 1927).
  10. Ekziligita en la siberia vilaĝo de Minusinsk, Aleksandro memmortigis post 12 jaroj de forgeso (George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 132).
  11. George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 144-146.
  12. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 157-158.
  13. Vidu George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p.166.
  14. El George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p.168.
  15. Vidu George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 178-179. Tiu artikolo troveblas ĉe [1].
  16. Laŭ George Woodcoock kaje Iván Avakumovic (El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 180-182) ne ĉiuj konsultitaj volis akcepti subskribi la peton, ekzemple kaj plej elstare Thomas Henry Huxley.
  17. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 183).
  18. Emily Talen; Beyond the Front Porch: Regionalist Ideals in the New Urbanist Movement. Journal of Planning History, 2008; 7; 20 [2]
  19. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 203-204).
  20. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 212).
  21. Vidu Angel Cappelletti, Enkonduko al El apoyo mutuo de P. Kropotkin.
  22. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 221).
  23. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 222-223).
  24. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 231).
  25. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 317-326
  26. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 242
  27. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 274
  28. (George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; La anarkiista Princo)
  29. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 353
  30. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 385-386; Paul Avrich, Los anarquistas rusos, Alianza Editorial, 1974, p.232
  31. Paul Avrich, Los anarquistas rusos, Alianza Editorial, 1974, p.232
  32. 32,0 32,1 El funeral de Kropotkin, Omaĝo de la Federación Local de Sindicatos de Madrid de CNT.
  33. Pli detala priskribo de la funebro en George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 385-388
  34. Cappelletti, Ángel. El pensamiento de Kropotkin: ciencia, ética y anarquía, Madrid, Zero, 1978.

 

Fonto: Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Petro_Kropotkin)