Diri, ke la paco estas natura leĝo, ke ĝi estas la natura stato per kiu komenciĝas la homhistorio, estus tiom ne–ekzakte, kiel aserti, ke la milito estas neevitebla sorto de la homspecio kaj eterna necesaĵo por teni la ekvilibron en la mondo. Samkiel la primara, natura patriotismo, la milito estas reala fakto en la homhistorio, kaj komenciĝas kun la besta stato de la homsocio, radikiĝante en la batalo pro ekzistado. Ĝia unua formo estas la kanibalismo propra, se ne absolute al ĉiuj sovaĝaj gentoj, almenaŭ al granda parto de la primitivaj homsocioj dependantaj de la natur–kondiĉaj kapricoj por sia vivtenado. Ĝi akompanas la tutan pluan historian disvolviĝon de l' homo, kaj la danĝero de ĝia nova furioziĝo eĉ en plej altkultura epoko tia, kian ni hodiaŭ travivas, ankoraŭ ne estas forigita. Tiel estas la reala kaj nedisputebla historia vero.


Sed el tio ne sekvas, ke ni akceptu la militon kiel neeviteblan neceson, nek ke ĝi estas vivprincipo. Ekde la momento kiam la milito transformiĝas en principon, kaj kiam oni ĝin vestas per la ornamo de socia doktrino, ĝi iĝas danĝera socia malbono, neado de la vivo, de la progreso, de la kulturo, de la homo –pensanta estaĵo. Kaj la granda krimo de la oficiala historio, per kio komenciĝas vestado de la milito en la togo de neskuebla principo, kuŝas en tio, ke ĝi prezentas la tutan disvolviĝon de la homspecio kiel senĉesan proceson de reciproka elventrigo de la homoj kaj popoloj. Legante tiun historion, la numtempa homo devige restas kun la impreso ke, krom la milito kaj la seninterrompaj reciprokaj mortigoj kaj forraboj, nenio alia ekzistis dum jarcentoj. Tiel estas la falsa ideo, kiun intence skulptas per siaj sangmakulitaj manoj la servistaĉoj de l’ kapitalo kaj ŝtato, por ĝin alporti al la delikata cerbo de la formiĝantaj junaj generacioj en la lernejoj de la nuntempa aŭtoritata socia sistemo.

Ni ne ekokupiĝos tie ĉi pruvi, kiom estas falsita la oficiala historio, tiu ĉi per kiu pleniĝis niaj kapoj sur la lerneja benko. Ekzistas kultura historio, ekzistas monumentoj de la kulturo kaj arto, muzeoj, dokumentoj pri sciado kaj filozofiaj atingaĵoj kaj sintezoj el la plej antikvaj tempoj, kiuj plej nekontesteble disbatas tiun krudan kaj tendencan prezenton de la homo, kvazaŭ li senescepte estus sovaĝbesto. Ni volas nur montri, kiom malkonsekvencaj estas la oficialaj historiistoj, kiuj samtempe defendas la religion, prezentante sian Dio–kreinton kiel modelon de perfekteco kaj senlima amo, kaj prezentas ties kreitaĵon, la homon –kiu, laŭ konata evangelia formulo estas «karno el lia karno», kronado de lia kreitaro– laŭ la bildo de sangavida, sovaĝa besto, «monstra ido de la diablo». El du, nur unu: aŭ la originalo kaj la kreinto ĉesas esti perfekteco kaj senlima amo, kiam la kreitaĵo iĝas neado de ĉia perfekteco kaj personigo de la malamo kaj krueleco; aŭ la homo tia, kia li estas, estas kreitaĵo de neniu imagebla Dio; la teologoj ne trompu nin per la sofismo pri la prapeko, kaj pri la puno al la homo trudata por elaĉeti sian grandan pekon (laŭ ni la plej nobla lia gesto, la unua ribelago) esti permesinta al si gustumi el la frukto de la sciado. La homo estas tia, kia ni lin vidas –kaj besto kaj homo– la frukto de miljarcenta evoluado, kiu komenciĝis de malalta ŝtupo de la besta stato, iranta direkte al ĉiam pli granda perfekteco, por ke iam pravigu lia nomo: homo. Ne post ni, sed antaŭ ni oni serĉu la perfektecon kiel rezulton de evoluado. La celo de la sociologo estas helpi per ĉiuj rimedoj, kiujn li disponas, tiun evoluadon al humaniĝo de l’ homo, sed ne starigi kiel principon iun primitivan staton de la interrilatoj, pro kio eĉ multe da bestoj ne estus inklinaj fieri.

Ĉu necesas diri kaj pruvi, kia malbono estas la milito, kiel, laŭ sia esenco mem, ĝi aperas neado de ĉiuj principoj, kiujn anarkiismo, eltirante ilin el la vivo, prenas kiel bazon de sia socifilozofia koncepto kaj de la socia rekonstruado al kiu ĝi strebas? Ĉu estas necese diri kaj pruvi ke, deirinte de tiuj principoj, anarkiismo refutas la principon mem de la milito kaj proklamas per tiu refutado alian principon –la principon de la kontraŭmilitarismo, kiu iĝas nedisigebla de ĝia tuta koncepto pri la historio, nuntempa socio, karaktero kaj formoj de la estonta socia strukturo?

Pli vere necesos io alia: klara argumentado al tiu refutado kaj kategoria aserto de la ideologia pozicio anarkiisma, kiu ĉi–lastan igas absolute malcedema koncerne la militon kaj ĉiujn militojn senescepte.

Militarismo, ĉerpante siajn vitalajn sukojn el la aŭtoritato entenata en la ideo mem pri Dio kaj sanktigita de ĉiuj religioj –aŭtoritata principo de tio rezultinta kaj iompostiome stariĝinta en la ensocia genta organizo, en la familio (matriarkeco kaj patriarkeco), pli malfrue ricev–inta ankoraŭ pli realan esprimon en la persono de genta militestro dum tempo de milito, por veni al stariĝo de la militista kasto en la «civilizita» socio– militarismo, do, simile al patriotismo sur kiu ĝi forte sin apogas, estas ankaŭ religio kun siaj dogmoj kaj kulto, kun sia kultoservisto, la plej supera estro, kiu kun marŝala sceptro staras paralele kun la papo en la socia hierarkio –necesaĵo de la aŭtoritataj socioj.

Tiu ĉi principo –la militarismo, tiu ĉi kulto –la milito kaj ties kultoservistoj, kaj la militista kasto estas intime ligitaj kun la apero de la ŝtato, kun ties evoluado kaj perforta stariĝo –t.e. plena realiĝo de la aŭtoritata principo. Konsekvence, se anarkiismo havas kialojn refuti tiun principon, la samaj kialoj gravas ankaŭ por neado de la milito kaj militarismo. :

Anarkiismo tamen havas ankaŭ aliajn ankoraŭ pli gravajn kialojn por kategoria kaj senkondiĉa neado de la milito –de ĉia milito– kaj de la militarismo, kaj por sendeviaj korinklino kaj fideleco al la principo de kontraŭmilitarismo. Sed la pritraktado de tiuj kialoj metas nin en certan kontraŭecon kun la sekvo de tiu ĉi ekspono, ĉar ili estas ligitaj kun la ekonomia problemo, kiu ankoraŭ ne estas menciita kaj estos traktata pli poste. Pro neceseco akceptante tiun malgrandan ekstertemaĵon, mi estas devigata esti konciza.

Studante la tutan historion de la militoj, –kaj speciale dum la epoko de kapitalismo kaj moderna ŝtato, la teoriistoj de la anarkiismo, kaj cefe KROPOTKIN1, nedubeble pruvas (hodiaŭ tio estas ankoraŭ pli facila dank’ al la donitaĵoj kaj ciferoj de la oficialaj statistikoj, ŝtataj buĝetoj kaj bilancoj de la kapitalismaj entreprenoj), ke la milito ne nur estas konsekvenco, amara frukto de la ekzistanta ŝtatkapitalisma sistemo, sed ankaŭ fonto de kapitaloj, faktoro de la kapitalisma ekonomio kondiĉanta ties evoluon mem. Sekve, se sur vasta politika tereno la milito, en epoko de kapitalismo, aperas rimedo por konkero, por regado kaj por vastiĝo de la aŭtoritato de la ŝtato konsiderita kiel konkreta unuo (alivorte iu aŭ alia ŝtato: germana, ruslanda, angla aŭ usona), kiel institucio ĝenerale, alidirite kiel aŭtoritato super la homoj –sur la ekonomia tereno ĝi manifestiĝas kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la kapitalisma amasiĝo kaj koncentrado. Tie ĉi, ĝuste, la marksa teorio montriĝis nesufiĉa en la ekspliko de la kapitalismaj fenomenoj. Ankaŭ tie ĉi, interalie, kuŝas la forto de la anarkiisma doktrino pri la ŝtato, kiun ĝi konsideras ne nur servisto, sed ofte ankaŭ kreinto kaj mastro de la kapitalismo, kaj faktoro per si mem. Parolante pri la milito kiel ekonomia faktoro, ni devas emfazi, ke ĝi ludas tiun rolon ne nur dum la periodo de militagoj sed dum la tuta antaŭa periodo, kiam oni ĝin preparas, sed ankaŭ dum la tuta longa periodo, kiu ĝin sekvas kaj kiu denove antaŭas kaj preparas la sekvantan militon.

Tiun duan serion da kialoj la anarkiistoj neniam forgesas, deklarante sin klare, kategorie kaj decidige kontraŭ ĉia milito; ĉar ili ja scias, ke la rektaj, por ĉiuj videblaj moralaj kaj materiaj malbonfaroj, kiujn la milito portas kaj kiuj sufiĉas al la pacifistoj, por ke ili refutu, ne estas ĉio; kaj la esenca rolo de ekonomia faktoro, kiun ĝi ludas, koncernas la radikojn mem de tiuj sanktaj principoj de la socia moralo, de la socia kaj persona libero, kaj de universala bonstato, kiujn la anarkiismo akceptis kaj konfirmis.

1Vd. KROPOTKIN: Nuntempa ŝtato, tradukita en ĉiuj lingvoj.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)