Patriotismo estas alia bildo, sub kiu aperas «malbonaŭgura historia fantomo», la dua relaborita kaj laika eldono de la religio. Ĝi estas la nova konfesio –la religio de la moderna ŝtato. Dio tie ĉi alprenas pli materiigitan formon, kaj nomiĝas «Patrujo».

La bolŝevika varianto de patriotismo estas iomete modifita, sed la esenco estas konservita. La diferenco kun la klasika formo de la burĝara patriotismo estas, ke la «patrolando» prezentiĝas en du gradoj: unua grado, la «granda patrujo» -la «patrujo de la proletaro», t.e. la Moskva Imperio; kaj la dua grado, «malgranda patrujo», monopolo de ĉiu satelito, kiu kredas kaj krucsignas al la kremlaj dioj.

La bolŝevika varianto de patriotismo estas iomete modifita, sed la esenco estas konservita. La diferenco kun la klasika formo de la burĝara patriotismo estas, ke la «patrolando» prezentiĝas en du gradoj: unua grado, la «granda patrujo» -la «patrujo de la proletaro», t.e. la Moskva Imperio; kaj la dua grado, «malgranda patrujo», monopolo de ĉiu satelito, kiu kredas kaj krucsignas al la kremlaj dioj. Monoteismo transformiĝas, «evoluas» al politeismo.

Anarkiismo refutas unu kaj la alian kaj ĉiujn religiojn laŭ la sama logiko, laŭ la sama neceso; same kiel ĉia kulto, ĉia idolo, ĉia fetiĉo estas neado de l’ homo, de lia libero, de lia moralo, de lia indeco, kaj de liaj necedeblaj rajtoj.

Kaj patriotismo samkiel kredo je Dio havas naturan ori–ginon. Ĝi ĉerpas siajn unuajn nutrajn sukojn el sento propra ankaŭ al la bestoj, sento de alligiteco al sia medio. Tio estas la natura, primara patriotismo. «Alligiteco instinkta, aŭtomata, plene senigita je kritikemo kontraŭ la kutimoj tradiciaj, heredaj, kolektivaj, kaj malamo same instinkta, aŭtomata kontraŭ ĉia alia vivmaniero; amo al la samgentanoj kaj al propra apartenaĵo kaj malamo kontraŭ ĉio frenda.» – diras BAKUNIN. Sento, kiu sin manifestas duoble: sento de kolektiva egoismo, unuflanke; kaj de neado, de milito, aliflanke.

Kiom ajn primitive kaj sovaĝe sin manifestis tiu natura patriotismo, ĝi ne estas tiel fatala, kaj en la historio ne ludis tian pereigan rolon kiel la patriotismo, kiu ligita kun kreo de la nacia ŝtato, transformiĝas en religion. En la unua kazo ĝi estas reala fakto, dum en la dua ĝi transformiĝas en principon, en doktrinon, en idealon iniciatitan, konscie, sisteme kaj prointerese instruatan kaj disvastigatan kaj kulturatan. Reala fakto de limigita kaj fermita solidareco, respondanta al iu grado de evoluo, ĉe kio oni ne povas atendi nek postuli pli ol tio, kion la besto–homo kapablas doni; la patriotismo, transformita en principon kaj altigita al rango de nacia religio, fariĝas neado de la solidareco mem kaj konstanta minaco por la universala paco, por la homlibereco, por la justeco kaj por la justemo mem inter la homoj, eĉ enlime de malgranda kaj limigita kolektivo. Duobla sento: de amo, de korinklino –kaj eĉ ekskluziva; kaj samtempe de malamo; kiam patriotismo iĝas doktrino instruata de la supro de profesora katedro, la malamo al fremdaĵo iĝas superanta elemento laŭ sia enhavo kaj sufokas la manifestiĝon de amo kaj korinklino al si mem kaj al la samgentanoj kaj al ĉia propra apartenaĵo. Oni ne forgesu, ke la homo estas besto, kaj ju pli kulturiĝas lia primara besta naturo, des pli superiĝas la negativaj instinktoj.

Patriotismo kiel religio de la malamo al la fremdaĵo estas la plej potenca rimedo por sovaĝbestigo de la homo.

Sed patriotismo ne estas nur primara, natura sento de «kolektiva egoismo». En sia nuntempa esprimo de nacia religio, tiu natura ĉefeco preskaŭ perdiĝas; nur la esploristo de la patriotisma deveno povas ĝin konstati; ĝi anstataŭiĝas de interesoj ekonomiaj kaj politikaj, kaj de fanatikeco. En tiu formo patriotismo estas por la senestreco objekto de kritiko, de atakoj kaj neado. Ĉar la ekonomiaj kaj politikaj interesoj, kiujn la patriotismo reprezentas, kaj la fanatikeco, kiu al ĝi donas la forton de amasa tokso, estas la necesaj kondiĉoj sen kiuj la nuntempa moderna ŝtato nacia ne povus ekzisti, sendepende de tio, ĉu ĝi estas aŭ sin nomas demokratia, burĝara aŭ «socialisma kaj proletara».

Kiuj kaj kiaj estas tiuj interesoj, kia estas kaj kiel sin manifestas tiu fanatikeco?

La ekonomiaj interesoj konsistas en ekskluziva monopolo super donita teritorio, kiu baziĝas sur «historiaj rajtoj», t.e. sur la ĉefeco de la konkerado, sur la forrabo –la rajto de la plej forta– aŭ sur la neceseco de «vivesenca spaco», alivorte la rajto de la impertinentulo. La ekonomiaj interesoj ankaŭ konsistas en ekskluziva rajto posedi kaj uzi la subterajn kaj surterajn riĉaĵojn de tiu teritorio, kaj en la avida strebo kaj ebleco certigita per akrigita patriotismo, konkeri je unu aŭ alia preteksto ankaŭ fremdajn kaj ofte eĉ forajn landojn kun ties naturaj riĉaĵoj. Fine, tiuj interesoj ankaŭ konsistas en strebo konkeri fremdajn merkatojn kaj eterne konservi la monopolon de la jam en la pasinteco konkeritaj merkatoj de malmultekosta manlaboro kaj de senrajtigitaj konsumantoj.

La politikaj interesoj estas reprezentataj de la luparo el parazitoj de la ŝtata aparato, komencante per tiuj, kiuj tenas la direktilon kaj deziras kiel eble plej vaste estri la mondon –la politikistaĉoj, la diplomatoj, la marŝaloj kaj generaloj, la eklezio kun ĝiaj misiistoj –ĝis la lasta burokrato, kiu en la vastigo de «la patrujo» vidas eblecon de pli alta kvoto de la varo, kiu estas liaj «servoj».

Unuj kaj ceteraj interesoj ne estas tiuj de la popoloj enfermitaj en donita teritorio, kaj prezentas en nenioma grado la primaran, «kolektivan egoismon», ĉar la nuntempa socio –burĝara, kapitalisma aŭ bolŝevismsocialisma tutegale– estas dividita en klasoj: privilegiuloj kaj senrajtigitoj. La ekonomiaj kaj politikaj interesoj, pri kiuj temas tie ĉi, estas tiuj de la unuaj –la privilegiuloj– dum la patrolando de la duaj estas komuna kun tiuj, kiuj estas aŭ iĝas viktimoj de tiuj interesoj en la «fremdaj patrolandoj».

Tenado de la politikaj kaj ekonomiaj interesoj ne estas ebla sen venenigo de la homkonscio pere de la patriota fanatikeco. Ĉi–lasta konsistas el tio: sisteme kulturi kaj teni la trompadon, kiu surŝutas per ĉiuj kvalitoj –kaj nur kvalitoj– «la siajn kaj ĉion propran», kaj maljuste atribui ĉiujn difektojn –kaj nur difektojn– al la fremdaĵo kaj «la fremduloj». Tiele, la suno, la tero, la aero, la akvo, la montoj kaj lagoj, la arbaroj kaj kamparoj estas belaj kaj fruktodonaj nur ĉi–flanke de la landlimoj. Transe estas nur malbeleco kaj mizero. La historio konsistas nur el grandfaroj kaj imponeco, la popola vivo kaj kreivo, scienco, arto kaj kulturo estas perfektaĵoj ĉe ununura kondiĉo: ili estu «niaj». La «fremda» historio estas nenio alia, krom malnobleco, perfideco, sovaĝeco, barbareco, «bizancismo», dekadenco. Transe de la limaj signoj ne ekzistas kreivo, nek arto, nek scienco, nek kulturo. Ĉi–flanke, nur venkoj; transe, nur malvenkoj. Ĉi–flanke, genioj; transe, nur idiotoj. Ĉu estas malfacile teni tiujn trompojn kaj per ili instigi iun fanatikecon de nacia tromemfido, memadorado, orgojlo, kaj de malestimo al la fremdaj popoloj kontraŭ kiuj la malamo estas tiom pli granda, ke ili estas pli proksimaj laŭ historio, kulturo, vivo kaj naciaj karakterizaĵoj, pli proksimaj al la landlimo –kiam per tio oni plenigas la kapojn kaj venenas la korojn, jam de la plej frua aĝo? Post kiam la fundamentoj de tiu fanatikeco lokiĝis en la familio kaj la lernejo, la kazerno, eklezio, teatro, kino, radio, gazetaro, facile oni povas teni ĝin kaj ekflamigi, disvolvante la malamon al «la fremda», kiu superas la noblajn manifestiĝojn de l’ homo kaj transformiĝas en malamon ankaŭ kontraŭ tiuj el «la siaj», kiuj ne povas kaj ne volas resti blindaj. Tiele disŝiriĝas ĉia solidareco inter la homoj.

Jen, tiel estas la patriotismo–religio. Refutante ĝin, anarkiismo kontraŭmetas al ĝi alian principon, kiu an-kaŭ havas natŭran devenon, kaj radikiĝas en sento kiu, kvankam sufokita per jarcentaj antaŭjuĝoj, estas same profunda kaj natura –se ne eĉ pli profunda– kiel la primara korinklino al «la sia» –la amo al proksimulo, al la homo. Tiu ĉi principo, kontraŭa al la malvasta kaj sufokanta patriotismo estas internaciismo, kiu leviĝas sur la ŝtuparo de la kultura kaj homa progreso ĝis la ĉielaltoj, specifa nur de la homo ĉesinta esti gorilo, ĉar en lia krania kavo fabrikiĝas penso, al li permesanta vidi la solidarecon, la komunecon de siaj interesoj kun tiuj de ĉiuj surteraj homoj.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)