De la 8-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Sankta-Imjero (france Saint-Imier, Berna Ĵuraso, Svisio), okazos internacia renkontiĝo inter ĉiutendencaj liberecanoj, kaj ankaŭ kun iu ajn, kiu volas konatiĝi kun, aŭ pli koni pri la diversaj anarkiistaj pensmanieroj.

 

Tiu «Tutmonda Anakiista Aranĝo» fakte estos memorfesto pri la unua kontraŭ-aŭtoritata internacio, kiu estis organizita en 1872 responde al la internacio de Markso (germane Marx). Depost tiam, la mondo notinde ŝanĝiĝis, almenaŭ laŭ iuj vidpunktoj; la liberecanaj movadoj sciis evolui laŭtempe kaj tiu renkontiĝo spegulos tion. Sed io certe estadas plu de tiam ĝis nun: la tempo neniel malkreskigis la subpremon de la potenculoj kontraŭ la plej malfortaj. Tiu renkontiĝo reliefigos multajn rimedojn rezisti laŭ malsimilaj kaj diversaj formoj.

 

Tiu «Tutmonda Anakiista Aranĝo» fakte estos memorfesto pri la unua kontraŭ-aŭtoritata internacio, kiu estis organizita en 1872 responde al la internacio de Markso (germane Marx). Depost tiam, la mondo notinde ŝanĝiĝis, almenaŭ laŭ iuj vidpunktoj; la liberecanaj movadoj sciis evolui laŭtempe kaj tiu renkontiĝo spegulos tion. Sed io certe estadas plu de tiam ĝis nun: la tempo neniel malkreskigis la subpremon de la potenculoj kontraŭ la plej malfortaj. Tiu renkontiĝo reliefigos multajn rimedojn rezisti laŭ malsimilaj kaj diversaj formoj.

Pri la Ĵurasa Federacio:

La Internacia Laborista Asocio (ILA) fondiĝis en 1864. Rapidege sekcioj kreiĝis en Ĉaŭdefono (france La Chaux-de-Fonds), en La Loklo (france La Locle), en Sankta-Imjero kaj plurloke en la Svisa Ĵuraso. Multaj el la aliĝintaj gelaboristoj hejme plu laboris. Ili ŝatis legadon kaj sendependecon. Kiam, en 1869, Bakunino (ruse Бакунин) alvenis tiun regionon, tiam ilia renkontiĝo iĝis fruktodona. La konstato, ke konverĝis la ideoj de unu kun la aliaj, igis la Ĵurasan Federacion la liberecana poluso de la ILA, kiu sin oponis al la marksista tendenco. Incit-lace pro tiu kontraŭstaro, Markso faris ĉion, kion li povis, por malaperigi tiun pensmanieron. En 1872, li esperis sukceson. Dum la kongreso de Hago (nederlande Den Haag), li sukcese venigis kiel eble plej multajn delegitojn favorajn al li, el kiuj kelkaj supozite reprezentis sekciojn fakte ne ekzistantajn. Dank’ al tiu falsa majoritato li voĉdonigis la eksigon de Bakunino kaj Dĵejmso Gijomo (angle James Guillaume) kaj nur kelkaj voĉoj mankis al li por eksigi Adhémar Schwitzguébel, t.e. ĉiuj gedelegitoj de Ĵuraso. Skandaligite, la kontraŭ-aŭtoritataj sekcioj de la ILA, notinde el Hispanio, el Italio, el Francio, el Belgio, el Usono, organizis kongreson en Sankta-Imjero, kie la adoptitaj rezolucioj estis klare liberecanaj. La kontraŭ-aŭtoritata ILA estis supervivonta la markistan branĉon ĝis la fino de la jarcento.

140 jarojn post la kongreso de Sankta-Imjero, la ekspluatado kaj la malproprigado de la gelaboristoj brutalas plu. La markista iluzio velkis pro la komunistaj dikaturoj. La kapitalismo travivas krizon post krizo, socian, politikan kaj, aldone, de nun ekologian.

Kion pri la anarkiista movado?

Tiuj internaciaj renkontiĝoj, en aŭgusto 2012 ebligos bilancon pri la historio de la anarkiista movado, kaj de ĝiaj ideoj, ĝiaj realigaĵoj, ĝiaj esperoj, ĝiaj malvenkoj, de tio, kio hodiaŭ restas el ĝi; de la bataloj, kiuj estas propraj, kaj de tiuj, kiujn ĝi kuntraktas kun aliaj: kontraŭ-militismo, kontraŭ-rasismo, kontraŭ-seksismo, memmastrumado, ekonomia malkreskismo, edukado, inismo, internaciismo, neperforto, ktp.

Kelkaj laborejoj kaj eventoj estas jam planitaj: historiaj prelegoj, temaj prelegoj, teatraĵo, koncertoj, ekspozicioj, kino, librofoiro, radio, liberecana tendumado, foiro de memmastrumado kaj de ekologiaj produktaĵoj, praktikaj laborejoj, manĝado, ktp.

Tiu internacia manifestacio estos publika kaj volas esti malfermita al la tuta internacia anarkiista movado kaj ankaŭ, sendiskriminacie, al la tuta popolo. Senpagaj lokoj kaj liberprezo estos favorigataj por ebligi partoprenon de ĉiuj.

La organiza komitato rezervas al si la rajton akcepti iun ajn gepartoprenanton. Ĝiaj decidoj estos en rekta rilato kun ĝiaj ideoj kaj praktikoj, kiuj ankaŭ estas tiuj de la kontraŭ-aŭtoritata Internacio. Ne tolerendaj estos esprimoj aŭ agoj rasismaj, seksismaj, ksenofobaj, kontraŭgejaj, kaj aliforme perfortaj aŭ diskriminaciaj.

Surbaze de ĉi-teksto, iu ajn homo, strukturo aŭ organizo povas peti asociiĝon al tiu iniciataĵo kaj proponi ekspoziciejojn, debatojn, prelegojn, spektaĵojn, intervenantojn. Ni ankaŭ serĉadas volontulojn!

La Organiza Komitato de la Internaciaj Anarkiistaj Renkontiĝoj de Sankta-Imjero 2012

Kontaktu la organizan komitaton.

 

 

en español: http://www.anarchisme2012.ch/index.php?lang=es

 


Fuente: http://anarchisme2012.ch/index.php?lang=nn