Li diris: "Ĉiuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktiĝi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj. »:

« Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton, kaj Ho Chi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ĝis 1917 Ho Chi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankaŭ Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

« Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton, kaj Ho Chi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ĝis 1917 Ho Chi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankaŭ Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

Post la Aŭgusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj ĉinan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis ankaŭ Esperanton por elsendi siajn novaĵojn tra la mondo. Prezidanto Ho Chi Minh sugestis al tiama direktoro de «Voĉo de Vjetnamio», ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la «Deklaracion de Sendependo» de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ĉiutaga radio-elsendo en Esperanto daŭris de septembro 1945 ĝis la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.:

En 1954, post la subskribo de la Ĝeneva Konvencio por paco en Hindoĉinio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Chi Minh. En tiu renkontiĝo Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: «Ĉi tie ĉeestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?». Du el ili levis siajn brakojn. Ho Chi Minh montriĝis ĝoja kaj de tiu ĉi momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto. […]:

En 1968, unu jaro antaŭ sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Chi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: «Ĉiuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktiĝi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj. »

Fonto:

Radio Ĉina: Ho Chi Minh kaj esperanto

Vikiperio: Ho Chi Minh