Israelo, iu el la plej grandaj militaj potencoj en la tuta mondo, bombardas denove la palestinan loĝantaron, kaptita en Gazao. Ili ne povas fuĝi el sia liberaera malliberujo kaŭze de la israela blokado, tial estas jam pli ol 100 mortintoj kaj miloj da vunditoj.

 

La loĝantoj en Gazao estas kondamnitaj esti trafita celo de la atakoj, eĉ per malleĝaj armiloj kiel la blanka fosforo, dum la internacia komunumo restas senmova, kiel la registaroj de la EU, aŭ eĉ apogas tion, kiel estas la okazo de Usono.


La loĝantoj en Gazao estas kondamnitaj esti trafita celo de la atakoj, eĉ per malleĝaj armiloj kiel la blanka fosforo, dum la internacia komunumo restas senmova, kiel la registaroj de la EU, aŭ eĉ apogas tion, kiel estas la okazo de Usono.

Aliflanke la amaskomuniloj liveras vidon neniel objektivan pri la afero, ĉar ĉio komenciĝis, kiam israelaj militistoj mortigis palestinan dekdujaran infanon, ludinta piedpilkon, per mitralpafoj kaj post iuj tagoj mortigis la militan ĉefon de Hamaso… tion la sionista registaro nomas “Operacio Defenda Kolono”, kio estas nenio krom preteksto antaŭ la internacia publika opinio por kaŝi ĝia klopodo ekstermi la palestinan popolon.

Tio ne estas “milito”, ĉar la partoj kalkulas fortojn tute malsamajn, sed la agresanto havas internacian laŭrajton kiel ŝtato dum la Gazaa loĝantaro restas izolita el la kroma mondo.

La senproporcia uzo de la armita forto kontraŭ civila loĝantaro kaj la eksterjuĝan ekzekutoj konsistigas militajn krimojn, kiuj nepre estu kondamnitaj.

Tial CGT konsideras, ke ni ne rajtas resti senmovaj antaŭ tiu nova amasbuĉado kaj ni alvokas la gealiĝintaron kaj ĝenerale la civilan socion elmontri nian apogon al la palestina popolo, partopreni la agadojn, kiujn oni programos por tio, kaj finigi la krimajn kaj rasistajn politikojn de la israela ŝtato.

Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj

Ĝenerala Konfederacio de la Laboro