Deklaracio de la Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato
La registaro, ĉiam je la servo de la bankoj kaj la multnaciaj entreprenoj kaj ĉiam je kosto de la sociaj helpaĵoj, anoncas nun neklaran impostopliigon.
Deklaracio de la Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato

La registaro, ĉiam je la servo de la bankoj kaj la multnaciaj entreprenoj kaj ĉiam je kosto de la sociaj helpaĵoj, anoncas nun neklaran impostopliigon.

La ĜKL-CGT malfidas tiun mezuron kaj memorigas la kompatindan realon de la ekonomia politiko :

  •  La Stabileca Plano de la EU, deviga por la hispana ŝtato, limigas la publikan deficiton al 3% kaj la publikan ŝuldon al 60% je la kampo de la elspezoj. Tiuj limoj devigas malpliigon de la elspezo, malbonigante ĉiujn sistemojn de socia protektado (pensioj, kuracado, instruado, dungado, zorgoj, helpoj al la familioj, ktp). Nome la socia elspezo malkreskis je elcentoj el la MEP (Malneta Enlanda Produktado) ĝis 26%.
  •  Por solvi la «krizon» la registaroj de la EU enmetis el 1,5 ĝis 2,5 bilionojn da eŭroj rekte al la financa sistemo, la aŭtomobila sektoro, la grandaj voj-infrastrukturoj, kreskigante la publikan deficiton de ĉiuj landoj tre super tiu 3% fiksita de la Pakto pri Stabileco aŭ tiu 60% el la publika ŝuldo.
  •  En Hispanio la deficito pligrandiĝos ĝis 10% de la MEP je la 2009a kaj la engaĝiĝo al Bruselo estas korekti ĉion nepran por reiru al la limo de 3% je la 2012a. Ĉar la socia elspezo pliigis kaj oni elspezas eksterordinaran kvanton ĝis 17.000 milionoj da eŭroj por pagi la sociajn monhelpojn, oni taksis nepra eldoni novan ŝuldon (trezor-obligaciojn de la hispana regno), kiu pliigas la ŝuldon kaj pagas ĉiam pli altajn interezojn.
  •  La ŝtato bezonas monon kaj la kielo, kiun ĝi havas kolekti sufiĉan monon por kovri la elspezon, estis ekde la 1992a pakto de Maastricht inverse proporcie al la enspezoj per rentoj. La altaj salajroj, la rentoj de la kapitalo, la impostoj sur la profitoj, la impostoj pri societoj, la entreprenaj sociaj cotizoj, la impostoj sur la grandaj proprietoj, ktp. malpliiĝis rimarkinde, tutkontraŭe ol la rentoj de la laboro, kiuj eltenas pli ol 75% de ĉiuj fiskaj enspezoj de la ŝtato.
  •  La imposto sur societoj estis malpliigita ĝis la 25%.
  •  La imposto pri hereda havaĵo malaperis.
  •  La grandaj riĉaĵoj, pere de socialista leĝo de la 2005a, havas siajn proprajn fiskajn paradizojn sen eliri el la lando (SICAV – Societoj pri Investo de Varianta Kapitalo) kaj, anstataŭ tributi 35%-n (nun 30%-n) kiel societoj, tributas la 1%-n ĉe la komenca investo kaj la 18%-n, kiam ili kolektas la profitojn aŭ elaĉetas la investon.
  •  La dividendoj, la moveblaj kapitaloj, la deponoj, la investaj fondusoj, ktp tributas per la sola procento de 18%.
  •  La pensiaj fondusoj, se oni reprenas ilin kiel kapitalon, ĝuas redukton de 40%, kiu savas tributi.
  •  La supermilionaj elitaj sportistoj cotizas siajn enspezojn per minimuma IRPF (Imposto sur la Rento de la Fizikaj Personoj) de 23% kiel la plej malaltaj salajroj.
  •  Hispanio estas la eŭropa lando, kiu pli grandajn kvantojn dediĉas stimuligi la entreprenojn, por ke ili faru dungojn (7.500 milionoj da eŭroj je la 2009a), dum la entreprenistaj kotizoj al la socia sekureco estas la plej malaltaj el la Eŭropa Unio.
  •  La IRPF starigis maksimuman procenton de 43% por favori tiujn, kiuj enspezas pli ol 60.000 € (klubo el 306.455 homoj).
  •  Oni eltenas la maksimumajn limojn je la kotizoj al la Socia Sekureco por favori la altajn salajrojn kaj malfavori la publikan sistemon pri pensioj.
  •  La pliigo de la malrektaj impostoj ligitaj al la konsumo implicas kolektsistemon, kiu damaĝas la plimulton.
  •  Se oni persekutus reale la fiskan fraŭdon, la ŝtato enspezus ĉ. 25.000 milionojn da eŭroj (la fraŭdo ĉeestas, ĉar laŭ la Financa Ministrejo la averaĝa salajro, deklarita de la laboristoj, superas tiun, kiun deklaras la entreprenistoj).

  •  Ja estas mono. Tio, kio ne estas, estas politika volo por tio, ke pagu pli, kiu pli havas. Ne estas volo satigi ĉiesajn bezonojn. Plenkontraŭe, per la krizo ni sociigis iliajn perdojn kaj privatigis la profitojn.

    Laŭ la ĜKL-CGT la nursola vojo al la socia justo estas la DISDONO DE LA RIĈAĴOJ.

    Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato

    Madrido, la 13an de setembro de la 2009a


    Fuente: RyN Digital