Pli ol 2000 senpaperaj laboristoj ekstrikis ĉe la pariza regiono kaj okupacias tridekon da entreprenoj kaj publikaj lokoj kun la apogo de ampleksa sindikata kaj asocia fronto.

Pli ol 2000 senpaperaj laboristoj ekstrikis ĉe la pariza regiono kaj okupacias tridekon da entreprenoj kaj publikaj lokoj kun la apogo de ampleksa sindikata kaj asocia fronto.

Tiel oni celas denonci la ekspluatadon de la senpaperaj laboristoj kaj la guberniestran arbitrecon je la kontrolo de la dosieroj je la tielnomita “reguligo pro labora radikiĝo”.

Laboristoj de la subdunganta entrepreno ISS (iu el la ĉefaj en la puriga sektoro) okupaciis unue la Cité des sciences (la urbon de la sciencoj) ĉe Parizo dimanĉon la 18an de oktobro kaj poste halon de sia entrepreno ĉe la 12a distrikto (strato meuniers, n-ro 3). ISS, kies sidejo estis jam okupaciita je oktobro de la 2008a, respektis neniun trakton kaj maldungis senpaperajn laboristojn post pluraj jaroj de ekspluatado.

Tiuj laboristoj, multenombraj kaj nemalhaveblaj en iuj sektoroj de la franca ekonomio (kontruado, purigado, gardado, restoracio, publikaj laboroj, portempaj laboroj, agrikulturo…), pagas impostojn, kotizas (emeritiĝon, senlaborecon, socian asekurecon…). Ili prenas la laboron al neniu kaj ankoraŭ pli : ili plenumas sian laboron sub aparte penigaj kondiĉoj, ĉar ili havas neniun rajton.

Reguligi la senpaperajn gelaboristojn estas bona afero por ĉiuj gelaboristoj.

NKL-CNT Purigado. NKL-CNT-Francio


Fuente: En español : RyN