La Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL-CGT) estas organizaĵo, kiu sekvas la liberecanajn kaj anarkisindikatistajn ideojn. Nia celo trairas la ĉiutagan defendon de la gelaboristaj interesoj kontraŭ la mastraro voje al pli justa, solidareca kaj libera socio.
Identigaj trajtoj
Tiun defendon de la laboristaj interesoj, kontraŭstarantaj tiujn de la mastraro, oni povas fari nur el la partopreno kaj la ĉefrolemo de la gelaboristoj. La rekta demokratio kaj la federaciismo estas la ĉefaj stimuligiloj de tiu partopreno. Federaciismo, per kiu estas respektata la libera decido de la koncernitoj je la serĉo de solvo al la problemoj, tuŝantaj ilin, kaj rekta demokratio laŭ la signifo, ke ĉiu decido -ĉe ĉiuj kampoj- eliras el la asembleoj de la sindikatoj (baza organiza strukturo), kiujn partoprenas libere kaj egalece ĉiuj la gealiĝintoj.
Same la senkondiĉa defendo de la laboristaj interesoj postulas la sendependon kaj memstarecon de la ĜKL-CGT kiel formigilo kaj stimuligo de la sendependo kaj memstareco de la gelaboristoj. Neniu antaŭpakto, neniu fremda intereso, neniu dependo de aliaj institucioj aŭ organizaĵoj povas kondiĉi la sintenojn de la ĜKL-CGT ĉe la defendo de la laboristaj interesoj. Tiuj sendependo kaj memstareco, kiuj nepras por elteni nian decid- kaj agadliberon, postulas, ke ni dependu nek ekonomie nek politike de instancoj aliaj ol ni mem kaj tion oni malfacile atingas sen partopreno. Tio, kio ni estas kaj kion ni faras, niaj ŝancoj, estas tio, kion ni atingas disvolvi, sekve la partopreneco estas baza bezono. Kaj tiun enan partoprenecon, ebligata de la federaciismo kaj la rekta demokratio kaj garantiata de la sindikata sendependo kaj memstareco, ni nepre alportu eksteren de la ĜKL-CGT je la aferoj, tuŝantaj la entuton de la gelaboristoj, pere de travidebla, honesta kaj ne dusenca sindikata agado.
Se la partopreneco estas iu el la bazoj de nia agado, la alia estas la solidareco. La laboristaj interesoj, kiujn ni defendas kontraŭ la mastraro, ne estas interesoj egoismaj kaj ekskluzivemaj, sed ili malfermiĝas al la ĝeneralaj interesoj de la socio, sen flankenlasi neniun kaj favorigante ĉefe la plej malavantaĝajn sociajn sektorojn. La solidareco de la entuto de la tuŝitoj de la sociaj maljustaĵoj estas la plej bona garantio por sukcese kontraŭstari la maljustaĵojn kaj la socian sistemon, kiu produktas ilin.
Organiza strukturo
La baza strukturero de la ĜKL-CGT estas la sindikato kaj tiu disvolviĝas federacie tiel laŭ industrisektoroj kiel laŭ teritorioj. La sindikato pere de sinsekvaj federaciaj paktoj starigas la urbajn kaj regionajn federaciojn, kiuj siavice starigas laŭteritoriajn federaciojn ĉe aŭtonomioj aŭ nacioj. Same ĉe la laŭsektora kampo ĝi starigas la industriajn federaciojn. Ĉe ĉiuj kampoj la sindikato eltenas la karakteron de baza unuo, el kiu ekis la tuta decidoprena proceduro. Ĉe ĉiuj niveloj la repektivaj komitatoj havas neniun decidoprenan kapablon, sed nur kunordigan, kaj ties postenoj havas rotaciajn karakteron kaj estas sub la volo de la gealiĝintoj.
Celoj
La ĉefa celo de la ĜKL-CGT estas la starigado de pli justa, libera kaj solidareca socio. Tiu celo enhavas soci-politikajn flankaĵojn, kiuj estas fremdaj al la limigantaj konceptoj pri la sindikata agado. La ekologiismo, la kontraŭmilitismo, la egaleco inter seksoj, rasoj kaj popoloj, ktp, estas aferoj, al kiuj la ĜKL-CGT dediĉas ankaŭ sian streĉon kaj sian lukton eĉ ĉe la ĉiutaga sindikata laboro. Socia agado kaj sindikata agado partoprenas la saman entutan lukton. Ĉi-voje la ĜKL-CGT klopodos labori kune kun liberecanaj kaj alternativaj kolektivoj kaj kun la diversaj retoj kaj kunordigoj, kiuj batalas internacie kontraŭ la novliberalismo kaj la kapitalisma tutmondiĝo.
Ĉe la sindikata kampo la ĜKL-CGT devas kontraŭstari la senĉesajn atakojn, kiujn nune suferas la gelaboristoj. Manipulante la ekonomian krizon, la tutmonda kapitalismo entreprenas gravan atakon kontraŭ la gelaboristoj kaj kontraŭ ĉiuj malriĉaj socitavoloj. La konkurencemo estas nenio krom la klopodo plialtigi la mastrarajn profitojn per malbonigo de la viv- kaj laborkondiĉoj. La senlaboreco kaj la malstabiligo kaj malbonigo de la laboro estas kieloj malfortigi kaj venki la gelaboristaron kaj, tial ili devas esti ĉefa zorgo por la sindikatismo. Samtempe la defendo de la viv- kaj laborkondiĉoj (taktoj, alterna labortempo, almovebleco…) kaj de la salajra akirpovo estas la plej grava parto de nia sindikatismo ĉe la entreprenoj. Ili estas memvaloraj celoj sen akcepti, ke la laborposteno kaj la laborkondiĉoj estu io, kio povus esti kompensata aŭ aĉetata kontraŭ mono.
Tamen la sindikatismo devas ne limiĝi al la entrepreno. La defendo de la sociaj akiraĵoj, la atingo de disdonekonomiaj politikoj, la lukto kontraŭ la sociaj maljustaĵoj, la elteno kaj antaŭenirigo de prilabora kaj prisindikata leĝaro, garantianta niajn rajtojn kaj liberecojn, estas ĝeneralaj kaj kutimaj por nia sindikatismo. La defendo de tiuj ĉi celoj -tiel la ĝeneralaj kiel la propraj al ĉiu entrepreno- ne povas okazi sen la partopreno de la gelaboristoj. Se nun ni troviĝas sub senprecedenca atako de la kapitalo kaj ĉe retroiro de la gelaboristoj, de ties rajtoj kaj ties viv- kaj laborkondiĉoj, tio estas, ĉar ni gelaboristoj permesis senarmigi kaj malmobilizi nin, ĉar ni forlasis niajn interesojn ĉemane de burokratisma kaj perfida sindikatismo, kiu portis nin al procezo de fortoperdo paralela al la pligrandiĝo de la postulemo kaj forto de la entreprenistaro.
Konkludo
Tio estas nur skiza sinprezento de la ĜKL-CGT. Antaŭ ĉio la ĜKL-CGT estas projekto, kiun devas konstrui ĉiuj ni, malferma projekto, kies ŝancoj kaj limigaĵoj dependas el ĉiuj ni. La partopreno en la organizaĵo devas esti paŝo voje al nia stariĝo kiel ĉefroluloj, kiel aktivaj agentoj de la situacioj, kiuj koncernas nin. La lukto pro la libereco kaj la justeco, pro atingi pli bonan socion, havas neniun alian vojon.
Traducción al esperanto de Jordi Alcàsser – CGT Baix Llobregat
Tomado del original en catalán :
http://www.cgtcatalunya.org/spip.php ?article3
Ante la -según esperatintas- pésima traducción al esperanto del anterior texto publicado ¿Qué es la CGT ?, volvemos a publicar el folleto en un correcto esperanto, gracias a la colaboración del compañero Jordi.
Fuente: Esperanto