La Tunizia Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro (TĜUL), la ĝis nun nursola sindikato en Tunizio, moviĝis dum multaj jaroj je la plursenceco esti ero de la maŝinaro de la diktatoreca ŝtato kun pluraj ligiloj al la partio ĉe la povo kaj esti samtempe kunfluejo de la batalema kaj sendependa sindikatismo.

Ambaŭ polusoj kunekzistis, ĉar ili bezonis unu la alian. La gvidanta burokrata aparato de la TĜUL bezonis ―kaj bezonas nun pli ol neniam― tiun ĉi ŝminkon el batalemo kaj lukto, kiun donas al ĝi la batalema sektoro, por elteni sian povoparton ene de la ŝtata aparato kaj por pluvivi la diktatoradon en cirkonstancoj kiel tiuj nunaj. Siaflanke la batalema sektoro trovis ĉe la TĜUL nemalhaveblan substrukturon por atinti la laboristojn kaj iun laŭleĝan ŝirmilon, kiu multfoje ne evitis la subpremadon, ĉe situacio de plena libermanko.

Iom el historio

Kiel ĉe la plejparto el la Nordafrikaj landoj la
unua tunizia sindikato estis kreata laŭ la ekzemplo de la franca
sindikatismo. Mohamed Ali El Hammi kaj Tahar Haddad kreis je la 1924a
la unuan tunezian sindikatan organizon, la Tunezian Ĝeneralan
Konfederacion de la Laboro (TĜKL), kiu tuje estis subpremata de la

Iom el historio

Kiel ĉe la plejparto el la Nordafrikaj landoj la
unua tunizia sindikato estis kreata laŭ la ekzemplo de la franca
sindikatismo. Mohamed Ali El Hammi kaj Tahar Haddad kreis je la 1924a
la unuan tunezian sindikatan organizon, la Tunezian Ĝeneralan
Konfederacion de la Laboro (TĜKL), kiu tuje estis subpremata de la
koloniaj aŭtoritatoj.

Je la 1946a post du jaroj de proceso de starigado
de sindikatoj el la sudo ĝis la nordo estis kreata la Tunezia
Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro, la unua sindikato ĉe la Nordo de
Afriko, gvidata de Farhat Hached ―murdita de francaj fanatikaj
koloniuloj― kaj Ahmed Tlili. La TĜUL naskiĝis intime ligita al la
naciista movado kaj rimarkinde subordiganta la klasan batalon sub la
batalo por la nacia sendependo, kio sekvigas tiun dependon de la
aparato de la nova nacia ŝtato.

Dum la Burguibaa diktatorado senĉesas la streĉoj
inter ĝia subordigo al la nursola partio kaj iu memstareco, kiu
ebligas al ĝi premi la povon je la 60aj kaj 70aj jaroj. La ĝeneralaj
strikoj de la 78a kaj la panribelo de la 1984a estis la superaj
pintoj de la alfronto al la povo kaj de la subpremado sur la
sindikatistoj de la TĜUL, multaj el kiuj suferis longajn enprizonajn
jarojn

La TĜUL sub Ben Ali

La
reĝimo de Ben Ali atingis je la 1989a altrudi ĉekape de la TĜUL
obeeman estraron, kiun gvidis Ismail Sahbani, kiu kunlaboris kun la
apliko de novliberalan politikan ekonomion kaj sovaĝe kontraŭbatalis
la sindikatan maldekstron. Juĝita kaj kondamnita pro ŝtelado, li
estis anstataŭita dum la Djerbaa Kongreso je la 2002a de la nuna
ĝenerala sekretario, Abdeslam Jerad.

La duobla ludo de la estraro de la TĜUL

La historio de la estraro de la TĜUL estas
historio pri perfidoj kaj manovroj. El la subteno al la kandidatiĝo
de Ben Ali ĉe la balotadoj de la 2004a kaj 2009a, al la reformado de
la socia sekureco, al la aplikado de novliberalaj ekonomiaj mezuroj,
ĝis la forlaso al la sindikatistoj de la TĜUL de Gafsa
―malliberigitaj dum la ribelo de la 2008a―, sin limigante al nura
liberecpeto por la prizonuloj.

Surprizita de la ribeloj de Sidi Bouzid kaj
Kasserine la estraro permesis lokajn kaj regionajn strikojn kaj petis
demokratiajn reformojn, nur kiam la ribela movado estis disvastiĝinta
sur la tuta lando kaj multaj lokaj sindikatoj estis rekte
engaĝiĝintaj. Ĝis la 14a de februaro mem ne estis alvokata
ĝenerala striko en la ĉefurbo. Eĉ je la 13a tago Abdeslam Jerad,
ĝenerala sekretario de la TĜUL, kunvenis kun Ben Ali serĉante
elirojn por la situacio. Antaŭ unu semajno li permesis, ke studentoj
kaj senlaboruloj, kiuj enfermiĝis en la sidejo de la TĜUL, estis
perforte forigitaj de la polico kaj multaj el ili torturataj kaj
enprizonataj.

Post la fuĝo de Ben Ali la estraro akceptis
partopreni per tri ministroj la registaron de nacia unuiĝo de
Mohamed Ghanouchi, ĝis kiam la premo de la strato kaj de ĝiaj plej
radikalaj aktivuloj devigis ĝin eltiri ĝiajn reprezentantojn. Dum
la strato batalis kontraŭ la Ghanouchia registaro, la estraro de la
TĜUL postulis iun “registaron de nacia savo” sen klarigi tion,
kio ĝi estas, kaj sen defini ĝian konsistigon cele kontentigi
ĉiujn.

La engaĝiĝo de la TĜUL al la tunezia revolucio

Kiel ni klarigis per la unua alineo, ĉe la TĜUL
ĉiam ĉeestis kunfluejo por la batalema kaj kontrapova sindikatismo.
Malpermesitaj la plejmulto el la opoziaj politikaj partioj,
malpermesita kiu ajn alia sindikata eblo kaj sufokita kiuj ajn
organizita strukturo ne regita de la povo (ekzemple la Tunizia Ligo
por la Homaj Rajtoj, limigita al lia centra sidejo en Tunizo, ĉiam
kontrolita de la politika polico kaj malebligita fari kiun ajn
publikan agon), la TĜUL restas kiel sola spaco, el kie eblas la
batalo kontraŭ la sistemo kaj el kie la diversaj batalemaj tendencoj
estis devigataj kunlabori por alfronti la sindikatan burokrataron.

Tiu ĉi historia realo de la TĜUL ebligis la
starigado ene de la sindikato de kurento, kiu ekde antaŭ jaroj
batalas por komunaj celoj: por la radikaliĝo de la TĜUL, por finigi
la diktatoradon kaj por la ena demokratiĝo de la sindikato kaj kiu
je la kosto de egaj penoj (prizono, forigoj ktp) fortikigis sian
ĉeeston ĉe la mezaj ŝtupoj (ĝeneralaj sindikatoj, regionaj
unuiĝoj ktp) kaj sekve ĉe la nacia administra komitato.

Ĉio tio okazigis, ke la TĜUL ludis gravan
politikan rolon dum la popola ribelo tunizia. Implikita ekde la
komenciĝo de la leviĝo en Sidi Bouziz, ĝiaj sidejoj estis
malfermaj je la plejparto de la okazoj por la organizo kaj elirpunkto
de la mobilizado, ĝi organizis koncentriĝojn, marŝojn kaj
regionajn ĝeneralajn strikojn ĉe pluraj provincoj kaj nun ĝi
partoprenas la komitatojn por la savo de la revolucio.

Kien iros la TĜUL?

La
kunloĝado de tiom kontraŭstaraj tendencoj ene de la sama organizo
eblis je situacio de diktatorado kaj liberecmanko. Ankoraŭ estas tro
frue por koni la rezulton de la proceso de la tunizia demokratia
transiro kaj de la proceso de la proksima kongreso de la TĜUL, sed
evidentas, ke ambaŭ aferoj influos sur la eltenado de la TĜUL kiel
sola sindikato.

La okazantaj procesoj de popola memorganizado
―kiel tiu de la Unuiĝo de Senlaboraj Gediplomatuloj aŭ la
komitatoj pri savo de la revolucio― laŭmezure kiom ili elteniĝos
kaj plifirmiĝos influos sur la estonto de la TĜUL.

Eĉ kalkulante la gravecon de tradicio pri
sindikata unuiĝo ĉe la TĜUL pli frue aŭ malfrue ―sub kondiĉoj
de demokratiaj liberecoj― manifestiĝos la neebleco de kunekzisto
por sindikatismo burokratema, dependanta de la ŝtata povo, kaj
sindikatismo batalema kaj memstara.

Pliaj ebloj: la TĜKL

Je la 2006a aro el eksaj gvidantoj de la TĜUL
decidis starigi la TĜKL-on kiel sindikatan eblon, kiu kontraŭas la
TĜUL-an dependon de la povo.

Tamen la rifuzo laŭleĝigi la sindikaton sekvigis
haltigon de ties agado, kiu centriĝis preskaŭ ekskluzive okazigi
ĉiujare someran universitaton pri sindikata klerigo pere de la
societo “Klubo Mohamed Ali pri Laborista Klerigo”.

La 1a de febraro de la 2011a la TĜKL estis
laŭleĝigata kaj ĝi komencis sian organizan laboron. Sed ankoraŭ
restas la prilaborado de klara sindikata linio kaj, kio pli zorgigas,
ĝia sinteno malvarma kaj atendema antaŭ la nuna revolucia proceso,
en kiu ĝi ne estas engaĝiĝinta. El la 3a ĝis la 5a de decembro
okazos ĝia unua kongreso, kie oni difinos ĝian linion kaj ĝian
sindikatan praktikon.

Ankaŭ la eksa ĝenerala sekretario de la TĜUL,
Ismail Sahbani, starigis trian sindikaton, la Unuiĝon de Tuniziaj
Laboristoj (UTL) kiel plian burokratan aparaton por konkuri ĉe ebla
kadro de nure formala demokratio.

Se la tunizia revolucia proceso daŭras
antaŭeniri, la tuniziaj laboristoj taŭgos trovi la plej bonan
kielon organiziĝi. Se tiu ĉi malantaŭeniras aŭ haltas, la pluraj
sindikataj burokrataroj daŭros ludi sian rolon malebligi la
memstaran organizon de la tuniziaj laboristoj.

Mouatamid

Laborgrupo
pri la Afrika Nordo
de la Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj de
la Hispana ĜKL