Thala, ĉe la provinco Kasserine, 300 km. disde la ĉefurbo. Malriĉa, marĝenigita, neindustria urbo, kies nursola rimedo estas la pluvodependa senirigacia agrikulturo: tritiko, figokaktoj....

Kiam ni alvenis, ni estis ŝokitaj de muzeo el grafitioplenaj muroj sub libera ĉielo. Postulantaj liberon kaj dignon, kontraŭ Ben Ali kaj ties perfortistoj, omaĝoj al la 6 mortintoj por la revolucio, fidelec-volo al ties memoro. Libera esprimo de la popolo sur la muroj de tiu ĉi eta kaj forlasita urbo de la landinterno el Tunizio.

La junuloj ĉirkaŭas nin, kiam ni fotis la
murskribaĵojn. Ili rakontas al ni la historion de sia lukto. Jam je
la 24a de decembro ili faris sian unuan marŝon solidarecan kun Sidi
Bouzid, per kiu oni postulis unuafoje ĉe la tuta Tunizio la faligon
de Ben Ali. La 3an de januaro la lernantoj de la du mezlernejoj, ĉiu
el ili el kontraŭaj urboekstremoj, decidis surstratiĝi. La

La junuloj ĉirkaŭas nin, kiam ni fotis la
murskribaĵojn. Ili rakontas al ni la historion de sia lukto. Jam je
la 24a de decembro ili faris sian unuan marŝon solidarecan kun Sidi
Bouzid, per kiu oni postulis unuafoje ĉe la tuta Tunizio la faligon
de Ben Ali. La 3an de januaro la lernantoj de la du mezlernejoj, ĉiu
el ili el kontraŭaj urboekstremoj, decidis surstratiĝi. La
mezlernejestroj alvokis la patrojn, por ke ili malebligu al la
lernantoj eliri surstrate. Inversan rezulton: la patroj kuniĝis al
siaj filoj kaj la tuta urbo surstratiĝis per pacema manifestacio.

La malamata kolonelo Youssef Abdelaziz ordonis
pafi sur la manifestaciantoj. Marouan Jemli, 19-jaraĝa, estis la
unua martiro ĉe Thala. La batalo por ne perdi lian kadavron, ili
timis, ke la polico malaperigu ĝin por kaŝi sian murdon, okazigis
duan mortinton, ankaŭ 19-jaraĝa. Finfine la junuloj atingis porti
la kadavron ĝis la domo de ties avino post dekhora marŝo tra
montvojoj.

La enterigon de Marouan profitis la krima kolonelo
Youssef por pafi sur tiuj, portantaj la ĉerkon. 32-jaraĝa kamarado,
kiu jam pretigis sian edziniĝon je marto, kaj handikapulo falis
mortintaj apud la ĉerko sub la policaj kugloj, la lasta kun 5 kugloj
je la korpo. La patrinoj klopodis kunporti la ĉerkon (je la islama
kulturo estas la viroj, kiuj akompanas la mortintojn ĝis la
tombejo), sed la junuloj estis decidintaj kunporti ĝin.

Inter la 3a kaj la 6a de januaro Thala, urbo kun
15.000 loĝantoj, estis plene sieĝata de 1.800 policanoj. Maleble
en- aŭ eliri. Ili ĉesigis la provizon de akvo, pano kaj sukero. La
kriegoj oni aŭdis ĉe ĉiuj anguloj de Thala: “Jes al akvo kaj
pano; sed NE al Ben Ali”. 150 arestitoj kaj multaj homoj estis
turmentitaj kaj humiligitaj, junuloj, viroj kaj virinoj,
neplenaĝuloj. Tamen per uzado de facebook kaj pliaj sociaj retoj la
junuloj atingis disvastigi la filmojn pri la subpremado kaj diskonigi
la murdon de la polico sur 5 el siaj junuloj kaj la polican sieĝon
de la urbo.

La 8an de januaro la kolonelo Youssef estas
senoficigita kaj anstataŭita per alia policestro. Sed la movado
ĝeneraliĝis sur la tuta Tunezio kaj la ribelo alvenas jam ĝis la
ĉefurbo. La 12an de januaro plia homo estas murdita de la polico
antaŭ sia domo. La nova policestro -plia murdisto.

La ordono de la unuaj tagoj estis klara por la
polico: fiaskigi la ribelon en Sidi Bouzid kaj Kasserine (provinco al
kiu apartenas Thala) por eviti ties disvastigon sur la kroma Tunizio.
La 1.800 policanoj, kiuj dum tagoj sieĝis ilin, havis klarajn
ordonojn mortigi, disrompi ĉiurimede la reziston.

Thala, urbo sen polico kaj sen
urbregistaro, memregita de la loĝantaro

Sed
Thala, urbo kun revolucia tradicio, rezistis kaj venkis. Hodiaŭ ne
estas polico ĉe la urbo. La junuloj prizorgas la sekurecon laŭvice.
Nur la militista ĉeesto memorigas nin pri la ekzisto de la ŝtato.

La komitato pri savo de la revolucio administras
la urbon kaj eltenas kiel unuan postulaĵon “justicon por niaj
mortintoj”-n. Ili prezentis liston kun la homoj kulpantoj pri la
murdoj, kun nomoj kaj familinomoj kaj dum 17 tagoj de la monato marto
eltenis koncentriĝon por postuli la malliberigon kaj juĝon de la
murdistoj. La ministrejo pri justico de la provizora registaro petis
al ili 15-tagan tempon por respondi. Okaze ke, dum la unua semajno de
aprilo ne estus respondo, ili reekos la batalon.

Ili malagnoskas la prezidanton Fouad Mebazaa-n kaj
la ĉefministron Béji Caid Sebsi-n. Ili postulas la dissolviĝon de
la tri kreitaj konsilioj: tiu pri la reformoj politikaj kaj
konstituciaj, tiu pri la enketado pri la subpremo ekde la 17a de
decembro kaj tiu pri la koruptado. Ili ne fidas ilin, ĉar ili estis
kreataj de Ghanouchi kaj estas plenŝtopitaj per homoj el la RCD de
Ben Ali. Ĉu eble ili enketos ilin mem?

La policejo aliigita al socia
kunvenejo

Post la
morto de Marouan la kolero prenis liajn amikojn. Iu el ili plenigis
sian motorciklon per benzino, ekbruligis kaj lanĉis ĝin kontraŭ la
policejo, okazigante bruligon, kiu devigis la policon forlasi la
urbon.

La 17an de februaro Nemri Bassen, mekanikista
inĝeniero senlaborpostena ekde la 2004a, okupaciis la policejon kaj
eltenas sin en ĝi postulante sian rajton pri laboro. Tiu ĉi ago
enkadriĝas kun centoj da agoj, kiuj disvolviĝas tra la tuta Tunizio
fare de la Unuiĝo de Senlaborulaj Gediplomatuloj.
Nemri ne estas sola. Multaj junuloj el la urbo kundividas siajn
tempon kun li ĉe la policejo, nun aliigita al loko, kie oni
aŭskultas muzikon, ludas kartojn kaj parolas pri revolucio.

Ni adiaŭas Thala-n. La patro de Marouan montras
al ni la lokon, kie lia filo estis mortigita: “Mi neniam forgesos
tiun lokon”. Laŭtas la murskribaĵo, kiun li faris.

La Tunizia popolo ankaŭ ne forgesos lin.

M.H.

Laborgrupo
pri la Afrika Nordo
de la Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj de
la Hispana ĜKL