Verkita de Michel Chossudovsky

Esperantigita de Jesuo Gonĥuro

La Mubaraka reĝimo povus fali pro nacia protesta movado... Kiuj estas la perspektivoj por Egiptio kaj la araba mondo?

La diktatoroj ne diktatoras, ili obeas ordonojn. Tio ĉi pravas por Egiptio, Tunizio kaj Alĝerio.

La diktatoroj estas ĉiam politikaj fadenpupoj. La diktatoroj ne decidas.

La prezidanto Hosni Mubarak, kiel Ben Alí, estis fidela servulo de la okcidentaj ekononomiaj interesoj

La nacia registaro estas la celo de la protesta movado.

La celo estas renversi la pupon anstataŭ la pupludiston.

La agitvortoj je Egiptio estas «Malsupren Mubarak, malsupren la reĝimo». Oni ne parolas pri afiŝoj kontraŭ Usono… La decida kaj detrua influo de Usono sur Egiptio kaj la tuta Mezoriento daŭre estas ne citita.

La prezidanto Hosni Mubarak, kiel Ben Alí, estis fidela servulo de la okcidentaj ekononomiaj interesoj

La nacia registaro estas la celo de la protesta movado.

La celo estas renversi la pupon anstataŭ la pupludiston.

La agitvortoj je Egiptio estas «Malsupren Mubarak, malsupren la reĝimo». Oni ne parolas pri afiŝoj kontraŭ Usono… La decida kaj detrua influo de Usono sur Egiptio kaj la tuta Mezoriento daŭre estas ne citita.

La fremdaj potencoj, kiuj operacias inter kulisoj, estas protektitaj kontraŭ la protesta movado.

Estos neniu signifa politika ŝango, krom se la protesta movado celas rekte la fremdan entrudiĝon.

La usona ambasadejo ĉe Kairo estas grava politika ento, kiu ĉiam restas gravecon al la nacio registaro. Tamen la ambasadejo ne estas celo de la protesta movado.

Je la 1991a oni altrudis sur Egiptio detruantan programon de la Internacia Monunua Fonduso en la plej grava momento de la Golfa Milito. Oni negocis la nuligon de la multemiliona milita ŝuldo de Egiptio al Usono kontraŭ la akcepto de tiu programo kaj la partopreneco de Egiptio en la milito. La rezultanta senreguligo de la nutraĵaj prezoj, la senhaltebla privatigo kaj la amasaj mezuroj de aŭstereco okazigis la malriĉigon de la egiptia popolo kaj la malfirmiĝon de ties ekonomio. Ili laŭdis Mubarakan registaron kiel «IMF-an modelan lernanton»

La rolo de la «Ben Ali»-a registaro ĉe Tunisio estis trudi la mortigeman ekonomian solvon de la IMF, kiu dum pli da dudek jaroj servis por malstabiligi la nacian ekonomion kaj malriĉigi la tunisian popolon. Dum la lastaj dudek tri jaroj, la ekonomia kaj socia politiko ĉe Tunisio estis diktata de la Vaŝingtona Interkonsento.

Tiel Hosni Mubarak kiel Ben Alí enposteniĝis, ĉar iliaj registaroj obeis kaj trudis fakte la IMF-an diktadojn.

El Pinochet kaj Videla ĝis Baby Doc, Ben Ali kaj Mubarak, la diktatoroj estis instalitaj de Vaŝingtono.

Laŭhistorie ĉe Latin-Ameriko, la diktatoroj estis lokitaj je siaj lokoj pere de serio de militaj ŝtatrenversoj patronitaj de Usono. Tio fariĝas je la nuna mondo pere de «puraj kaj liberaj balotoj» sub la superrigardo de la «internacia komunumo».

Nia mesaĝo al la protesta movado:

La veraj decidoj preniĝas ĉe Vaŝingtono DC, ĉe la usona ŝtata departemento, ĉe la Pentagono, ĉe Langley, Centralo de la CIA, ĉe H Street NW, centralo de la Monda Banko kaj ĉe la IMF.

Nepras denonci la interrelaton de la «diktatoro» kun la fremdaj interesoj. Renversu la politikajn pupojn sed vi ne forgesu, ke oni devas ataki la «verajn diktatorojn».

La protesta movado devus koncentriĝi ĉe la vera sidejo de la politika aŭtoritato; ĝi devos teni kiel celpunkto (de pacema, laŭorda kaj neperforta maniero) la usonan ambasadejon, Eŭrop-Unian Delegitarejon, la naciajn ambasadejojn de la IMF kaj de la Monda Banko.

Oni nur povas esti certa de gravan politikan ŝanĝon, se oni forlasas la agendon de novliberala ekonomia politiko.

Se la protesta movado ne starigas la demandon pri la rolo de la fremdaj landoj eĉ la premoj plenumitaj de «investuloj», eksteraj kreditoroj kaj internaciaj financaj institucioj, oni ne atingos la celon de la nacia suvereneco. Ĉi-relate, kio okazos estas limigita procezo de «anstataŭigo de la reĝimo», kiu certigos la politikan kontinuecon.

En español: http://www.kaosenlared.net/noticia/egipto-dictadores-no-dictan-obedecen-ordenes