Ni vivas en socioj ĉiam pli kaj pli malsimplaj, kie ni estas devigataj fari tro rapidajn decidojn, kaj endas demandi pri kio aŭ kiu gvidas tiujn ĉi. Nuntempe restas neniu dubo pri tio, ke la deziro estas edukebla kaj ĉiu opcio denaskista aŭ instinktista limiĝas al la behavioristaj skizoj de la 19a jarcento kaj la eksperimentado per musetoj.

 Je la eduka kunteksto, kiel je la familio kaj la socio je ĝenerale, ni kreas allogantajn ŝablonojn, kiuj kondiĉas niajn elektojn.

 Je la eduka kunteksto, kiel je la familio kaj la socio je ĝenerale, ni kreas allogantajn ŝablonojn, kiuj kondiĉas niajn elektojn. Edukado, serĉanta la liberon, nepre analizu tiujn ŝablonojn, ĉar, por povi elekti, nepras du kondiĉoj: la unua estas objektiva, nome ke la medio liveru eblojn por la elekto; kaj la dua estas subjektiva, kio signifas, ke oni devas esti laŭ psikologia vidpunkto kapabla elekti libere. Oni povas trovi kvar elekttipojn, laŭ Jesús Gómez kaj ties libro El amor en la sociedad del riesgo (La amo ĉe la riska socio), kiu sekvas la skizon de Habermas:

 

  • Teleologia elekto: Gvidata de la ila racio, ĝi serĉas la atingon de celoj per la mobilizo de la benozaj rimedoj

  • Dramiga elekto: Ni elektas laŭ la bildo, kiun ni deziras montri, nia vivo estas teatraĵo, ŝajnaro, kaŝanta niajn realajn dezirojn

  • Elekto laŭ la sociaj normoj: Ĉu ili konvenas al ni aŭ ne, ĉar la grupo povas fari gravan premon sur la decidprenado.

  • Komunikiga elekto: Ĉiuj tri antaŭe menciitaj estas reale ilaj. Per la komunikiga elekto ni uzas la intersubjektan dialogon kaj starigas komunikajn ligilojn, kiuj revivigas la liberon kaj serĉas forigi la tutan ilecon de la povrilatoj.

 

La tradicia socia modelo favoris la tri tipojn de ila elekto. Tiu ĉi modelo baziĝas sur la socio kampara kaj poste industria kaj baziĝas sur hierarĥiaj kaj vircentraj socioj kun sociaj roloj fortike starigitaj. La superreganta kulturo estas blanka, okcidenta kaj vira, kaj ĝi estas transigata de la familio, la lernejo kaj la religio. La socia bildo pri la deziro estas tiu de “la Heroo kaj la mirblindiga Belunino”, kaj la familio, la lernejo kaj la religio fortigas la sociigon, celanta esti bona homo, la sekurecon kaj la protekton, tiel la dupoleco inter la platona kaj pasia amo kaj la saĝa bonstata elekto estas trudata.

 

Nuntempe ne estas malfacilaĵo trovi je la kolektiva pensbildaro tiun ĉi duvaloron inter la pasia kaj la konvena amo. Fakte la ĵus menciita libro estas empiria studo pri tio, kion opinias la geadoleskantoj de niaj lernejoj kaj la rezultoj konfirmas tion. La fakto estas, ke por enkonduki revolucian ŝanĝon nepras enkonduki la trian tipon de elekto, la komunikigan elekton, ĉar estas neniu universala leĝo, kontraŭmetanta racion kaj pasion.

 

La komunikiga ago estas etika propono pri respekto al la egaleco je la rilatoj kaj plena repuŝo al la povo. Temas ami la liberon, pligrandigi ĝin kolektive, enmeti ĝin en la kunsento kaj la argumentita debato, starigi dinamikajn homajn rilatojn kaj repuŝi ĉiun idolkultan ŝablonon, al kiuj la geadoleskantoj estas aparte sentemaj.

 

Nepras atenti la danĝeron, kiun kunportas la diferencigoj inter pasio-deziro/amikeco-tenero kaj postuli kununuigan alternativan modelon. Temas krei novajn ŝablonojn pri deziro, reliefigi la serĉon por la maksimumo de libero en la egaleco, temas realigi edukadon, kiu estu kritika kun la rolojn kaj la volorojn starigitaj, temas aliigi la nunan kunedukadon –kiu estas nenio pli ol observejo pri la malegalecoj– al aktiva agento por la detruo de la vircentrismo.

 

Fonto: Educere 5



Fuente: Centre de Recursos Pedagògics Josefa Martín Luengo