Deklaracio de la Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato
Deklaracio de la Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato

La G-20, memproklamita mondregistaro por savi la kapitalisman sistemon, malhavas kiujn ajn legitimecon antaŭ la popolo, ĉar iliaj decidoj estas kontraŭdemokratiaj, ĉar tiuj ĉi 20 riĉaj kaj povohavaj landoj memstarigas kiel savantojn de centoj el landoj, kiuj dependas el iliaj ekonomioj, el iliaj politikoj, el iliaj financaj sistemoj, el ilia militistemo, kaj ili trudas siajn decidojn kaj disdonas la monon kolonie.

La ĝisnunaj pintoj enhavas nur malplenajn paroladojn, ĉar daŭriĝas la pliigo el la malegalecoj, la malriĉo kaj la maljusto je planedaj niveloj.

El la 17 bilionoj da eŭroj investitaj je la «refondo» de la financa sistemo kaj reflosigi la grandajn multnaciajn entreprenojn nur 24.000 milionoj atingis la malriĉigitajn, «dependajn» landojn. La tutmonda malriĉa loĝantaro superis la 1.000 milionojn, pligrandiĝante per pli ol 100 milionoj da personoj ekde la komenco de la «krizo de la kapitalisma ekonomio». La elsendaĵoj de CO2 kreskis, per malferma malplenumo de la Kiota Protokolo kaj per gravigo la memmortigan kurson de planeda detruo.

La alprenitaj mezuroj (fiskaj stimuligoj, per la plej granda planeda movo neniam konata de ŝtata interveno per publika mono), servis nur por krima, privata financa sistemo, sed pri ĝia reguligo kaj travidebleco oni scias nenion kaj nenion atendas. La senlaborulaj kvantoj estas spektaklaj : ĉe Usono ili atingis la 14,5 milionojn da senlaboruloj, la duono el kiuj, tio estas, 7,4 milionoj, perdis iliajn laborpostenojn dum la du jaroj de granda recesio. La Eŭropa 27-Unio sensangigas je laborpostenoj atingante averaĝan senlaborecan indicon el 9,2%, kio signifas, ke ĉ. 20 milionoj da personoj malhavas salajrajn rentojn. Kaj la malriĉiĝo atingas frapi landojn kiel Argentinon, kie la fantomo de la malsato denove materiiĝas je 24% el la loĝantaro.

Tiu krizo malriĉigas nin ne nur materie ampleksigante samtempe la kampon de la doloro kaj la malespero, sed, ĉar ĝi estas krizo sen socia respondokapablo, sen milionoj da senfavorigitoj, flankenigitoj kaj ekspluatadoj, kiuj diru SUFIĈE, ĝi malriĉigas kaj malhonoras nin kiel personojn kaj kiel laboristan klason, ĉar ni ne povas esprimi nian kontraŭstaron, nian rifuzon al iliaj politikoj, al iliaj decidoj, al iliaj krimaj modeloj.

La ĜKL-CGT insistas al la socio kaj al la alternativaj transformaj organizoj : tiuj ĉi estas tempo por mobiliziĝi, por preni la straton, por preni la rimenojn de la agado per niaj propraj manoj, por ne plu delegi al registaroj, politikistoj kaj institucioj. Tiu ĉi estas tempo por lukti pro mondo, kiu meritas ŝancon esti konstruata alie.

Madrido, la 22an de setembro de la 2009a

Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato

Ĝenerala Konfederacio de la Laboro


Fuente: RyN