Declaración de Iniciativa Anarcosindicalista (Serbia) sobre la detención de 6 de sus miembros acusados de terrorismo internacional
La 4an de setembro de la 2009a la Beograda Tribunalo decidis reteni la arestitajn aliĝintojn al ASI dum 30 tagoj. Niaj kamaradoj estas akuzitaj pri internacia terorisma ago.
Declaración de Iniciativa Anarcosindicalista (Serbia) sobre la detención de 6 de sus miembros acusados de terrorismo internacional

La 4an de setembro de la 2009a la Beograda Tribunalo decidis reteni la arestitajn aliĝintojn al ASI dum 30 tagoj. Niaj kamaradoj estas akuzitaj pri internacia terorisma ago.

La Sindikata Konfederacio Anarki-Sindikatista Iniciato sciis per la amaskomunikiloj pri la atako al la greka ambasadorejo kaj pri la organizaĵo, kiu reklamis la agon.

Ni profitas la okazon por memorigi denove la publikan opinion pri tio, ke tiuj metodoj de individua politika lukto ne estas tiuj de la anarkisindikatismo, tutkontraŭe ni declaracias publike niajn politikajn posiciojn kaj serĉas altiri la amasojn al la sindikata movado kaj al la liberecanaj kaj progresemaj organizaĵoj pere de nia laboro.

La ŝtato, cele al silentigi la kritikojn kaj pere de ĝiaj subpremantaj rimedoj, agas per senkohera logiko, taksas suspektemaj tiujn, kiuj esprimas klare siajn liberecanajn vidpunktojn, kaj fermas la kazon pere de ilia enkarcerigo cele al montri nurŝajnan efikecon antaŭ la publika opinio.

Videblas la senskrupulaj agmanieroj de la institucioj de la reĝimo ekde la unua momento de la aresto, la kontraŭleĝaj kontroloj de iliaj loĝejoj, la timigo al la familioj kaj la senproporciaj akuzoj pri internacia terorismo.

Kvankam ni ne apogas la agojn de la nun fama anarkiista grupo Cmi Ilija, ni ne povas taksi la okazintaĵon kiel « internacian terorismon », ĉar la terorismo laŭdifine implicas minacon kontraŭ la vivo de civiluloj, tamen ĉi-okaze neniu estis vundata kaj oni kaŭzis nur simbolajn damaĝojn.

Sunklaras ke tiu ĉi komedio, prilaborita de la ŝtato, estas nura kielo timigi kiun ajn, kiu decidas notigi la maljuston kaj senesperigon de la nuntempa socio.

Ĉe tempoj el socia dormemo estas individuoj, elektantaj la plej nekredeblajn agojn foje memdetruajn por rompi la amaskomunikan blokadon kaj enmeti siajn postulaĵojn je la atentocentro (ni memoru pri la laboristoj, kiuj fortranĉis kaj manĝis siajn proprajn fingrojn aŭ, ekzemple, pri la malfeliĉa kaj kompatinda viro, kiu minacis eksplodigi grenadon ene de la Serbia Prezidentejo), tio estas, por klopodi diskonigi siajn problemojn al ampleksa socia sektoro.

Ni ne lasu konvinki nin, ke simbola solidareca ago, eĉ malĝuste esprimata, povas esti kontraŭsocia aŭ terorista ago.

Ni montras nian solidarecon kun la arestitaj kamaradoj kaj ties familioj kaj petas klarigon pri la vero pri tiu ĉi afero.

Liberon por la anarkisindikatistoj !

Anarki-Sindikatista Iniciato

Beogrado, la 5an de setembro de la 2009a


Fuente: A-info