Raporto sendita de Pablo González Casanova, unu el la plej famaj intelektuloj el Meksikio, eksrektoro de la UNAM, al la 2-a Internacia Seminario “Planedo Tero: kontraŭsistemaj movadoj”, okazinta ĉe San Cristóbal de las Casas, Ĉiapaso.

Se ni pensas en la diskonado kaj agado
de monda movado kiel tiu de la indignuloj, ni baldaŭ rimarkas, ke
estas teoriaj kaj praktikaj problemoj tre malsamaj al kiuj oni
starigas en lernejoj, partioj kaj registaroj. Ni bonŝance havas la
eblon riĉigi nian konadon kun la demandoj, kiujn la popoloj faras al
si kaj kun la respondoj, kiujn ili donas al si.


Se ni pensas en la diskonado kaj agado
de monda movado kiel tiu de la indignuloj, ni baldaŭ rimarkas, ke
estas teoriaj kaj praktikaj problemoj tre malsamaj al kiuj oni
starigas en lernejoj, partioj kaj registaroj. Ni bonŝance havas la
eblon riĉigi nian konadon kun la demandoj, kiujn la popoloj faras al
si kaj kun la respondoj, kiujn ili donas al si.

Teorioj kaj praktikoj, kiuj devenas desube kaj maldekstren, havas
la originalecon kritiki la povon kiam ĝi sentas sin malsama de la
socio kaj kiam ĝi disiĝas de la socio.

La popolaj novaj movadoj proponas demokration, kiu respondu la
popoldecidojn kaj okaze, ke ĝi disiĝus de la popolo, lasos esti
demokratio.

Malriĉigitaj kaj
eksterlasitaj, indignuloj kaj domokupuloj formulas teoriojn, kiuj
enhavas grandan empirian apogon. Ĝi pritemas klarigojn kaj
ĝeneraligaĵojn baziĝintajn en granda kvanto de spertaĵoj. Ĝi
pritemas konadojn pri artoj kaj teknikoj, kiuj respondas
la popolajn sciadon kaj agadon, tiu sciado, kiun tiom laŭdegis la
antropologo Andreo Aubry kaj en kiu aperas, anstataŭ la individua
mio, la tojolabal-a nio, kiun Carlos Lenkersdorf elliberigis por la
filozofio de la homa solidareco.

Teorioj kaj praktikoj havas multon el privata kaj ankaŭ el
universala… Kaj mi ne troigas. Ni pensu je la grandega mobilizado
el la indignuloj kaj okupuloj, kiuj luktas por alia ebla mondo.
Hodiaŭ –skribas mirigitaj du anglaj instruistoj–, la mobilizado
estas giganta. Neniam estis plenumita iu tiel granda, kaj la tuta
mobilizado komencis (ili aldonas) en la ĝangaloj de Ĉiapaso per
principoj de inkluzivigo kaj dialogo.

Ni tiel vidas, ke desube kaj maldekstren kaj el la tropikaj
praarbaroj aperas movadon, kiu ne nur luktas por defendi la rajtojn
de la indiĝenaj popoloj, sed ankaŭ la homaran emancipon.

Kaj tiu universala movado, kun liaj diferencoj, havas similajn
problemojn. Estas plu, ĝi trovas similajn solvojn por la kreo de
alia mondo kaj de alia necesa kulturo, al kiuj la popoloj de la Andoj
esprimas kiel la bonfarto, t. e., la bonfarto de iuj ne dependas de
la malbonfarto de aliaj.

Al tiuj alportaĵoj de la amerikaj indianoj oni aldonas multajn
pliajn, kiuj respondas la
spertaĵojn de multnombraj kulturoj kaj historioj kaj, kiuj kreas la
universalan historion de la lukto por la libereco, la justeco kaj la
demokratio, slogano, kiun starigis la zapatisma movado kaj, kiu
marŝas sur la tuta mondo ne kiel eĥo sed kiel la voĉoj de similaj
penso kaj volo.

Kaj tie estas la grekaj junuloj, kiuj luktas kontraŭ la tributo
de la ekstera ŝuldo, estas la movadoj de la araba printempo, kiujn
la militistoj ne povas cedi,
estas la asembleoj de la hispanaj indignuloj, kiuj artikigas esencajn
interesojn, kiujn la sistemo ne povas kontentigi, estas la usonaj
junuloj, kiuj okupas Wall Street-n kiel centron de la korporacia povo
kontraŭ kiu ĉiuj ni luktas, estas la ĉilaj junuloj, kiuj donas
sian vivon por ke oni ne
forigas al ili liajn lernejojn kaj universitatojn.

En ĉiuj mobilizadoj estas multo komuna. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj
kunsentas kun tio inkluziviga kaj dialoga, kaj kvanto
ĉiam pli granda el ili
, kun la ideo, ke la korporacia
kapitalismo estas la origino de ĉiuj problemoj, kiuj damaĝas
kaj minacas la homaron.

Ili ankaŭ kunsentas, ke la solvo estas tiu demokratio de ĉiuj
por ĉiuj kaj kun ĉiuj, kiu ne delegeblas kaj, kiun iuj nomas
demokratia socialismo kaj 21-jarcenta socialismo kaj aliaj nur
demokratio kaj, kiu estas tio kaj multe plu, ĉar ĝi estas nova
formo de interrilato kun la tero kaj la homoj… nova formo organizi
la vivon.

Kaj estas inter la riĉeco kaj la noveco de ĉi tiu monda
mobilizado kie oni kaptas
serion de pripensaĵoj, kiuj devenas desube kaj demaldekstre kaj kies
respondo serĉas la triumfon de la indignuloj kaj malriĉuloj de la
tero.

La riĉeco de la pripensaĵoj kaj alvokoj estas ega kaj postulas
la atenton kaj la enprofundiĝon en iuj, kiujn mi formulas koncize
kaj en kiuj ni devas plulabori:

1.- La alvoko perdi la timon antaŭ ol ĉio; tion la zapatisma
movado elstarigis kiel
kondiĉon por pensi kaj agi.

2.- Ne pensu nur pri tio, kion ni faru, sed ankaŭ pri kiel ni
faros tion.

3.- Precizigu kun kiuj ni faras tion en la diversaj cirkonstancoj.

4.- Klarigu niajn internajn diferencojn per nova maniero diskuti
kaj akordigi.

5.-Malakceptu kategorie la karitatan logikon. Kaj ankaŭ la
logikon de la paternalismo, ĉar ambaŭ kaŝas la manipuladon.
Karitato kaj paternalismo estas la bona vizaĝo de la
aŭtoritatema kulturo.

6.- Kombinu la lukton por la rajtoj de la popoloj, la laboristoj
kaj la civitanoj kun la lukto por la konstruo de alternativa socio,
en kiu la aroj de la bonaj registaroj ordenas kaj obeas samtempe.
Precizigu per ekzemploj tion, kio konsistas la praktikon ordoni
obeante.

7.- Faru la necesajn agojn por ke la emancipiga projekto estu vere
inkluziviga kaj okazigu respektan traktadon pri la diferencoj inter
raso, sekso, aĝo, seksa prefero, religio, ideologio kaj eduka
nivelo.

8.- Redifinu la konceptojn pri libereco, egaleco, frateco,
justeco, demokratio… Redifinu ilin en la ĉiutaga vivo, ĉi tie kaj
nun.

9.- Klarigu, ke la retoj ne estas nur komputilaj retoj. Klarigu,
ke oni organizis kaj organizos arretojn kaj arsistemojn, kiuj
permesas la superregon de la
horizontalaj organizaĵoj sur la merkato kaj la ŝtato, kiuj stimulas
la kunlaboradon kaj la
solidarecon fronte al la merkata individuismo, kaj en kiuj la estroj
ordonu obeante la tendencojn, kiujn la horizontalaj
organizaĵoj donas al ili kaj neniam ili sentu superaj al tiuj ĉi
organizaĵoj. Samtempe kreu centralizitajn kaj malcentralizitajn
organizaĵojn kiel la EZLN-n aŭ kiel la policojn de la sudorientaj
vilaĝoj kaj la urbaj aŭtonomecoj.

10.- Enprofundigu kaj instigu la solidarajn kaj kunlaborajn
sistemojn per fluoj kaj interŝanĝoj, kiuj alproksimigas la
produktadon, la konsumon kaj la servojn, ekzemple, la edukado, sano,
socia sekureco.

11.- Aktualigu senĉese la konadojn pri la kontraŭdiroj en la
propraj emancipigaj movadoj kaj ne nur pri la eksteraj kontraŭdiroj.

12.- Instigu la respekton al la digneco kaj identeco de personoj
kaj popoloj, sen fali en la individuismo aŭ la vilaĝetismo,
kaj kulturu la universalan emancipon.

13.- Batalu kontraŭ la maniĥeismo
kaj reprenu la tipon de diskutadoj, kiuj alvokas
la klasikulojn por kompreni la
tieon kaj la nunon
, kaj inkludu liajn rakontartojn
kaj pripensaĵojn en la kreanta memoro de niaj ĝeneraligoj.

14.- Agnosku, ke en ĉiuj grandaj movadoj la popoloj –pro kialo
de ega graveco– ne kliniĝas al perforta revolucio sed al la paca
kaj multnombra okupado de la socio kaj la tero.

15.- Pensu, ke 99 elcentoj de la homaro gajnos ĉi tiun lukton kaj
el lia triumfo kaj el la socio, kiun ĝi konstruos, dependos la
ekologian kreon de tera eltenebla
sistemo kapabla satigi la esencajn petaĵojn de kreskanta loĝantaro,
kiu hodiaŭ suferas malsaton kaj malvarmon po centoj da milionoj kaj
kapabla neebligi, ke daŭras ekonomian-politikan sistemon, en kiu la
milita industrio estas la ĉefa motoro de la ekonomio.

16.- Proponu kiel oni luktas kaj gajnas pace militon de
vasta spektro kiel la desegnitan de la Pentagono. Se unu el la
fantomoj estas la perforta kaj armita milito, ni povas lukti kontraŭ
aliaj, kiuj inkluzivas la
komputilan kaj kibernetikan
militon, la milito kontraŭ la edukeco, la milito kontraŭ la
kulturo, la ekonomia milito per la ekstera ŝuldo kaj derivaĵoj,
la socia milito, kiu malfaras la klasan, familian, komunuman
teksaĵon; la ideologia kaj
kvazaŭscienca novliberala milito, cinika, rekoloniiga kaj
novfaŝisma: la milito, kiu detruas la biosferon
kaj la milito, kiu semas la teruron akompanita de la malmorala milito
por koopti, egkorupti kaj submeti homaron por ke ĝi rezignu kaj
vendu sin.

17.- Insistu, ke la malriĉuloj de la tero kaj ni, kiuj apogas
ilin, devas alfronti la militon de vasta spektro en ĉiuj eblaj pacaj
flankoj: en la areno de la edukeco por pensi kaj fari, en la areno de
la rezista ekonomio, kiu flegas la panon kaj la akvon, la fajrujon
kaj la domon, la servojn de sano kaj de sekureco: la socian teksaĵon
de la familio kaj tiu de la komunumo, kaj tiu de laborista klaso,
kiu restrukturas la necesan unuiĝon de la dungitaj kaj sendungitaj
laboristoj; en la ideologia lukto kontraŭ la korporacioj, la
koruptaj ĉefoj kaj la mafioj,
kiuj kaŝas sian rabantan militon kun aliaj militoj ne malpli
malnoblaj –kiel la de la terurismo, la drogŝakro
kaj la konfuzo… Kaj estu ĉiufoje pli konsciaj pri tio, ke la
aktuala milito de minaco kaj
korupteco serĉas ĉefe la senigon de la komunumaj teritorioj, de la
kamparanaj terpecoj, de la naciaj teroj, de la arbaroj kaj la minoj,
de la petrolujoj kaj de la akvohavaj
tavoloj
; de la grundoj kaj subgrundoj, de la marbordoj
kaj la teroj. Milito, kiu ne nur subpremas la plej malriĉajn el la
malriĉuloj kaj la loĝantojn de la monda rando, de maniero ĉiufoje
pli senhonta, sed estas
malriĉiganta la mezajn
sektorojn kaj seniganta liajn rajtojn kaj lian estontecon al la
junuloj kaj infanoj de la tuta mondo.

Kun la indignuloj de la Tero ni devas alfronti la novan politikon
de la sukero kaj la bastono, de la korupteco kaj la makroekonomia
subpremo, kiun uzas la korporacia kapitalismo, kun liaj aliancanoj
kaj subuloj. Fronte al liaj provoj de minaco
kaj universala korupteco ni svingos
la luktan moralon kaj la kuraĝon de la popoloj. Ni faros tion
konscie ke, ni estas kaj estos ĉiufoje pli, kiuj tutmonde luktas por
tio, kio je 1994 nur ŝajnis esti postmoderna indiĝena ribelo kaj
kiu fakte estas la komenco de homa mobilizado multe pli bone preta
por atingi la liberecon, la justecon kaj la demokration, kiujn ni
ĉiuj aspiras.

 

Pablo González Casanova

En http://desinformemonos.org/2012/01/pablo/