Deklaracio de la Teritoria Federacio de la Malalta Ljobregato
Deklaracio de la Teritoria Federacio de la Malalta Ljobregato

De la nuna ekonomia sistemo la grandaj entreprenoj kaj la politikaj organizaĵoj je ĝenerale, antaŭ la reagmanko de la laborista klaso, senhonte proponas kiel nursolan eliron el la krizo prilaborajn reformojn, pliajn streĉojn kaj sinoferojn, pli grandajn respondecojn, labori pliajn horojn, ktp., al la ĉiamuloj. Kvankam la ekzemplo, kiun ili donas, estas pri senskrupulaj predrabantaj, detruantaj uloj el senlima avareco kaj perforto. Ili montris, ke ili estas socia danĝero, ĉar ili estas la ĉefaj respondeculoj pri tiu situacio, kiuj per sia senbrida ambicio kaj tre malegaleca ekonomia sistemo daŭre kaŭzas gravajn sociajn problemojn, plian senlaborecon, registarajn planojn por faciligi la domrekviziciojn, pli malaltajn salajrojn aŭ pliajn kontrolojn sur la malsan- kaj akcidentpermesoj cele al elsuĉi plian profiton el ni je kosto de nia sano. Mezuroj kontraŭ la civitanaro, kiuj submergas ĝin ĉiam pli en la malstabilo.

Kontraŭ tiu ĉi situacio nepras agi, levi la voĉon, ne estu nia silento kunkulpulo de ilia barbareco.

La ĜKL-CGT parolas klare : ni ne volas esti viktimoj de ilia perforto, de ilia ekonomi-politika terorismo, ni rajtas pri la laboro, pri la loĝejo, pri la sano, pri inda vivo kaj pri politika kaj ekonomia sistemo baziĝanta sur la repekto al la personoj kaj al la medio kun disdono de la rimedoj celanta la plenumon de la sociaj rajtoj, kiuj estis longdaŭre postlasitaj. Nia devigo estas postuli ĝin kaj nia lukto defendi ĝin.

La kapitalisma sistemo kadukiĝis kaj sia krizo katenas la homaran estonton, ni ne rajtas daŭrige fidi la solvojn je la profesiuloj pri manipulado kaj je la spertuloj pri regado.

La estonto bezonas veran ekologi-socian alternativon, tial ni temigas serioze la produkt-kielon, kiun nun ni suferas, kaj pledas pro eltenebla kaj malpli medidamaĝa produkt-kielo kaj celanta la personojn per stimuligo de tiuj ecoj, kiuj faras el ni pli bonajn personojn, kiel la reciproka helpo, la solidareco, la repekto kaj la respondeco je kontraŭstaro al la sensencaj kaj senbridaj avareco kaj konkuremo, kiujn la sistemo trudas al ni.

Tial

  •  Ni praktikas la rektan demokration kiel la nursolan kielon garantii la travideblecon kaj la partoprenon de ĉiuj.
  •  Ni postulas la memregadon de la produktado kaj de la socia vivo, kun disdono de la laboro, malpliigante la deĵordaŭron tiom, kiom estu bezonata, ĝis kiam la plena dungiĝado estos realaĵo, havante pli tempon por la memregado de niaj rimedoj kaj bezonoj : transporto, energio, akvo, sano, lernado, nutrado, laboro, prifamilia planado, dependeco, socia helpo, ktp., per stimuligo de tio publika, de tio kolektiva anstataŭ tio privata.
  •  Kaj ni postulas la ekonomian demokration, kiu estas nursola garantianto pri egaleca disdonado.

    La ĜKL-CGT pledas pro la ĝenerala striko por montri nian rifuzon al la mezuroj, kiujn oni trudas ekde la povo, kaj kiel komenco de agema laborista movado. Tial ni proponas al la gelaboristoj stimuligi kaj arigi la mobilizojn, la protestojn, la debatojn kaj ampleksigi la konflikton je internacia nivelo, postulante realajn ŝanĝojn, ĉar la amasigita socia riĉaĵo, same kiel la naturaj rimedoj, apartenas al la tuta popolo.

    Nur la starigado de rekta ekonomia demokratio povas malebligi la krizojn kaj tion, ke la krizoj utilu por plimalriĉigi la popolojn kaj pliriĉigi la spekulaciistojn.

    ESTAS UNU NURSOLA VOJO : DIGNO KAJ LUKTO


  •  Pro la disdono de la laboro kaj de la riĉaĵoj

  •  Pro la ekonomia demokratio kaj la memregado

  •  Pro la kolektiva proprieto sur la amasigita socia riĉaĵo kaj la naturaj rimedoj

    NI UNUIĜU SURVOJE AL LA ĜENERALA STRIKO


    Fuente: Hispane kaj katalune