Ni ne pagos ilian krizon

La hispana ĜKL deziras manifesti sian apogon kaj solidarecon al la Ĝenerala Striko kontraŭ la pliigo de la aĝo por emeritiĝi, kiu okazos en Francio la 7an de setembro. Ni sendas al la tuta laborista klaso kaj alvokantaj organizoj nian plenan apogon, kaj ni faras apartan saluton al niaj gekamaradoj de CNT-F kaj Solidaires .

Ni troviĝas je senprecedenta krizo, kaŭzita de la trouzoj de la kapitalisma sistemo, krizo, kiu tuŝas...

Ni ne pagos ilian krizon

La hispana ĜKL deziras manifesti sian apogon kaj solidarecon al la Ĝenerala Striko kontraŭ la pliigo de la aĝo por emeritiĝi, kiu okazos en Francio la 7an de setembro. Ni sendas al la tuta laborista klaso kaj alvokantaj organizoj nian plenan apogon, kaj ni faras apartan saluton al niaj gekamaradoj de CNT-F kaj Solidaires .

Ni troviĝas je senprecedenta krizo, kaŭzita de la trouzoj de la kapitalisma sistemo, krizo, kiu tuŝas…

Ni ne pagos ilian krizon

La hispana ĜKL deziras manifesti sian apogon kaj solidarecon al la Ĝenerala Striko kontraŭ la pliigo de la aĝo por emeritiĝi, kiu okazos en Francio la 7an de setembro. Ni sendas al la tuta laborista klaso kaj alvokantaj organizoj nian plenan apogon, kaj ni faras apartan saluton al niaj gekamaradoj de CNT-F kaj Solidaires .

Ni troviĝas je senprecedenta krizo, kaŭzita de la trouzoj de la kapitalisma sistemo, krizo, kiu tuŝas la tutan laboristan klason kaj la civitanaron je ĝenerale kaj tre aparte la plej malfavoratajn klasojn. For el mediti kaj klopodi serĉi solvon, kiu sinbaziĝu sur la egalema disdono de la riĉaĵoj, la diversaj eŭropaj registaroj preteratentas la alvokojn, kiujn faras la homoj suferantaj la krizon, kaj denove apogas la mezurojn kaj proponojn, kiujn faras la kapitalisma sistemo. Nekompreneble la politikistoj deziras solvi la krizon per la proponoj de la kulpantoj pri la krizo. Tio estas fuĝo antaŭen, kiu havos negajn sekvojn.

La Hispana Ĝenerala Konfederacio de la Laboro taksas pozitive la francan mobilizon je la 7a de setembro. Ni taksas la ĝeneralan strikon kiel necesan ilon por alfronti la diktatorecon de la kapitalo.

Ĉe diversaj eŭropaj landoj ekmarŝas mobilizaj procesoj. Tiu ĉi ne estas la unua Ĝenerala Striko ĉe Francio, same kiel ĉe Grekujo kaj ĉe pliaj landoj. Ĉe Hispanio, okazos, post pluraj monatoj el agado, Ĝenerala Striko je la 29a de setembro. Ni kredas, ke jam estas momento por diri SUFIĈE, sed ne nur al la merkatoj, sed ankaŭ al la diversaj ŝtatoj, kiuj sekvas la ordonoj de la privataj institucioj.

El la Konstanta Sekretararo de la Hispana ĜKL ni kredas bezone labori kunordige kaj ankaŭ fortike. Kunordige por frapi kune kaj fortike por ne fali je duonsolvoj, kiuj validas nur por lavi la visaĝon al la sistemo, la plurnaciaj entreprenoj kaj la registaroj.

Por la disdono de la laboro kaj la riĉeco

Al Tuteŭropa Ĝenerala Striko

Saluton kaj bonŝancon ĉe la lukto

Konstanta Sekretararo de la Konfederacia Komitato de la Hispana ĜKL


Fuente: En español RyN