Kiel sciate, Aminetu Haidar malsatstrikas ĉe la flughaveno de Lanzaroto ekde dimanĉo la 15a de novembro cele postuli sian reiron al la Okcidenta Saharo, tio estas, al sia hejmlando. Aminetu Haidar estas nelacebla batalanto pro la homaraj rajtoj kaj kaŭze de tio ŝi pasis plurajn jarojn en kaŝaj malliberejoj de Maroko ―krom esti torturita.

Nun ŝi estas kontraŭleĝe forpelita flanke de la marokaj aŭtoritatoj. Ĵus kiam ŝia flugmaŝino surteriĝis en maroka tero, la aŭtoritatoj forprenis al ŝi la pasporton kaj sendis ŝin al Hispanio. Siaflanke la hispana registaro akceptas ŝin malregule.

Cele postuli al la hispana registaro, ke ĝi reiru sub kondiĉoj de segureco Aminetu-n Haidar al Ajuno (Okcidenta Saharo), oni kolektas subskribojn per tiucela blogo

http://todosconaminetu.blogspot.com/2009/11/solicitud-de-firmas-de-apoyo-aminetu.html

Ĉe tiu ĉi retpaĝo, krom apogi ŝin per via subskribo, vi povas trovi abundajn sciigaĵojn pri la afero.

La Sekretararo pri Internaciaj Rilatoj de la ĜKL-CGT instigas vin helpi tiun ĉi iniciaton.