Komunikaĵo de la Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro
La registaro de Zapatero rifuzas eĉ la manĝo-restaĵojn al la gesenlaboruloj kaj refirmiĝas kiel defendanto de la novliberalismo ĉe la EU.
Komunikaĵo de la Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro

La registaro de Zapatero rifuzas eĉ la manĝo-restaĵojn al la gesenlaboruloj kaj refirmiĝas kiel defendanto de la novliberalismo ĉe la EU.

La aprobita de la registaro monhelpo el 420 eŭroj por la gesenlaboruloj ekde la 1a de januaro de la la 2009a estas tutsimple kanajlaĵo, mezuro nesufiĉa, maljusta, malsolidareca, senprepara, popolflatema, senorientiĝa, plia flikaĵo de la ekonomia kaj socia novliberala politiko, kiun aplikadas la registaro.

Tiun monhelpon nur rajtos alvoki duono el tiuj 1,4 milionoj da homoj, kiuj ricevas nenian monhelpon ekde pluraj jaroj. Je la plej bona okazo 700.000 homoj (kondiĉitaj per dungoinserta programo) rajtos atingi 420 eŭrojn dum 6 monatoj.

Kion do, kion ni diros al la longtempaj gesenlaboruloj, al tiuj, kiuj ne laboris dum pli ol du jaroj ?

La socialdemokrata registaro aldonas, ke tiu helpo kondiĉas la ŝtatan budĝeton kaj pliigas la publikan deficiton, ĉar ili elspezendos ĉirkaŭ 1.300 milionojn da eŭroj je tiu monhelpo. Tamen estis neniu dubo, neniu kritiko, neniu publika debato, kiam la rimedoj disponigitaj de la registaro al la hispana bankaro –rekte (tre, tre molaj kreditoj…) aŭ per avaloj– superis 300.000 milionojn da eŭroj. Se ni aldonas al tiuj ĉi rimedoj tiujn, kiujn metis la Eŭropa Centra Banko je dispono de la tuta financa sistemo de la EU, inkluzive de la hispanaj bankoj, ni troviĝas antaŭ la financa laŭlega perforto, kiun la kapitalista sistemo kun la kunkulpeco de la politika sistemo uzadas kontraŭ la laborista klaso por konduki ĝin al la mizero, la flankenigo, la senesperiĝo.

Tiun senlaborulon, kiu ricevos la monhelpon, oni devigos viziti laborotrejnajn kursojn. Kiun kontrolon oni havas sur la bankoj, kiujn ni sanigis per publika mono, kiujn respondecojn oni postulas, kie kaj por kio ili investas la egan kvanton el publika mono, kiun ili ricevas, kiu estas la reala stato de la financa sistemo ? Ĉu tiuj rimedoj utilis por plibonigi la ekonomian kaj socian realon de la familioj aŭ nure kaj simple ni per publika mono financis, monsanigis kaj riĉigis “manplenon” da ekspluatistaj uzuristoj ?

La kapitalista sistemo estas plago, sisteme trompanta la laboremajn homojn kaj la entuton de la socio, kiu ne dubas ŝteli egajn elcentojn el la Malneta Enlanda Produktado por siaj propraj kaj privataj interesoj (ĝis 31,2% per fiskaj stimuligoj, el kiuj 12% oni aplikis efektive al la financa sistemo). La ekstremliberalaj politikoj de la registaro montras, sekvas, klopodas, garantias, ke la riĉuloj daŭre estu riĉaj je la kosto de la gelaboristoj, je la kosto de ĉiam plia socia disarigo.

La ĜKL-CGT petas neniun almozon nek kompatemon, ni postulas socian juston kaj koncerne al la monhelpoj kontraŭ la senlaboreco ni postulas kiel subjektivan kaj socian rajton socian salajron el 1.200 € por ĉiuj homoj, ĉu gesenlaboruloj ĉu gedungatoj.

Ni iras al la Ĝenerala Striko kaj por la ĜKL-CGT ne eblas eĉ unu sola paŝo malantaŭen je la defendo de la sociaj kaj laboristaj rajtoj.

Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato

Madrido, la 5an de setembro de la 2009a


Fuente: Rojo y Negro Digital