Kuraĝigita de la grandega venko je la ĵusaj parlamentaj balotadoj, kune kun la plej radikalaj salafistaj islamistoj, la Islama Frateco taskiĝas ĝuste nun liberiĝante de la estonta oposizio, t. e., de la socialistoj. Estas facile scii la kialon se iu rigardas la politikojn, kiujn liaj samreligianoj adoptis ĉe Tunizio, kiam ili jam estas trankvilaj en siaj parlamentaj novaj seĝoj.
La afero restas multe pli klara kiam oni legas la gazetarajn
deklaraĵojn el liaj plej ĉefaj gvidantoj (ĝenerale, negocistoj)
speciale tiuj, kiuj taksas la financajn kaj ekonomiajn novliberalajn
politikojn el la Mubarak-a reĝimo kiel bonajn kaj efikajn asertante,
ke la nura problemo estis, ke ili estis eksvalidigitaj de la korupto
kaj malnoviĝinta kapitalismo.

Alvenis la momento. Dum kelkaj semajnoj, pluraj ret- kaj
fejsbuk-paĝoj, kiuj apartenis al la Islama Frateco (aŭ Islamaj
Fratoj), ĉu oficiale ĉu per siaj membroj, estis ĵetante atakaĵojn
kontraŭ la anarkiistoj kaj revoluciaj socialistoj el Egiptio
klopodante izoli ilin, akuzante ilin instigi la perforton kaj
propagandi la ŝtatan malkonstruon.
Hodiaŭ, fratecano denuncis tri socialistojn, unu el ili estas la
kunulo Yaser Abdel Kawy, fama anarkiisto kaj membro de la Liberecana
Socialisma Movado el Egiptio. La ĝenerala akuzisto aprobis la
denuncaĵon antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Ŝtata Sekureco,
escepta aparato de la legala sistemo, kiu funkcionas nur dum la
alarmostato.
Estas atendeble, ke tio okazos. Kvankam malmutaj, la anarkiistoj
el Egiptio multe elstaris inter la diversaj revoluciaj fortoj, kiuj
partoprenis la egiptan revolucion de la 25-a de januaro. Oni facile
distingis la anarkiistojn en la socialaj etosoj, tamen tio pli grava
estas, ke ili ĉiam staras en la batalfronto surstrate ĉie kie estas
la revoluciuloj, kiuj alfrontas la ŝtatan bruegan fiaskon.
La malfacila sed forta alianco inter la Frateco kaj la reganta
Militista Junto estis evidenta ekde la komenco. La Frateco estas la
nura politika forto, kiu havis unu el siaj membroj en la leĝiga
komitato prirespondanta aranĝi la ŝanĝojn en la Konstitucio de
1971, aprobita de referendumo je la 19-a de marto. La Frateco
malakceptis partopreni en preskaŭ ĉiuj marŝoj kontraŭ la Supera
Konsilio de la Militaj Fortoj (SKMF) kaj multokaze klopodis nuligi
tiujn marŝojn atakante tiujn, kiuj alvokis ilin.
La Frateco ankaŭ prenis agreseman sintenon kontraŭ la
laboristoj, kiuj daŭre luktas kontraŭ la mastroj, kiuj estas
apogitaj de la Militista Junto. Ĝi
ĉiam kondamnis la laboristajn marŝojn, la stratsidadojn aŭ la
okupaĵojn, kaj priskribas la laboristan lukton por liaj rajtoj kiel
kontraŭrevolucian kaj asertas, ke ĝi estas instigita de la
Mubarak-aj reĝimaj klientoj.
Kuraĝigita de la grandega venko je la ĵusaj parlamentaj
balotadoj, kune kun la plej radikalaj salafistaj islamistoj, la
Islama Frateco taskiĝas ĝuste nun liberiĝante de la estonta
oposizio, t. e., de la socialistoj. Estas facile scii la kialon se iu
rigardas la politikojn, kiujn liaj samreligianoj adoptis ĉe Tunizio,
kiam ili jam estas trankvilaj en siaj parlamentaj novaj seĝoj.
La afero restas multe pli klara kiam oni legas la gazetarajn
deklaraĵojn el liaj plej ĉefaj gvidantoj (ĝenerale, negocistoj)
speciale tiuj, kiuj taksas la financajn kaj ekonomiajn novliberalajn
politikojn el la Mubarak-a reĝimo kiel bonajn kaj efikajn asertante,
ke la nura problemo estis, ke ili estis eksvalidigitaj de la korupto
kaj malnoviĝinta kapitalismo.
Ni certas, ke tiuj novaj atakaĵoj de la SKMF kaj ĝiaj islamaj
aliancanoj estas nenio pli ol la komenzo. Ekas nova fazo de la egipta
revolucio. Ĉi-foje la
realaj frontoj de la konflikto estos klaraj por ĉiuj,
ĉar ĝis nun nur estis
klaraj por malmultaj homoj. La Egipta Revolucio montros la realan
vizaĝon de interklasa milito inter ni, la proletaro, kaj ili, la
mastroj, la Militista Junto kaj la faŝistaj konservativaj
islamistoj.
Liberecana Socialisma Movado – Egiptio.