Simile al la libero, la solidareco estas ankaŭ biologia neceso, instinkto kaj leĝo de la vivo. La manifestiĝoj de sociemo, interhelpo, solidareco kaj oferemo de la individuoj por la aliaj, en la grupoj, familio, komunumo, en la specio en besta mondo, estas konstatitaj en ĉiuj tempoj. Ĉiam ilin montris la naturesploristoj kaj vojaĝantoj; filozofoj jam de antikva Grekujo faris sintezojn bazitajn sur interhelpaj kaj solidarecaj faktoj; poetoj el ĉiuj tempoj ilin prikantis. Sed kiel unua, DARVINO en sia libro Origino de l'homo prezentis tiujn manifestiĝojn, kiel esence havantajn karakteron de biologia leĝo. Pli malfrue KROPOTKIN, en defendo de la darvinismo kontraŭ ties misformantoj, dediĉis sin elĉerpe studi tiun specon de manifestiĝoj, kaj en sia libro argumentis novan doktrinon biologian, kiu fariĝis fundamento de 1a tuta anarkiisma doktrino*.


Efektive, la fundamenta kono de la vivo de ĉiuj specioj de la zoologia ŝtuparo –speciale de la insektoj (abeloj, formikoj, termitoj, kaj tiel plu) ĝis la plej supera besto: la homo– ebligas konstati la gigantan gravecon de interhelpo, de socia instinkto, de solidareco. Ofte ĉe iuj specioj interhelpo aperas eĉ kiel supera faktoro paralele kun la batalo pro ekzistado inter diversaj specioj. Tiu socia instinkto –kiu kelkfoje alprenas vastajn dimensiojn kaj aperas ankaŭ kiel la plej potenca rimedo de tiu lukto– garantias ne nur efikecon kaj sukceson, sed ankaŭ sekurigas la progresan disvolviĝon de tiuj samaj specioj.

En la homara historio, la praktiko de interhelpo, solidareco kaj asocio same liveris brilan postsignon, manifestiĝinte plej ofte paralele kun la libero. La epokoj de plej granda persona kaj socia libero estas ĝuste tiuj de plej granda socia solidareco.

Pro tiom da paralelismo inter libereco kaj solidareco en la homa socio, estas substrekinde, ke ili kunmiksiĝas en komuna manifestiĝo kaj prezentiĝas kiel du flankoj de unu sama fenomeno. Libero sen solidareco estas neebla; solidareco sen libero montriĝas nepensebla en socio, kiu disvolviĝas kaj prosperas en sia ekonomia kaj kultura progreso. La respublikoj de antikva Grekujo, la epoko de kampara komunumo, kaj pli malfrue la mezepokaj liberaj civitoj kun sia kompleksa kaj interplektita reto de plej diversaj asocioj por plej variaj celoj, sin ofte sternintaj sur la intemacia tereno, estas la plej elstaraj ekzemploj de alte manifestita socia solidareco, akompanata de universala progreso.

Novtempe la kooperativo, kiu unuigas centojn da milionoj da homoj en la mondo kun sur loka, nacia kaj eĉ internacia formoj, kaj ampleksas la plej diversformajn aktivecojn; la laboristaj asocioj, kiuj same kunigas milionojn da homoj sur la tuta terglobo; ĉiaj aliaj asocioj de loka, nacia kaj internacia karaktero, por la kontentigo de la plej diversaj bezonoj, aŭ kreitaj por la plej diversaj taskoj, kiuj ofte unuigas la homojn laŭ korporacioj aŭ klasoj, por ke ili konduku batalon unuj kontraŭ aliaj, estas ankaŭ nerefutebla pruvo pri ekzisto de la solidareco, kiu, instinkta ĉe la bestoj, transformiĝas ĉe la homo en volitan kaj konscian agadon.

La socio kiel tuto neniam ĝis hodiaŭ sukcesis realigi la solidarecon inter ĉiuj siaj membroj; tion oni ne povas kontesti. La socio, de kiam ekzistas premado kaj ekspluatado, ĉiam estis dividita en kastojn kaj kontraŭecajn grupojn, kategoriojn, klasojn interbatalantajn: regantoj, subpremantoj, ekspluatantoj kaj regatoj, subprematoj, ekspluatatoj, kaj ĝuste tiu divido malhelpas la socian solidarecon, kaj ankaŭ la socialan, kulturan kaj materialan progreson de la socio.

La socio –hodiaŭ antagoniste pli ol iam– estas dividita en klasoj; divido malutilas al la homaro, ĉar ĝi ne permesas la realigon de la universala homa feliĉo.

Sed nek en la historia pasinteco, nek hodiaŭ, la domaĝa divido sukcesis plene neniigi la instinkton de interhelpo, la senton de solidareco, la spiriton de asocio. Eĉ ankaŭ kiel batalrimedo de sociaj kategorioj, la solidareco po–tence manifestiĝas en ĉiuj socioj, inkluzive de tiuj, en kiuj iu partia aŭ persona diktaturo strebas al neniigo de ĉia solidareco, anstataŭante ĝin per kazerna reĝimo. Plie, la socia instinkto estas tiom profunde enradikiĝinta en la homo, ke iafoje ĝi nevole transsaltas la limojn de la divido kaj manifestiĝas inter homoj el diversaj klasoj, kiuj tamen konservis iun komunan karakterizaĵon –la bildon de homo. Sen idealigi tiujn izolajn kazojn, nek doni al ili la aspekton de principo, ni ne povas –eĉ ankaŭ la plej partia kaj fanatika adepto de la klasbatalo– refuti, ke la ĉiutaga vivo liveris multe da tiaj faktoj de socia interhelpo inter homoj el diversaj sociaj grupoj, eĉ milit–antaj inter si, faktoj gloritaj kaj prikantitaj de la artistoj. Tiuj manifestiĝoj estas signifoplenaj precipe dum periodoj de komunaj plagoj kaj katastrofoj: tertremoj, inundoj, hajloj, incendioj, militoj, k.t.p.

Sekve, neniu povas nei, ke, kiel libereco, solidareco estas same principo en la sociaj rilatoj, agnoskita de multaj, ankoraŭ proklamita de la franca revolucio en fama formulo : «libereco, frateco, egaleco», kaj hodiaŭ sur–skribita sur multaj standardoj de partipolitikaj organizoj.

Solidareco estas ankaŭ unu el la bazaj principoj de anarkiismo. Konvenas agnoski, ke, kvankam la solidareco estas vaste praktikata en la reciprokaj rilatoj de la anarkiistoj, multe pli vaste ol inter ĉiuj aliaj homoj, fakto agnostata eĉ de iliaj malamikoj, en la propagando de la anarkiismaj ideoj tiu principo estas ĝis certa grado ombrita de la preferoj al libero. Kaj tio estas facile klarigebla. En la socia vivo ofte okazas, ke la reago kontraŭ larĝe disvastigita fenomeno (t.e. la subpremado) iras ĝis troa emfazo de ties kontraŭo (la libero). La libero estas tiom tretata, ke la anarkiistoj, ĝiaj solaj fidelaj kaj konsekvencaj defendantoj, skizas sin en sia propagando ĉefe per sia batalo por libero. Kaj pro certaj negativaj montriĝoj, tio donis motivon al iuj anarkiistoj, eĉ konsideri la liberon preskaŭ kiel unikan principon de la senestreca filozofio.

La vero, se ni povas permesi al ni gradigon, estas, ke solidareco en la anarkiisma koncepto okupas unuan lokon, kaj ke ĝi karakterizas multe pli tiun filozofion, ol la libero, sen ke eblas, kompreneble, kontraŭmeti ambaŭ principojn. Se oni devas senestrecon karakterizi per du vortoj, ili sendube estas: filozofio de la solidareco kaj de la libereco. Tiel estas laŭ la opinio de la teoriistoj. Kaj GODVIN, kaj PRUDON, kaj BAKUNIN, kaj KROPOTKIN kaj ĉiuj aliaj teoriistoj de la anarkiisma socialismo, difinante sian vidpunkton fronte al la nun superregantaj konceptoj kaj sistemo, prenis kiel deirpunkton la neceson starigi solidarecon por certigi la individuan liberon.

BAKUNIN, kategorie espriminte tiun penson, multfoje emfazis en siaj libroj, prelegoj kaj leteroj: «Solidareco estas la unua leĝo, libero la dua.» Kaj KROPOTKIN ne nur multfoje esprimis la saman penson, sed li ankaŭ nutris ĝin per la plej larĝa argumentado en ĉiuj siaj verkoj, precipe en Etiko kaj Interhelpo. Laŭ li, kaj tio estas la koncepto de hodiaŭaj anarkiistoj, la garantio por realigi la estontan socion, en kiu la libero trovos sian plej ple–nan aspekton, kuŝas en la homa sociemo, kiu transformiĝas en konscion, bazon de nova moralo, sen kiu la socia vivo estas neebla.

*Vd. Interhelpo kiel faktoro de progresiva disvolviĝo de P, Kropotkin.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)