La sinteno de la anarkiistoj al la perforto, al la trudado, estas principa demando, ĉar praktike la limo inter principo kaj rimedo malfacile povas difiniĝi. La rimedo, kiam ĝi havas decidigan signifon, transformiĝas en principon, iĝas celo. Kaj ĉu povas esti alie, kiam donita rimedo, kia estas la perforto, tiuokaze uzata kiel sistemo, estas kapabla piedpremi kaj neniigi la bazajn principojn de sociaj doktrino kaj movado? Ĉu povas esti alia la afero por tiuj, kiuj akceptas la liberecon, la solidarecon, la justecon kiel bazajn principojn en la sociaj rilatoj, ĉu por ili la demando pri perforto povas ne esti principa demando?

Proklamo de la libereco, egaleco, solidareco, justeco, libera iniciato kaj ĉiuj aliaj jam nomitaj anarkiismaj principoj logike alkondukus al neado de perforto kaj tiamaniere al emfazo de alia esenca principo de la anarkiismo –tiu de neperforto.

Kaj ĉi tie, sur tiu punkto, la diverĝeco inter la anarkiistoj kaj la adeptoj de la aŭtoritata principo estas profunda, fundamenta. Kaj fakte ankaŭ por la aŭtoritatuloj la demando pri perforto estas principa demando, ĉar ĝia uzado kiel rimedo estas nedisigeble ligita kun la aŭtoritata koncepto pri la organizado kaj funkciado de la socio.

Ĉe la anarkiistoj kiuj akceptas –diference de la tolstojanoj tute rifuzantaj la perforton kiel batalrimedon– uzadon de perforto en iuj limoj, sub iuj kondiĉoj, kun determinita celo, tiu rimedo ne logike devenas de la bazaj doktrinaj principoj, ne radikiĝas en ties soci–filozofia koncepto, sed ĝi trudiĝas de la establitaj kondiĉoj en la ekzistanta socia sistemo kaj aperas ties neevitebla konsekvenco. Eĉ en la uzado de la perforto kiel batalrimedo, la diferenco inter la kontraŭaŭtoritatuloj kaj la aŭtoritatuloj estas grandega, ĉar, por la unuaj perforto estas ĝuste ligita kun la tuto de la principoj, kiuj konsistigas la soci–etikan karakteron de anarkiismo. Por la anarkiistoj la perforto kiel batalrimedo ne havas alian valoron krom detruan valoron. Perforto povas esti utila kaj efika nur en la detruo kaj por la detruo mem, kaj en nenia okazo ĝi povas servi por la konstruo.

Tial, la anarkiistoj ne kontraŭstarus iniciatojn, kiuj en la kadroj de la donita socio montriĝus efikaj por atingi iujn konkerojn, sen uzo de perforto. Kontraŭe, ili estus tre fe–Iiĉaj, se la profunda socia transformado, al kiu ili strebas, iun tagon evidentiĝus tute ebla, sen uzado de kia ajn formo de perforto por detruo de la malnovaj sociaj formoj. Kaj se ili akceptas perforton kiel defendrimedon, kiel batal– kaj detrurimedon, tio estas nur ĉar ĉi–lastaj trudiĝas de la hodiaŭ ekzistanta reĝimo de perforto kaj trudado konservanta la krudajn materialajn interesojn kaj socialajn privilegiojn, reĝimo, kiu ne estas inklina cedi, sen uzado de forto; la ĝisnunaj eventoj donis nenian motivon kredi, ke la perforto estas evitebla en periodoj de profundaj sociaj skuoj, kiam detruiĝas malnova mondo. Se la morgaŭa socia evoluo alkondukus al malpliiĝo kaj malpeziĝo de la fomoj de perforto, la anarkiistoj ĝojus pro tia rezulto.

Estas rimarkinde kaj emfazinde, ke la anarkiistoj, ne estas kaj neniam estis admirantoj de la perforto, eĉ kiam ili ĝin akceptas kiel defend– kaj batalrimedon kaj fakte ĝin aplikas. Por ili, respekto al la homvivo, al la hompersoneco ĉiam estas superanta sento, en ilia sinteno al la malamikoj. Ne estas hazarde, ke la plej eminentaj teoriistoj de anarkiismo, kiuj ĉiam servis kaj servos kiel imitinda ekzemplo, estis alte humanaj personoj. lu Elisee RECLUS, iu KROPOTKIN povas rivali laŭ humaneco kun ĉiuj fondintoj de religioj; el ĉia ilia penso, el ĉia ilia ago, eliĝas penetranta humaneco, senlima amo al la homo kaj nedetruebla fido al la bona principo en li entenata. En iliaj verkoj oni povas trovi eĉ ne unu ofendan vorton al la malamikoj. Ne alia, sed ja MALATESTA estas aŭtoro de la penso, laŭ kiu, se por la efektivigo de lia idealo devus starigi pendumiloj sur la publikaj placoj, li preferus rezigni tian idealon. Iu BAKUNIN, kiu personigas la revolucian spiriton de la 19a jarcento kaj, ĉiam prointerese estas prezentata de la malamikoj, iafoje en romaneska formo, alifoje kiel demono de perforto, profunde abomenis ĉian perfortagon, kaj en multaj lokoj en siaj verkoj li tranĉe sin esprimis kontraŭ perforto, kaj ne nur unufoje alprenis rifuzan pozicion kontraŭ individua teroro. lo pli, eĉ la teroristoj–anarkiistoj ne metis en la perfortagon venĝ- kaj sangavidecon, kaj ne estis inspiritaj de malnoblaj sentoj. Iu Luiza MIŜEL, kiun la policistoj el ĉiuj landoj rigardis kiel organizanton de la perfortaj agadoj, en juĝejo defendas iun duonidioton, kiu kontraŭ ŝi aranĝis malsukcesan atencon. Tiel estas la sinteno al la perforto ĉe la anarkiistoj, ĉu ili estas teoriistoj kaj grandaj revoluciaj figuroj, aŭ la plej modestaj aktivuloj. Kaj tiel estas ĉar, se ili neas la hodiaŭan socion, estas ĝuste pro tio, ke ĝi en ĉiuj siaj manifestiĝoj prezentas la leĝigitan perforton, transformatan en sistemon. Refutante tiun socion, la anarkiistoj refutas la principon mem sur kiu ĝi konstruiĝas.

La tuta historia sperto pravigas ilian nean sintenon al la principa perforto. Nenio granda kaj daŭra estis kreita per la perforto. Ankaŭ nia nuntempo konfirmas tiun ĉi konstaton. Ĉiuj civilizacioj konstruitaj per perforto pereis, pereas kaj pereos post malfortiĝo de la perforto, kiu donis al ili apogon, kaj ili ne postlasas daŭrajn spurojn. Kontraŭe ĉiuj konkeroj, kiuj estis frukto de memvola, ofte senbrua sed ĉiam libera fortostreĉo de la homoj, restas kaj restos senmortaj.

La homo vivanta en socio ne estas nur politika aŭ ekonomia kategorio, li estas samtempe kaj antaŭ ĉio portanto de penso kaj volo, esprimanto de psikologia esenco. Ĉio, kio estas direktita kontraŭ la penso kaj volo, estas neado de lia homa esenco. Pro tio li ĉiam kaj profunde en si mem reagas kontraŭ ĉiaj trudoj, ĉia perforto kaj ĉia ekstera ago, kiu strebas piedpremi lian volon, ignori lian penson, submeti kaj senpersonecigi lian personon.

Plej freŝdata, plej proksima al niaj samtempuloj kaj plej komprenebla por ĉiuj hodiaŭ estas la bolŝevisma ekspe–rimento post 1917 kaj la konstruo de «socialismo» en la t.n. «landoj kun popoldemokratio». Ni ne opinias, ke la adeptoj de tiu sistemo estas instigataj nur de ambicioj pri ordonpovo kaj diktaturo, kaj ke ne estas ankaŭ ĉe ili sinceraj streboj realigi pli bonan mondon. Sed ilia tragedio, kaj ankoraŭ pli la tragedio de la popoloj de ili sklavigitaj kaj submetitaj, estas, ke ili viktimiĝas de la sistemo, en kiu fundamenta principo kaj mova forto estas la perforto. La trudado kaj la perforto eĉ en la plej delikataj kaj kamuflitaj formoj provokas tian reagon, kiu kondukas ĝis plena neado de ĉio, kio estas fakte realigita, eĉ kiam en tia afero estas ankaŭ pozitivaj elementoj.

Kaj tial la anarkiistoj, bone konantaj la homhistorion, hompsikologion kaj perfortagon, proklamis la principon de neperforto en konstruado de nova socio kaj en la homaj interrilatojn: ili akceptas uzon de perforto nur kondiĉe kiel batalforton kaj necesan malbonon.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)