La gvidlinioj pri etiko kaj laboro socie engaĝiĝinta proponitaj de Thich Nhat Hanh

1. Ne estu idoladoranto nek ligu vin al kiu ajn doktrino, teorio aŭ ideologio, eĉ ne al tiuj budhismaj. La budhismaj pensosistemoj estas gvidiloj, ne la absoluta vero.


1. Ne estu idoladoranto nek ligu vin al kiu ajn doktrino, teorio aŭ ideologio, eĉ ne al tiuj budhismaj. La budhismaj pensosistemoj estas gvidiloj, ne la absoluta vero.

2. Ne kredu, ke via nuna kono estas la neŝanĝebla, absoluta vero. Evitu esti pensmallarĝa kaj ligi vin al la nunaj vidpunktoj. Lernu kaj praktiku la neligitecon al la vidpunktoj cele esti malferma por ricevi la vidpunktojn de la aliuloj. La vero troviĝas je la vivo kaj ne je la mera concepta kono. Pretiĝu lerni tra la tuta vivo kaj observi ĉiumomente la realon ene de vi kaj de la mondo.

3. Ne altrudu al la aliaj –eĉ ne al la infanoj–, per absolute neniu rimedo, adopti viajn vidpunktojn, ĉu pere de aŭtoritato, minaco, mono, propagando aŭ eĉ instruado. Tamen pere de la kompata interparolo helpu aliulojn rifuzi la fanatikismon kaj la pensmallarĝon.

4. Ne evitu la intertuŝon kun la sufero nek fermu la okulojn antaŭ la sufero. Ne perdu la konscion pri la esto de la sufero en la vivo de la mondo. Trovu kielojn esti kun tiuj suferantaj eĉ per persona renkonto, vizitoj, bildoj, sonoj. Per tiaj rimedoj veku vin mem kaj la aliulojn al la realo de la sufero en la mondo.

5. Ne amasigu riĉon dum milionoj malsatas. Ne prenu kiel vivcelon la famon, la profiton, la riĉon aŭ la volupton. Vivu simple kaj disdividu vian tempon, energion kaj materiajn rimedojn kun la bezonuloj.

6. Ne eltenu koleron aŭ malamon. Lernu kompreni kaj transformi ilin, kiam ili ankoraŭ estas semoj en via konscienco. Tuj kiam ili aperos, atentu vian spiron cele vidi kaj kompreni la naturon de via malamo.

7. Ne perdu vin mem je disiĝo kaj je via ĉirkaŭaĵo. Praktiku la konscian spiradon por reiri al tio, okazanta je la nuna momento. Ekkontaktiĝu ku tio miriga, vigliga kaj saniga, kio estas ene de vi kaj ĉirkaŭ vi. Plantu semojn el ĝojo, paco kaj komprenemo en vi mem por faciligi la transformlaboron en la fundaĵoj de via konscienco.

8. Ne eldiru vortojn, kiuj povas krei disharmonion kaj kaŭzi disrompon je la komunumo. Faru ĉiujn streĉojn por repacigi kaj solvi ĉiujn konfliktojn, eĉ la plej etajn.

9. Ne diru falsaĵojn cele al persona profito aŭ por impresi la homojn. Ne elparolu vortojn, kiuj ozazigos dividon kaj malamon. Ne diskonigu novaĵojn, pri kiuj vi ne certas. Ne kritiku nek kondamnu tion, pri kio vi ne certas. Ĉiam parolu prave kaj konstrukteme. Kuraĝu manifestacii pri maljustaj situacioj, eĉ se fari tion povas minaci vian propran sekurecon.

10. Ne uzu la budhisman komunumon cele al persona profito aŭ gajno nek aliformigu vian komunumon al politika partio. Religia komunumo devas tamen adopti klaran sintenon kontraŭ la subpremado kaj la maljusto kaj ĝi devas peni por ŝanĝi la situacion sen enligiĝi al la partiaj konfliktoj.

11. Ne vivu per alvokiĝo, damaĝanta la homojn kaj la naturon. Ne investu en entreprenoj, kiuj senigas aliulojn el ties vivŝancoj. Elektu alvokiĝon, helpanta vin realigi vian idealon pri kompato.

12. Ne mortigu. Ne permesu, ke aliuloj mortigu. Trovu kiujn ajn eblajn rimedojn protekti la vivon kaj eviti la militon.

13. Ne posedu ion, kio devus aparteni al la aliuloj. Respektu la proprieton de aliuloj, sed evitu, ke aliuloj profitu la homan suferon aŭ la suferon de aliaj specoj sur la tero.

14. Ne mistraktu vian korpon. Lernu konduki ĝin respekteme. Ne rigardu vian korpon kiel nuran ilon. Ŝparu viajn vivajn energiojn (seksan, spiran, spiritajn) por la realigo de la Vojo. (Al gefratoj, kiuj ne estas gemonaĥoj:) La seksa esprimo ne devas okazi sen amo kaj engaĝo. Je seksaj rilatoj estu konscia pri la onta sufero, kiun ili povas okazigi. Por elteni la feliĉon de aliuloj, respektu la rajtojn kaj engaĝojn de aliuloj. Estu plene konscia pri la respondecon porti novajn vivojn en la mondo. Pripensu la mondon, en kiu vi estas portanta novajn estaĵojn.

 

Ne pensu, ke mi kredas plenumi perfekte ĉiujn kaj ĉiun tiujn gvidilojn. Mi scias, ke mi mistrafas plurmaniere. Neniu el ni povas plenumi komplete kiun ajn el ili. Tamen mi devas labori al celo. Tiuj estas mia celo. Neniu vorto povas anstataŭigi la praktikon, nur la praktiko povas fari la vortojn.