Tria parto de la broŝuro La liberecana komunismo verkita de Isaac Puente je la 1933a kaj esperantigita de Jesuo González

Ĝis hodiaŭ nur ekzistas individuaj interpretoj, apartaj konceptoj pri la liberecana komunismo. La diversajn konceptojn, kiuj ĝuas la favoron de la konfederacia publiko, oni ne klopodis unuigi nek interkonsentigi per ununura interkonsento pri doktrino.

Ĝis hodiaŭ nur ekzistas individuaj interpretoj, apartaj konceptoj pri la liberecana komunismo. La diversajn konceptojn, kiuj ĝuas la favoron de la konfederacia publiko, oni ne klopodis unuigi nek interkonsentigi per ununura interkonsento pri doktrino. La anarkiisma spirito respektanta la individuan kriterion kaj saminterpretante la ideon, ne multe strebas konkretigi la malsamajn prezentojn per unuforma programo. Praktike, povus kunvivi ĉiuj interpretoj kaj el inter ili superregus tiu, kiu pli avantaĝojn aŭ kontentigojn havigas. Ĉi tiu estus la preferinda elektrimedo. La libera konkuro kaj la reciproka provo.

La unuformeco interesanta nin estas la praktika. Tiu atingita, kiu estas realigota, ĉar la alia, realigita per vorto por esti skribita sur la papero tute ne gravas al ni, kiel anarkiistoj kaj kontraŭpolitikuloj. Unuforma interpreto pri la liberecana Komunismo valoras por la propagandesprimo, kiel respondo al tiuj, kiuj ĉiuhore nin demandas pri la programo kaj, kiel plenumo de la bona interkonsento ene de la NKL kaj, kiel rimedo favori ĝian realigon, faciligante la unuajn paŝojn.

Ni devas esti avertitaj de la historia sperto, por ne tro prizorgi la skribitan detaligon, rezervante nian entuziasmon por unuigi la movadon laŭ la praktika realigo. Ĝis nun, la homo kondukita de sia politika kredemo elspezis ĉiujn siajn fortojn skribante sur la papero siajn rajtojn kaj aspirojn, sen atingi la plej malgrandan praktikan depostulon.

Malgraŭ tio antaŭa, la bezono unuigi la diversajn konceptojn, atingante konkretigi ilin per minimuma programo, estas ĝenerale sentita inter aktivuloj de la NKL kaj oni esperas, ke tio estos atingita dum la proksima tutlanda kongreso, okazonta je fino de majo.

La plenumo de minimuma programo ŝajnas facila tasko kaj oni klopodas starigi ĝin per tiuj aspiroj, kiuj estas komunaj al ĉiuj diversaj interpretoj. La jenaj punktoj povas utili, kiel orientiĝo:

1º Memstareco de la individuo ene de la loĝloko, sen aliaj limigoj ol la ĉiumomente interkonsentitaj de la ĝenerala asembleo. Memstareco de la loĝloko, sen aliaj limigoj ol la ĉiucirkonstance interkonsentitaj de la regionaj aŭ tutlandaj kongresoj.

2º Deviga asocio, sub la puno de ekonomia trudado, por la produktado kaj la konsumado, ene de ĉiu loĝloko aŭ sindikato aŭ grupiĝo de kvartalo. Deviga asocio de la loĝlokoj en la regiono kaj de la regionoj en la lando aŭ duoninsulo, per la sama ekonomia trudado, por certigi la lokan ekonomion kaj normaligi la tutlandan ekonomion.

3º Federaciismo pri la grupiĝoj kaj observo de la volo de la plimultoj pri ĉio rilate al ekonomia aktiveco: labordaŭro, pliigi aŭ neniigi la produktadon de iuj varoj, elekto de laborposteno, reĝimo de terkultivo, bezonaj kondiĉoj por esti konsumanto, disdonmanieroj ktp, tiel ke konformiĝas la lokaj karakterizaĵoj kun la kolektivaj bezonoj.

4º Maksimuma limigo de la burokratismo, pro parazita kaj steriliga, klopodante, ke la administraj postenoj ne sendevigas la kunlaboradon kun la produktado.

5º Rezigno fari justecon, kiel tasko superanta la homajn atribuojn kaj, kiam tio estas nemalhavebla, adapti ĝin al la kolektivdecido. Ankaŭ ne centralizi la defendan funkcion de armeo, sed partoprenigi en ĝi ĉiujn produktantojn. La armeo devas esti la entuta kolektivo; kaj la teknika specialigo, propra-vola kaj libera.

6º Forigo de ĉia privilegio, nivelante ĉiujn per la sama devigo produktadi, per la sama rajto ĝui la komunan riĉecon, la sama rajto profiti de la edukado kaj kulturo, la sama proporcia parto de povo kaj la sama partopreno en la socia respondeco.

7º Ampleksa libero de la individuo ĉiam, kiam tio ne malutilis al la kolektiva ekonomio. Sed ĉi tiu libero dependos de nenia parola aŭ skribita interkonsento, antaŭa aŭ posta al la revolucio, sed de la persistado uzita de la individuo mem por aserti ĝin kaj de la skrupulo, kiun la kolektivo povas senti limiganta ĝin.

8º Absoluta nuligo de ĉia privata propraĵo. La individuo povos cirkonstance aŭ dumvive posedi ĉiom, kiom la kolektivo interkonsentas atribui lin; kaj

9.º La supera leĝfaranto estas la kolektivo. Ĉiu interkonsento validas ĝis kiam decidas nuligi ĝin, kiuj ĝin adoptas. Neniu povos piedpremi la fundamentan kaj necedeblan rajton de la Individuo vivi kaj esti libera.

Pli-malpli tiel povus esti nia programo; tamen, ni denove diras, ke al ni ne interesas konkretigi ĝin, sed realigi ĝin. Tio malpli grava estas, kio interkonsentiĝas. Esence estas, ke tio plenumiĝas.

Por aserti sian naturan rajton pri la vivo kaj libero, la individuo bezonas ne alvoki artikolon nek montri paperon. Li bezonas povi skermi armilon fronte al tiuj, kiuj ĝin al li diskutas. La socio ankaŭ ne lin protektas kondamnante lin, sed malpermesante, ke iu faras sian ekskluzivan havaĵon nek el la teron nek el la scion, nek el la povon, nek el la justecon.

C N T, Madrido, 4 de aprilo de 1933.


Fuente: Esperantigita de Jesuo González