Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto
Esperanto, Esperanto · Esperantigita de Jesús González · 11.10.2015

KIAL PAROLI PRI LA ORIGINOJ DE LA 8A DE MARTO

Ĉar estas tre bona preteksto por paroli pri la historio de la virinmovadoj, konkrete pri la movadoj el klaslaboristaj virinoj, kiuj de antaŭ longe mobiliziĝas por liberigi sin de la labora nestabileco, la masklismo kaj la ĉiutaga kaj kutima perforto. Tial ĉi tiu dosiero preteriras la 8an de marto kaj disvastiĝas klarigante diversajn virinmovadojn.

Paroli pri la 8a de marto estas paroli pri la klaslaboristaj virinoj, la strikoj kaj ribeloj plenumitaj, organizitaj kaj iniciatitaj de la virinoj. Kaj gravas paroli pri tio ĉar oni senigis signifon je la 8a de marto, oni faris el ĉi tiu dato unutagan lukton aŭ nuran memorfeston. Kaj tio havas negativajn konsekvencojn.

Esplorante de kie devenas la festado de ĉi tiu dato, ni trovas multe pli ol kio ŝajnigas, ĉar tio ebligas al ni rompi kun la bildo de la virinoj, kiel viktimoj aŭ elĵetitoj, havigi al la kontraŭkapitalisma feminismo kondukilon ne aperintan en la historiaj libroj kaj klarigi la travivaĵojn de la laboristinoj ene de iliaj organizoj. Ne nur temas raporti pri la antaŭ longe okazintaj faktoj, temas pri la preno, kiel referenco, de aliaj tekstoj, kiuj ne estas la ĉiamaj, tiuj de la grandaj potenculoj kaj iom enprofundiĝi en la vojojn de la HERstory.

Esperanto
Esperanto, Esperanto · http://anarkismo.net/article/24149 Esperantigita de Jesuo González · 27.06.2014

Sep tezoj por liberecana movado en la kerno de la ŝtormo

Iu propono de agado kaj esploro por la liberecana movado dum ĉi tiuj maltrankvilaj komencoj de la 21a jarcento devas nepre enhavi mallongan diagnozon pri la situacio. Diagnozo, kiun oni resumas per unu sola vorto: krizo.

Krizo de sistemo de superregado kaj maniero de produktado, kiuj subtenas sin per la ekspluatado kaj la perforto. Ankaŭ krizo de la klasikaj paradigmoj, kiuj alfrontis ĝin, kiuj pelis ĝin limigi sin kaj faris ĝin heziti inter la subpremo kaj la reformo.

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 25.06.2014

Lernejo, scienco, arto (Instrumentoj de la regpovo 9)

Ĝis nun ni parolis pri la povinstrumentoj, kies karaktero destino kaj socia rolo estas absolute determinitaj kaj ne povas servi por alio, krom estiĝo, kreo kaj efektiviĝo de povo. Sekve, nia sinteno antaŭ ili, kiel anarkiistoj, estas senkondiĉe negativa. Estas tamen aliaj institucioj kaj formoj de aktiveco, kiuj egale povas servi kiel instrumentoj de povo, ankaŭ kiel rimedo por lukto kontraŭ povo, depende de tio en kiu manoj ili estas, kiel ili estas konstruitaj kaj de kia spirito enpenetritaj. En tiu kategorio oni povas enkalkuli la diversajn kategoriojn de profesiaj, kultur–klerigaj kaj aliaj organizoj, la familio, la lernejo, scienco, arto, gazetaro, radio, televido, ktp. Tie ĉi ni pritraktos nur la lernejon, la sciencon kaj arton.

Esperanto, Esperanto · 23.06.2014

Dek kvar gvidiloj

La gvidlinioj pri etiko kaj laboro socie engaĝiĝinta proponitaj de Thich Nhat Hanh

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 20.06.2014

Mono kaj imposto (Instrumentoj de la regpovo 7 k 8)

Ĉiuj ekonomikistoj estas unuanimaj, kiam, parolante pri la mono, ili resumas ties rolon per tri funkcioj: valorme–zuro, interŝanĝrimedo, amasiĝ– kaj ŝparrimedo. Preskaŭ ĉiam oni forgesas alian esencan funkcion: rimedo, instrumento de povo. Kontraŭe al instruitaj ekonomikistoj la plej simplaj popolhomoj sentas ĉi tiun rolon de la mono; de nememoreblaj tempoj ili ĝin determinis en sia kolektiva popolsaĝeco per plej diversaj nuancoj.