Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto
Esperanto, Esperanto · http://anarkismo.net/article/24149 Esperantigita de Jesuo González · 27.06.2014

Iu propono de agado kaj esploro por la liberecana movado dum ĉi tiuj maltrankvilaj komencoj de la 21a jarcento devas nepre enhavi mallongan diagnozon pri la situacio. Diagnozo, kiun oni resumas per unu sola vorto: krizo.

Krizo de sistemo de superregado kaj maniero de produktado, kiuj subtenas sin per la ekspluatado kaj la perforto. Ankaŭ krizo de la klasikaj paradigmoj, kiuj alfrontis ĝin, kiuj pelis ĝin limigi sin kaj faris ĝin heziti inter la subpremo kaj la reformo.

Esperanto, Esperanto · http://www.viome.org/p/espanol.html · 29.06.2013

La fabriko de vio.me (industria mineralo) ekigas la produktadon sub labrista kontrolo!

 "Ni estas, kiuj knedas kaj tamen ne havas panon, ni estas, kiuj eltiras la karbon kaj tamen havas malvarmon.

Ni estas, kiuj havas nenion kaj venas preni la mondon "

              Tassos Livaditis (greka poeto, 1922-1988)

 

 

Esperanto, Esperanto · http://www.viome.org/p/espanol.html · 29.06.2013

Internacia Tago pri Solidareco kun la Lukto de la Laboristoj de Vio.Me.

La lukto de la gelaboristoj de Vio.Me. nun havas longan historion sed samtempe estas lukto venanta de la estonteco.

Ĝi estas la historio de fabriko forlasita de la estroj, forgesita de la ŝtato kaj la registaro kaj ignorita de la burokrata sindikatismo.

África, Esperanto, Esperanto · http://gara.naiz.info/paperezkoa/20130609/407210/es/Las-paradojas-democracia · 12.06.2013

La paradoksoj de la demokratio. Analizo de la protestoj en Turkio

La manifestantoj ĉe la placo Taksim en Istanbulo alfrontas sin kontraŭ la islama komponanto, kiu regas kune kun Erdogan. Ili konsideras ĝin kiel minacon al laikeco kaj civilaj rajtoj. Sed tio estas la natura rezulto de la fino de la kemalisma aŭtoritatismo, laŭ la nederlanda verkisto Ian Buruma.

Esperanto, Francia, Esperanto · http://www.cgtpv.org/Nazis-NO.html · 11.06.2013

Nazioj for

La merkredon, la kvinan de junio de la 2013a, Clément Méric, juna kontraŭfaŝisto kaj ano el studenta sindikato, estis murdata de tri nazioj ĉe la centra kvartalo de Saint-Lazare en Parizo. Li aĝis 18 kaj devenis el Brest (Bretonio) kaj nun studis Politikaj Sciencoj en Parizo.

La murdo de Clément enkadriĝas en la medio el perforto, kiun la ekstremdekstraj grupoj kaŭzis dum la lastaj monatoj.

Varman brakumon al lia familio kaj geamikoj, kaj ekde tie ĉi nian plenan solidaron.

NEK FORGESON NEK INDULGON! NAZIOJ FOR!

Liaj geamikoj kaj gekamaradoj,

CGT – Castelló de la Plana

 

http://www.cgtpv.org/Nazis-NO.html