Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 07.11.2014

La jam priskribita organizo entenas konstru–fakojn kaj laŭkategoriajn servojn por krei, transformi, transloki la riĉaĵojn. ĝi estas ankaŭ organizo por kunordigo de la fortoj, rimedoj, disponeblaj valoroj, sed nur en la kampo de produkt-fako aŭ de fiksita funkcio. La entuta ekonomia vivo postulas kaj trudas entutan kunordigon por saĝa kaj harmonia distribuo kaj utiligado de ĉiuj laborfortoj de la socio, de la naturaj vivrimedoj, sociaj produktrimedoj, de la energio, materialoj, proprietaĵoj, deponejoj, transportrimedoj ktp ĝenerale por ĉiu aktivadoj kaj ekonomiaj subdividaĵoj. Sekve, temas pri funkcio tipe kunordiganta kaj unuiganta ĉiujn produktantajn fakojn kaj ĉiujn servojn.

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 08.05.2014

Parlamento (Instrumentoj de la regpovo 2)

Etimologie, parlamento signifas lokon kie oni parolas, babiladejo; fakte la parlamento, ĉia parlamento en ĉiuj landoj de l’ mondo, estas loko de babilaĉo, de senenhavaj paroladoj. Antaŭ nelonge iu okcidenta diplomato havinta okazon ĉeesti kunsidon de la Supera Soveto en Moskvo, esprimis sian surprizon, ke neniu aŭskultis la tie prononcitajn paroladojn, kiuj sin sekvis unu post alia kiel gramofondiskoj. Tiu diplomato nature forgesis, ke saman bildeton prezentas la parlamento ankaŭ en lia lando. La parlamentoj ĉie estas al la popoloj altpreze kostantaj paroladejoj.

Esperanto, Esperanto · acle@casmadrid.org · 06.05.2014

Kontraŭ la forkapto al Eŭropo

Manifesto de la Asembleo de Eŭropaj Liberecanaj Kolektivoj pri la nuna stato de la laborista klaso, la ontaj luktoj kaj la balotadoj por la Eŭropa Parlamento.

Por aliĝoj al la manifesto oni sin turnu antaŭ ol la 10a de majo al

 acle@casmadrid.org


Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 05.05.2014

Registaro (Instrumentoj de la regpovo 1)

La registaro ofte identiĝas kun la ŝtato. Ni ne logiĝos de juraj difinoj, kiuj nenion liveros al ni. Ni diros nur, ke la ŝtato estas kompleksa maŝino kun multnombraj diversaj mekanismoj. La registaro estas de ĝi maŝinisto. Sed la naturo de la ŝtata maŝinaro estas tia, ke la maŝinisto kunfandiĝas kun la maŝino, iĝas nedisigebla parto de ĝi, unu el ĝiaj mekanismoj, unu organo, unu instrumento tiom reganta, kiom regata.

La registaron oni povas identigi same kun aliaj instru–mentoj de tiu grandega maŝino, kiu cirkaŭprenas ĉiujn organojn de la ŝtata aŭtoritato. Se ni trarigardus ĝin tiele, ni ignorus iujn karakterizaĵojn de la aliaj instrumentoj per kiuj efektiviĝas la aŭtoritato, kaj la pleneco de nia penso breĉetiĝus, la bildo de la aŭtoritata sistemo nebuliĝus. Pro tio, sub »registaro« oni komprenu nur la administradon de iu lando, la administra aparato de la ŝtato.

Esperanto, Esperanto · 01.05.2014

Unua de majo en Barcelono

Ĉi-matene la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro manifestaciis por la disdivido de la riĉaĵoj kaj la laboro