Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto, Esperanto · Sennacieca Asocio Tutmonda http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/ · 24.10.2014

Oni povas distingi ĉe la SAT-anaro du tendencojn manifestiĝantajn depost la ekiro de SAT ĝis la nuna tago, tendencoj nature fontantaj el la stadio, en kiu nuntempe troviĝas la homa evoluo. La unua celadis enkonduki en SAT la disputpunktojn, kiuj disigas sur la politika tereno la laboristojn laŭ diversaj partioj ; la dua persiste klopodas unuecigi, harmoniigi la mensan strebadon de la membraro konforme al la statuta formulo «per komparo de faktoj, ideoj, per libera diskutado ĝi (t. e. SAT) celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj».

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 28.05.2014

Tribunalo (Instrumentoj de la regpovo 3)

La iluzia karaktero de »povdivido« estas evidenta ankaŭ koncerne la »juĝadon«. La sendependeco de la tribunalo estas tiom nereala, kiom tiu de la parlamento. Vere estas ke, en okcidenta Eŭropo, kie ekzistas iuj »tradicioj«, kie la reĝimoj estas pli stabilaj, pli konstantaj, la ŝajna tribunala sendependeco estas pli granda, precipe kiam temas pri kazoj, kiuj ne riskas perturbi la fundamentojn de normala ekzistado de la reĝimoj.

Esperanto, Esperanto · 12.05.2014

Iru kaj balotu kaj plifortigu vian ĉenon

Traduko de la artikolo pri la politika balotado verkita de Ricardo Mella kaj bildrakonto de la desegnisto Manoliton Rastamán.

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 08.05.2014

Parlamento (Instrumentoj de la regpovo 2)

Etimologie, parlamento signifas lokon kie oni parolas, babiladejo; fakte la parlamento, ĉia parlamento en ĉiuj landoj de l’ mondo, estas loko de babilaĉo, de senenhavaj paroladoj. Antaŭ nelonge iu okcidenta diplomato havinta okazon ĉeesti kunsidon de la Supera Soveto en Moskvo, esprimis sian surprizon, ke neniu aŭskultis la tie prononcitajn paroladojn, kiuj sin sekvis unu post alia kiel gramofondiskoj. Tiu diplomato nature forgesis, ke saman bildeton prezentas la parlamento ankaŭ en lia lando. La parlamentoj ĉie estas al la popoloj altpreze kostantaj paroladejoj.

Esperanto, Esperanto · acle@casmadrid.org · 06.05.2014

Kontraŭ la forkapto al Eŭropo

Manifesto de la Asembleo de Eŭropaj Liberecanaj Kolektivoj pri la nuna stato de la laborista klaso, la ontaj luktoj kaj la balotadoj por la Eŭropa Parlamento.

Por aliĝoj al la manifesto oni sin turnu antaŭ ol la 10a de majo al

 acle@casmadrid.org