Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto
Esperanto, Esperanto · Esperantigita de Jesús González · 11.10.2015

KIAL PAROLI PRI LA ORIGINOJ DE LA 8A DE MARTO

Ĉar estas tre bona preteksto por paroli pri la historio de la virinmovadoj, konkrete pri la movadoj el klaslaboristaj virinoj, kiuj de antaŭ longe mobiliziĝas por liberigi sin de la labora nestabileco, la masklismo kaj la ĉiutaga kaj kutima perforto. Tial ĉi tiu dosiero preteriras la 8an de marto kaj disvastiĝas klarigante diversajn virinmovadojn.

Paroli pri la 8a de marto estas paroli pri la klaslaboristaj virinoj, la strikoj kaj ribeloj plenumitaj, organizitaj kaj iniciatitaj de la virinoj. Kaj gravas paroli pri tio ĉar oni senigis signifon je la 8a de marto, oni faris el ĉi tiu dato unutagan lukton aŭ nuran memorfeston. Kaj tio havas negativajn konsekvencojn.

Esplorante de kie devenas la festado de ĉi tiu dato, ni trovas multe pli ol kio ŝajnigas, ĉar tio ebligas al ni rompi kun la bildo de la virinoj, kiel viktimoj aŭ elĵetitoj, havigi al la kontraŭkapitalisma feminismo kondukilon ne aperintan en la historiaj libroj kaj klarigi la travivaĵojn de la laboristinoj ene de iliaj organizoj. Ne nur temas raporti pri la antaŭ longe okazintaj faktoj, temas pri la preno, kiel referenco, de aliaj tekstoj, kiuj ne estas la ĉiamaj, tiuj de la grandaj potenculoj kaj iom enprofundiĝi en la vojojn de la HERstory.

Esperanto, Esperanto · http://cnt.es/ · 08.10.2014

TERO KAJ LIBERO: LA KOLEKTIVIGAJ IDEOJ DE BAKUNIN

Artikolo pri Bakunin verkita de Aleix Romero publikigita de NKL (http://www.cnt.es/noticias/tierra-y-libertad-las-ideas-colectivistas-de-...) kaj esperantigita de Jesús González

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 29.09.2014

La konstruanta spirito kaj la fundamentaj celoj de socia rekonstruo (Konstruiva anarkiista programo, 1)

»Vi volas tutege ĉion detrui. En viaj skribaĵoj vi ne lasis ›ŝtonon sur ŝtono‹, vi ĉion detruis. Estas facile detrui, sed malfacile konstrui. Kion vi metos surloke de ruinoj? Kion vi metos anstataŭe de la diversaj institucioj de la nuna socio? Ĉar vi mem diras, ke la homo ne povas vivi sen socio, ekster la socio. La nuna socia vivo estas tiel malsimpla. La homoj bezonas nutraĵon, vestaĵojn, lernejojn, hospitalojn, teatrojn, ktp. La homaj bezonoj estas tiom multnombraj, senĉese kreskantaj kaj rafiniĝantaj. La sociaj rilatoj fariĝas pli kaj pli interplektitaj kaj mult–formaj. Ĉu vi opinias, ke estas tiel facile kontentigi ĉiujn tiujn bezonojn kaj aranĝi tiel malsimplajn rilatojn sen ŝtato, sen potenco, sen impostoj, sen tribunaloj, sen polico ktp? Estos necese produkti pli kaj pli kaj produkti la plej diversajn havaĵojn, interdividi kaj konservi ilin, ktp. Via libereca komunismo, spite vian proteston, kiam viaj malamikoj nomas ĝin malordo kaj ĥaoso, fakte finvenos al tio, kion ni kutimas difini per la vorto ›anarkio‹«.

Tiaj estas, kelkvorte, la kritikoj de ĉiuj, kiuj legas niajn skribaĵojn sen akcepti niajn konceptojn, sen sufiĉe koni ilin. Tiu konstato entenas pravigeblajn elementojn; ni devas serioze, funde esplore respondi kaj laŭmezure de la disponebla loko, sufiĉe detale.

Esperanto, Esperanto · http://cnt.es/ · 25.09.2014

BAKUNIN KAJ LA ANTICIPITA PEDAGOGIO

Artikolo pri Bakunin verkita de Ana Sigüenza publikigita de NKL (http://www.cnt.es/noticias/bakunin-y-la-pedagog%C3%ADa-anticipada) kaj esperantigita de Jesús González

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 20.09.2014

Protesto, ribelo, insurekcio, revolucio kaj socia revolucio (Realigaj rimedoj kaj taktiko 3)

Bojkoto, sabotado, striko kaj ĝenerala striko, malgraŭ tio ke kiel formoj de rekta agado ili trovas aplikon –unu pli, alia malpli– sur ĉiuj terenoj de la sociala batalo, tamen restas batalrimedoj tipe ekonomiaj. Ilia sukcesa apliko en la fino de la pasinta kaj en la komenco de la nuna jarcento estigis certan troan logiĝon en la sindikatajn kaj anarki–sindikatajn mediojn, fenomeno cetere ne malofta en la socialaj luktoj, kie la pasioj kaj sentoj iafoje superas, kaj kie la serĉado de novaj vojoj kaj formoj estas procezo ĝis nun ne finita. Tiel oni venis al troa ŝveligo de la ekonomigraveco en la homsocio, kaj al malgravigo de la sociala batalo ĝis pure ekonomia fenomeno.