Malmolaj alfrontoj inter la alaŭitaj kaj sunaistaj milicioj pro la civila milito okazanta en Sirio.

La situacio alvenis al kriza punkto ĉi tie en Tripolo, Libano. Mi lokiĝas en la palestina tendaro de Al Badawi kune kun la kuracisto Al Khatib, diplomiĝinta en Kubo, kiu invitis min por ke mi rakontu la frenezan realaĵon, kiun ili estas spertante ekde antaŭ 65 jaroj. La plimulto el la rifuĝintoj devenas el la nordo de Palestino forpelitaj post la unua araba-israela milito.

La situacio alvenis al kriza punkto ĉi tie en Tripolo, Libano. Mi lokiĝas en la palestina tendaro de Al Badawi kune kun la kuracisto Al Khatib, diplomiĝinta en Kubo, kiu invitis min por ke mi rakontu la frenezan realaĵon, kiun ili estas spertante ekde antaŭ 65 jaroj. La plimulto el la rifuĝintoj devenas el la nordo de Palestino forpelitaj post la unua araba-israela milito. Tial vi jam povas imagi la situacion de kriz-okazo kaj senhelpo en kiu ili troviĝas.

Ĝuste al centoj da metroj lokiĝas la alaŭita kvartalo de Jabel al Mohsen, kie la alfrontoj kontraŭ la sunaistaj paramilitistoj de la kvartalo Al Tabbaneh rekreskiĝis lastsemajne. La daŭra pafkrakado de la maŝinpafilo kaj la eksplodo de la haŭbizoj kaj obusoj regas la ĉiutagan rutinon. La libana Armeo organizis multegon de soldatgrupoj por klopodi disigi la kontraŭulojn, sed ĉio rezultis vana ĉar oni povas fari nenion kontraŭ la kaŝpafistoj, kiuj specialigis mortigi siajn malamikojn kun matematika precizeco. Kelkfoje estas horoj de paŭzo sed tio signifas nenion ĉar ajnmomente rekomenciĝas la pafado. La sunaistoj ankaŭ atakas la trupojn de la libana Armeo, kiuj patrolas en tanketoj sur la stratoj de Tripolo ĉar ili akuzas ĝin sekvi la ordonojn de Hizbulaho. Almenaŭ ekzistas dekduo sunaistaj grupoj, kiel la radikalaj salafistoj, kiuj ne obeas la unuiĝintan komandon. Kvankam ĉiuj ili respektas la aŭtoritaton de la ŝejko Shadi Jebara, kiu estas la sola kapabla kontroli ilin. La muroj de la konstruaĵoj samkiel en la plej granda parto de Libano, estas truitaj de la plumbo kaj la mitrajlo. Krome la konstruaĵoj lokitaj en unua paflinio estas tute bruligitaj kaj malkonstruitaj. La soldatoj per krioj avertas la pasantojn, ke ili devas forlasi la areon de la bazaro ĉar ili ne faras respondecaj de kio povas okazi al ili. En ĉi tiu diabla ruleto ekde la pasinta dimanĉo, 15 personoj mortis kaj aliaj 100 estis vunditaj pro la malmolaj bataloj.

Libanon iom post iom ekinfektis la civila milito, kiu okazas en Sirio. La lasta ofensivo en la strategia loko de Al Qusayr, kiu havis la apogon de la milicianoj de Hizbulaho, incitis la animojn de la sunaistoj. La alaŭitoj, kvankam estas minoritato, estas tre bone organizitaj kaj havas la avantaĝon loĝi sur la supro de monteto, kiu regas la tutan urbon. Sur la stratoj la najbaroj metis grandajn fotografaĵojn de Hafez Al Assad, lia filo Bachar kaj la ŝejko Nasrala pendigitaj de la stratlanternoj aŭ la balkonoj.

La palestinanoj de la kampo de Badawi restas entranĉeiĝintaj en ilia teritorio malatentante la luktojn kvankam oni ne povas fidi ĉar ajnmomente, kiel jam okazis, la plej sensignifa cirkonstanco povas provoki la militeksplodon. La libananoj atribuas la palestinanojn kaŭzi ĉiujn iliajn malbonojn. La konstantaj militaj intervenoj de Israelo estas pruvo pri tio. Ĉi tie ĉiuj havas armilojn kaŝitaj en iliaj domoj, sub la matraco aŭ el la kapkuseno eliras kalaŝnikovoj kaj ne mankas pistoloj, grenadoj aŭ maĉetoj.

En Libano, la granda negoco ĉiam estis la vendo de armiloj kaj municioj. La lando famas gastigi multegon de kontrabandistoj kaj ŝakristoj de armiloj, kiuj fariĝis multmilionuloj provizante la arsenalojn de la luktantoj.

Ni staras ĉirkaŭ kvardek kilometroj de la siria landlimo kaj pro tio Tripolo estas tre grava loko ĉar ĝi iĝis la ariergardo de la milicianoj de la LSA (Libera Siria Armeo). La landoj de la Persa Golfo kaj Sauda Arabio financas la Islaman Organizon de Internacia Helpo, kiu administras malsanulejon por la militvunditoj. La alvoko al la Ĝihado stimulas la rekrutigon de voluntuloj, kiuj deziras kuniĝi al la vicoj de la ribelantoj. Ĉie oni levas nigrajn flagojn kun la ĵuro de la shahada (islama kredkonfeso), kiu nin avertas de la neevitebla devo solidariĝi kun iliaj siriaj fratoj.

Dum promenado tra la merkato en kurbiĝo mi vidas tute armitan sunaistan familion. Ĉiuj ĝiaj filoj, multaj neplenaĝaj, fiere montras iliajn mitralojn kaj fusilojn ankaŭ pretaj eniri en batalo.

Ŝajne ĉi tiu estas ensekretiga ritaro, kiu devas sperti la infanojn por iĝi plenkreskuloj. Sur la stratoj de la kvartalo flagras arogantaj la flagoj de la Libera Siria Armeo kun ĝiaj respektivaj tri ruĝaj steloj. La fotografaĵoj de la martiroj plenigas la fasadojn de la malpuraj konstruaĵoj. En ĉi tiuj momentoj la maksimuma danĝero estas la kaŝpafistoj kaj tial plejbone estas ŝirmi sin malantaŭ la dikaj muroj de la malnova kvartalo. Apud malnova moskeo mi renkontas du infanojn, filoj de martiro, laŭ ili rakontis min, kiuj amuzas sin sufokpremante birdetojn. Ĉi tiu tiom kruela ludo al mi provokas naŭzojn kaj ankoraŭ pli pro tio, ke unu el ili havas la lipojn sangokovritaj ĉar li ŝirmorde senkapigis pasereton. Nu, ŝajne ĉi tiuj «ludoj» ne malakordas kun la funebreca medio, kiu ĉirkaŭas nin kaj ni endas silenti. La homoj min rigardas mirige ĉar ja al ili ŝjanas mensogo, ke fremdulo estas vagadanta tra malpermesita areo, kie ĉiumomente kaŝe atendi la danĝero. La turistaj allogoj de Tripolo estas pli militemaj ol pordistraj. Ĉiuokaze estas pli bone eliri plej frue eble ĉar la D-ro. Al Khatib min avertis, ke iuj senregataj grupoj forrabas personojn kontraŭ la liberigo de malliberuloj aŭ iu tipo de elaĉetmono.

La gravaj alfrontoj ĉe Tripolo tre eble kaŭzos daŭran reagon kaj etendiĝos al aliaj urboj de Libano. La politika kaj etna-religia stabileco estas tre delikata kaj la diversaj frakcioj: maronitanaj kristanoj, romaj katolikoj, ismailanoj, druzanoj, ŝijaistoj, sirianoj, armenoj, palestinanoj, sunaistoj trenas malnovajn kverelojn preskaŭ nerepacigeblaj. Vere neniu deziras ripeti la katastrofan civilan militon, kiu detruis la landon inter 1975 kaj 1990, lasis milojn da mortintoj kaj kies vundoj ankoraŭ ne cikatriĝis.

Carlos de Urabá 2013
Tripolo-Libano


Fuente: http://www.rojoynegro.info/articulo/sin-fronteras/tr%C3%ADpoli-l%C3%ADbano-primera-l%C3%ADnea-fuego