
La "egaj deliktoj", pri kiuj ili akuzas ŝin, estas ŝia partopreno je la 29M, tago de la Ĝenerala Striko, en stratteatraĵo antaŭ la pordo de la Barcelona Borso, en kiu estis bruligata simbolige skatolo kun paperoj.
Tiu ĉi juĝproceso kaj enkarzerigo, kaŭze de partopreno en la Ĝenerala Striko, estas absolute senproporcia.
La akuzoj respondas nursole al persekutstrategio kontraŭ ĉia sindikata, socia aŭ politika disidento. Ili estas aro el falsaĵoj kaj mensogoj por pravigi la provizoran enkarzerigon.
La sola, la vera realo, pro kiu estas arestita Laura, estas esti sindikatisto, socia aktivulo, batalanto kontraŭ la kapitalisma sistemo, ekspluatanta nin, pro tio, ke ŝi ne rezignacias vivi surgenue. La Registaro deziras doni publikajn punigojn por sin senti fortika kaj tial ĝi tretaĉas la rajton pri libero de la homoj. La kazo de Laura estas ekzemplodona pri la friponado de la povo, de la subpremanta ŝtato.
Ni postulas la tujan liberigon de Laura Gómez kaj denuncas la politikajn respondeculojn, kiuj estas kreantaj aŭtoritateman etoson por nuligi la rajtojn kaj liberojn de la civitanaro, de la gelaboristoj, por krimigi, timigi, senkuraĝigi la civitanaron, por ataki rekte la organizaĵojn, kiuj elektis batali, kontraŭstari, sin defendi.
Kune kun Laura estas nun arestitaj multaj homoj en Barcelono, Valencio, Madrido, Taragono ktp. Ĉiuj ili pro ties partopreno en la Ĝenerala Striko de la 29a de marto. Tio montras aŭtentikan subpremantan, policisman ŝtaton.
Comentarios
Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.
Enviar un comentario nuevo