La pasintan vendredon milionoj da personoj eliris ree sur la stratoj por protesti kontraŭ la Militista Junto (la CSFA), kiu regas Egiption ekde la Mubarak-a falo, Junto, kiu insistis proklami ke la balotadoj kontinuos laŭ tio antaŭvidita spite al tio, ke multaj politikaj partioj liberalaj kaj progresemaj esprimis siajn dubojn pri la partopreno aŭ ne je la menciita balotada procezo kaj anoncis la formadon de Registaro de Nacia Savo, ĉefita de Mohammed El Baradei.

Dum la semajnfino la kvereloj
alvenis ĝis la Palaco de Ministroj, kie la subpremaj fortoj de la
reĝimo verŝis plian sangon de manifestaciantoj. Hodiaŭ lundon
estis la unua balotadotago kaj jam ekde la komenco okazis multaj
neregulecoj. La partopreno estas malalta. Miloj da homoj diris, ke
ili jam voĉdonis per sia protesto sur Tahrir.

Dum la semajnfino la kvereloj
alvenis ĝis la Palaco de Ministroj, kie la subpremaj fortoj de la
reĝimo verŝis plian sangon de manifestaciantoj. Hodiaŭ lundon
estis la unua balotadotago kaj jam ekde la komenco okazis multaj
neregulecoj. La partopreno estas malalta. Miloj da homoj diris, ke
ili jam voĉdonis per sia protesto sur Tahrir. Multaj homoj
komprenis, ke ĉi tiu baloto laŭrajtigas tiun reĝimon kaj la
eventualan novan reĝimon, kiu fontos sub la egido de la CSFA.

La plej probabla
scenejo estas, ke la Islamaj Fratoj gajnos ĉi tiun friponajn
balotadojn, sed tio supozos malmultajn aŭ neniun ŝanĝon.
Neregulecaj balotadoj, kiuj okazas meze de granda perforto kaj estis
organizataj de reĝimo sen kredebleco, faros malmulte por alporti
stabilecon al Egiptio. Aliflanke, ekde februaro, la Islamaj Fratoj
estas kunigataj kun la
korupta CSFA kaj disigis sin el la revoluciaj amasoj, kiuj prave
taksas ilin fremdaj al sia batalo. La popolo estas tedita
kaj tio faros, ke ĝi daŭras luktante ĉi tiun decidan batalon
plikuraĝe. La antaŭan nokton la amasoj atendis en
febra atmosfero
kaj la laboristoj kaj siaj sindikataj
organizaĵoj planis fari strikon kiam finos la balotada spektaklo.



Politika humoro ĉe Tahrir

Plufoje la kunulo Yasser
Abdullah, de la egipta Socialisma Liberecana Movado, esprimas al ni
la novaĵojn. Ĉi tiu konversacio okazis hieraŭ vespere (28-an de
novembro) je la 23-a de la nokto, proksimume.


Kio okazis rilate al
la lukto ekde la vendredo (25-a de novembro)?
 

La vendredon estis kunvokita
la “Protesto de la Miliono da Homoj” sur la Placo Tahrir por
finigi la militan reĝimon kaj ankaŭ alia ĉe Abbasseya, kiu estis
malplimulta, por apogi la Junton
(malnova artifiko por montri
la egiptan popolon kiel disigitan,
kiam ne estas tiel: la granda plimulto de la popolo apogas Tahrir-n).
La Junto ankaŭ deklaris, ke
la revolucio finis per la Mubarak-a falo… ĉi tie ĝi ludas kun la
revolucia ideo mem, ĉar inter aliaj aferoj la Araba Printempo helpis
redifini la vorton. Dum
jardekoj, ĉe la arabmondo ekzistis militaj reĝimoj, kiuj nomiĝis
mem revoluciaj. Gaddafi ekzemple kutimis nomi sin mem la revolucia
gvidanto. Oni uzis la saman vorton je multnombraj okazoj ĉe Egiptio
post la milita ŝtatrenverso je 1952… por multaj generacioj ĉi tiu
estis la revolucia senco, io fare de sanktigitaj gvidantoj, ne de la
amasoj, tiel ke ili pensis,
ke la revolucio estis la Armeo.

Kontraŭe, la realaj
revoluciaj fortoj opinias, ke ĉi tiu revolucio estas kontraŭ la
milita reĝimo, ne nur kontraŭ Mubarak. Ĉe Tahrir la burĝa
potenco, kiu timas ĉi tiun revolucion tiel, kiel la Junton, klopodis
moderigi la revolucian impeton per la memproklamita Regado de Nacia
Savo nomumita sur placo, sed kiel oni povas regi tiel? Oni proklamis
Savan Regadon sen nenia balotado, sen kunvoki ĝeneralajn asembleojn.

Tio pozitiva estas, ke la
vendredon la anonco de la Regado de Nacia Savo okazigis, ke iuj
manifestaciantoj aliris al la Palaco de Ministroj kaj okupis ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn por malhelpi la eniron en ĝi de la nova ĉefministro
Kamal El-Ganzoury, nomumita de la Junto. La sabaton, la Centralaj
Fortoj de Sekureco klopodis ataki la amaskunvenon, sed ili retiris
sin post mortigi manifestaciulon surveturante

lin per blendita aŭto.

Lia nomo estis Ahmed Sayed Souror (filmetoj en
http://www.youtube.com/watch?v=Mej6yRCCs00).
La koncentrado antaŭ la palaco de ministroj daŭras.

 

Kio okazos al la
balotadoj?

Ni estas je antaŭtago de la
balotadoj kaj neniu scias kiel disvolviĝos la procezo… la CSFA
diris, ke la procezo daŭros du tagojn ĉiufaze kaj la tuta procezo
konsistos el tri fazoj, kaj nun alvenas la demandoj… kio okazos al
la balotujoj? Kiu gardos ilin dum tiuj du tagoj? La respondo estas,
ke tion faros la Ministerio pri Enlandaj Aferoj, granda ŝerco! La
Ministerio pri la Aferoj Enlandaj, kiu estas la ĉefa subprema forto
ĉe Egiptio, gardante la balotujojn kaj lian purecon… kaj la popolo
devos kredi je lia honesteco…

Dum la antaŭa referendumo je
la 19-a de marto, mi rigardis
persone multajn neregulecojn en la procezo, kaj mi kredas, ke la CSFA
aranĝos la rezultojn favore
al si. Iuj fortoj kunigitaj
de la Militista Junto, kiel Ikhwan (la Islamaj Fratoj) kaj la
salafistoj, kredas, ke la
CSFA malfermos al ili la parlamentajn pordojn, pro tio ili klopodis
ĉiel malhelpi la koncentradon sur Tahrir, sed ili malsukcesis kaj de
tiam ekakuzis “la anarkiistojn” instigi la perforton por malhelpi
la parlamentajn balotadojn… unu el ili diris, ke la anarkiistoj
kontraŭas la Parlamenton ĉar la Parlamento nur laboras por la
riĉuloj. En multaj forumoj kaj paĝoj de Fejsbuko
oni ripetis ĉi tiujn akuzaĵojn kontraŭ ni. Al Yasser Abdelkawi,
Aleksandria kunulo, kaj al mi, oni menciis nin persone, ili diras, ke
ni estas respondeculoj instigi la perforton kontraŭ la polico por
malhelpi, ke okazu la balotadoj.

Mi pensas, ke la popolo devas
lerni per sia propra sperto… en multaj okazoj vi povas diri tion,
kion pensas, sed vi ne povas trudi tion al la popolo. Multaj homoj
devos voĉdoni por rimarki
la trompajxon, kiu kaŝis
sin post la balotadoj, kaj la sekvantan tagon ili ĵetegos sin kun
pli granda impeto kontraŭ la CSFA.

 

Estas konkretaj
interkonsentoj pri la Regado de Nacia Savo? Kion vi pensas pri ĉitipa
solvo?

Estas du Regadoj de Nacia
Savo. Unu estis kreata de la CSFA kaj la alia de la burĝaj politikaj
partioj. Nia movado kontraŭas ambaŭ, ĉar ambaŭ traktas ekskluzivi
la popolon el la decidoj, ili varbas siajn membrojn pere de la
kooptado kaj ne de la rekta
demokratio kaj ĝeneralaj asembleoj kaj en ambaŭ nur estas
reprezentataj Kairanoj. La Regado de Nacia Savo de El Baradei formis
sin la vendredon ĉe Kairo per neniu tipo de demokratia procezo… la
Militista Junto kaj la burĝaj partioj havas la saman pensmanieron…
ili estas spertuloj, politikistoj, kontraŭuloj…, kiuj povas formi
regadojn sed ne organizi la popolon… kiel la kunulo Mohammed Jean
Veneuese diris min unufoje, “la teĥnokratoj
estas la plej bonaj amikoj de la faŝistoj”, mi pensas, ke li
pravis.

 

Se la popolo, kiu batalas
sur la stratoj ne estas organizita, ĉu estas iu eblo, ke okazas
reala revolucio?

La revolucio estas neebla sen
organizita popolo, sen baza movado, sen partopreno de la sociaj
amasoj, pro tio pli-malpli frue la popolo devos organizi sin per nova
maniero. Nun la popolo perdis la fidon je la malnovaj manieroj sed
ankoraŭ ĝi devas trovi novan vojon. Pli aŭ malpli frue ĝi trovos
sian vojon, dum la lukto kontraŭ la Militista Junto.

 

Kiu estas la sinteno de la
laboristaj sindikatoj? Ili ludis gravan rolon je la Mubarak-a falo…
ĉu ili tiufoje
surstratiĝas?

La laboristaj sindikatoj
havas multaj el la malvirtoj de la malnova maldekstro… la
laboristoj sentas, ke ili estas manipulitaj de la partioj, kiuj nur
volas atingi balotojn. La laboristoj scias, ke ili povas doni novan
impeton al la balotadaj partioj, sed ili ankoraŭ ne malkovris, ke
povas organizi sin, tiel por ekonomiaj postuloj, kiel politikaj. Ni
kontaktis kun aktivaj laboristoj en la sindikatoj por kunordigi
kun ili politikan strikon, sed ili diris min, ke ili atendos, mi
pensas, ke ĝis kiam okazas la balotadoj, tiel
ni vidas kion okazas poste.

La politika krizo ne estas
ankoraŭ fermata. La egiptanoj iros al la balotadoj sen regado,
sciante nenion pri la procezo… tia necerteco
foje helpas planti revoluciajn ideojn sur fekunda grundo.

Vivu la revolucio!

Gloron al niaj martiroj kaj
herooj!

Vivu la anarkiismo!