Skip to Navigation

Nek nacioj nek nacioj de nacioj

 
Tonyo del Barrio
Dum la lastaj monatoj, en Hispanio oni nur parolas pri la nacio. Ĉu Hispanio estas nacio ? Ĉu nur Katalunio tio estas ? Aŭ ĉu ambaŭ, kaj oni do povas paroli pri nacio de nacioj ? Kiam oni povis pensi ke tiaj diskutoj jam estis nur historiaj, kaj ke gravis nur la diskuto pri civilizacioj aŭ kulturoj, la debatado pri la reformo de la Statuto de Aŭtonomio de Katalunio kaj ebla modifo de la hispana Konstitucio portis ĉiujn hispaniajn civitanojn al akraj kaj absurdaj disputoj pri esencoj kaj difinoj.
<a href="http://www.nodo50.org/esperanto/artik48es.htm" class="spip_out">Texto en español</a>


Mi deziras proponi koncepton kiu ne estas fremda al esperantistoj, sed kiu apenaŭ trovas lokon en la malhela atmosfero de la ĉiutaga politiko en la hispana regno : nacioj ne ekzistas.

Tre ofte la disputo devenas el miskompreno pri la signifo de la vorto nacio. Ne estas mirinde : ĝi havas (almenaŭ) du familiojn da signifoj, kiuj devenas de malsamaj politikaj tradicioj. Mi memoras ke la libro de la angla historiisto Eric Hobsbawm "Nacioj kaj naciismo el 1780", pri kiu mi scias ke ekzistas tradukoj en plurajn eŭropajn lingvojn, sed ne en Esperanton, kaj kiun mi tre rekomendas por tiaj diskutoj, komencas per pritrakto de la historia evoluo de la vorto "nacio" kaj de la malsamaj signifoj kiujn ĝi havas en malsamaj lingvoj. La unua paragrafo mencias studon pri la evoluo de la signifo en la oficiala vortaro de la hispana lingvo, tiu de la Reĝa Akademio de la Lingvo. Do, mi direktis mian rigardon al la nuna difino, kaj trovis :

Nacio (de la Latina natĭo, -ōnis). 1. Aro de loĝantoj de lando regata de la sama registaro. 2. Teritorio de tiu lando. 3. Aro de personoj de la sama origino kaj kiuj ĝenerale parolas la saman idiomon kaj havas komunan tradicion.

La difinoj 1 kaj 2 montras la koncepton kiun ni povus nomi franca versio de la nacio : estas la ŝtato kiu kreas la nacion. La plej klaran formuladon oni atribuas al pola marŝalo Piłsudski : "estas la ŝtato kiu faras la nacion, kaj ne la nacio la ŝtaton". Kaj la plej influa, tiu kiun disvolvis Ernest Renan en sia "Qu’est-ce qu’une nation ?" kaj sia teorio de la permanenta plebiscito. Tie povus trovi sian lokon la nocio Hispanio estas nacio.

La difino 3 estas evidente malsama, kaj rilatas al tio kion ni povus nomi germana versio de la koncepto, kiu sin apogas ĉefe sur la lingvo. La insisto en la lingvo ŝuldas multon al la germana filozofo Herder, kaj preskaŭ tute anstataŭis la rason, kiu iam havis tioman gravecon, ĝis la punkto ke la parenca koncepto de etno estis reorientigita al la kulturaj kaj lingvaj aspektoj. Post sia apogeo en la epoko de la Romantikismo, ĝi nun taŭgas kiel apogo al la etnistaj movadoj. Kun tiu vidpunkto, oni konkludus ke Katalunio estas nacio, kvankam restas ia dubo pri la difino mem de Katalunio, laŭ tiuj kriterioj.

Se oni kombinas ambaŭ kriteriojn, ne plu ŝajnas tute nelogika la esprimo nacio de nacioj se oni ĝin komprenas kiel nacio1-2 de nacioj3.

Sed oni povas pli longdistance rigardi en la difinoj de la vortaro. Se oni deziras profundigi en la konceptojn, por scii kio ĝuste estas lando aŭ idiomo, oni trovas en tiu sama hispanlingva vortaro :

Lando : Nacio, regiono, provinco aŭ teritorio Idiomo : Lingvo de popolo aŭ nacio, aŭ komuna al pluraj.

En la unua kazo, ni havas tipan kazon de ronda difino, kiu resendas al antaŭscio (aŭ antaŭjuĝo), kaj ne taŭgas por scii kiu teritorio formas nacion. Same okazas pri la dua : la idiomo difinas la nacion kaj la nacio la idiomon. Denove la nekohero.

Mi certas ke la sama konfuzo ekzistas en aliaj lingvoj. Do, ni revenu al Esperanto.

Se vi rigardas la difinon de nacio en la Plena Vortaro, oni legas : "organizita formo de popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj kunigitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, tradicioj, ekonomiaj interesoj kaj regado".

Nu, tio jam aspektas kiel multe pli konkreta vortumo. Antaŭ iom da tempo mi faris la ekzercon apliki ĝin al mi mem, kaj mi trovis ke mi havas multon komunan kun multaj personoj, sed ne homogene kun difinita grupo. Por limigi min al la elementoj de P.V., mi havas komunajn :

* lingvon kun milionoj da personoj en Sudameriko, sed ne kun multaj en Hispanio ; * kutimojn kun multaj samaĝaj kaj samedukitaj kiel mi, sed ne kum multaj aliaj, eĉ najbaroj al mi ; * tradiciojn kun tre malmultaj, ĉefe loĝantoj en kelkaj vilaĝetoj ĉirkaŭ mia naskiĝloko ; * ekonomiajn interesojn kun mia socia klaso, aŭ kun mia kunfirmaanoj, depende de la cirkonstancoj, kaj sendepende de la loko kie ili troviĝas ; * regadon kun ĉiuj miaj kunŝtatanoj, sed ankaŭ parte kun miaj kunregionanoj kaj samurbanoj, kaj pli kaj pli kun ĉiuj eŭropunianoj.

Ekzistas do neniu fermita kolektivo kun kiu mi kunhavas ĉiujn elementojn, kaj tre probable neniu fermita grupo de homoj kiuj kunhavas ĉiujn ĉi trajtojn inter si.

Sekve, mi alvenis al la konkludo ke mi ne havas nacion. Kaj ke probable neniu, krom loĝanto en malgranda insulo aŭ ano de tribeto, povas pruvi ke ĝia estas objektiva fakto.

La nacio, mi timas, estas afero de volonteco. Konsistigas nacion tiuj dezirantaj konsistigi nacion. Kaj deziras konsistigi nacion tiuj kredantaj konsistigi nacion. Neeblas rompi tiun diablan cirklon.

Do, mi proponas malsaman alternativon : la nacioj ne ekzistas. Nur ekzistas la volo de diversaj grupoj de personoj kontroli iun teritorion.

Aspektas kvazaŭ ne plu modas stimuli la kosmopolitismon (sed la veran, ne tiun taŭga kiel alibio por pravigi hontemajn naciismojn). Aŭ, por pli bone sin esprimi kaj eviti konfuzojn, la sennaciismon. Tiun, kiun defendis Eŭgeno Lanti kaj tiom da aliaj personoj por kiuj la rompo de landlimoj multe pli gravas ol la debato kien ilin meti.

NIKE KOBE 11 ,Online Get Cheap Mens Basketball Shoes.Blue/White 822675-404 Wholesale Cheap

Descargas