Skip to Navigation

Murray Bookchin : Komunumismo, Naturo kaj Libero

 

Klopodi oferi entutan rigardon pri la penso de Murray Bookchin estas malfacila tasko, kaŭze de la celamplekso, kiun la usona aktivulo kaj esploristo montris dum sia intensa vivo. Tamen nepras eki tiun taskon, ĉar ―krom en partaj aferoj― apenaŭ troviĝas studoj, celantaj analizi kaj taksi lian verkon entute.

Ĉi-sence iu el la ĉefaj aferoj, kiujn oni devas atenti por kompreni la penson de Bookchin, estas tio, ke lia viva trairo okazis je tempo kadro, enhavanta grandan parton de la sociaj kaj kulturaj ...

<p class="spip">En español : <a href="http://librepensamiento.org/index.php" class="spip_out">Libre Pensamiento</a></p> <p class="spip">Je la esperanta <a href="http://www.enxarxa.com/interhelpo/projectes/LOPEZ%20Murray%20Bookchin%20LP62.pdf" class="spip_out">Interhelpo</a></p>


Klopodi oferi entutan rigardon pri la penso de Murray Bookchin estas malfacila tasko, kaŭze de la celamplekso, kiun la usona aktivulo kaj esploristo montris dum sia intensa vivo. Tamen nepras eki tiun taskon, ĉar ―krom en partaj aferoj― apenaŭ troviĝas studoj, celantaj analizi kaj taksi lian verkon entute.

Ĉi-sence iu el la ĉefaj aferoj, kiujn oni devas atenti por kompreni la penson de Bookchin, estas tio, ke lia viva trairo okazis je tempo kadro, enhavanta grandan parton de la sociaj kaj kulturaj okazaĵoj de la 20a jarcento : la Granda Depresio je la jardeko de la 1930a, la Dua Tutmonda Milito, la postmilitaj jaroj, la jardeko de la 1950a, la jardekoj tiom apartaj de la 1960a kaj 70a kaj la apero kaj disvolvo de la postmoderno je la jaroj 1980aj kaj 90aj.

Bookchin, kiu mortis la 30an de julio de la 2006a, klopodis respondi ĉiujn el tiuj historiaj momentoj per alporto de siaj teorioj kaj vidpunktoj ―kaj plejfoje per rekta alfronto al la penso de siaj kuntempuloj. Ĉio tio kaŭzas, ke lian verkon oni povas ricevi kiel kompleksan kaj riĉan postlasaĵon kaj samtempe kiel polemikan kaj kontraŭdiran.

El meminstruita edukado lian verkon konsistigas intensa kaj senĉesa dialogo kun la plej diversaj aŭtoroj : Markso, Hegelo kaj Engelso estis tiuj plej oftaj kune kun Prudono, Bakunin kaj Kropotkin. Sed ankaŭ gravis lia dialogo kun reprezentantoj de la Kritika Teorio de la Frankfurta Skolo (Horkheimer, Adorno kaj Marcuse) kaj kun la klasika kulturo, kun la utopia tradicio, kun la sociologio de Max Weber ; kun la liatempaj biologio kaj antropologiaj teorioj, kun lia admiro al Josef Weber aŭ kun lia tralegado de la verkoj de Lewis Murdoch, Karl Polanyi, Hans Jonas kaj multaj pliaj.

La holisma kaj interfaka defio, kiu elspruĉas el la verko de Murray Bookchin, estas ligata al ties penetrema kaj senĝena stilo. Stilo, kiu povas mirblindigi kaj konduti al senkritika fascino, same kiel ĝi povas produkti repuŝon. Sed ĉiuokaze maldankema estus ne agnoski el liberecana vidpunkto la intelektan streĉon, per kiu Bookchin klopodis transpasi la historian kaj teorian memreferencemon, en kiu falis la anarkiismo ekde la 1940a jardeko kaj kiun ĝi ankoraŭ ne venkis. Nu, reale, lia celo estis klopodi malfermi vojojn, dum li elprovis la taŭgecon de la liberecanaj principoj por alporti alternativojn al la niatempaj malsimplaj transformiĝoj.

Legi la plenan artikolon

PDF - 405.2 ko
Bookchin