Skip to Navigation

La kolektivigoj en Katalunio

 
Antoni Castells
En español : <a href="http://soliobrera.cnt.es/files/numeros/pdf/SoliCentenarioCNT.pdf" class="spip_out">Solidaridad Obrera</a>


La malvenko en Katalunio de la militista ribelo je la 18a de julio de la 1936a kunportis, ke la ŝtato, tenanto de la politika povo kaj la militista forto kaj garantianto pri la socia kaj ekonomia organizado de la lando, tute disfalis.

Per la dissplitigo de la ŝtato la laboristoj ―aparte tiuj permanaj, kiuj faris decidoplenan rolon je la atingo de la venko sur la ribelintoj― atingis politikan venkon kaj komencis ampleksan kaj ĝisfundan revolucian transformon de la kataluna socio.

Tiu transformo, sinbazante sur la anarkiista kaj anarkisindikatista idearo de la NKL-IAF1 (Nacia Konfederacio de la Laboro – Iberia Anarkiista Federcio), ĉar tiu organizo ĝuis plejmultan influon sur la laboristaro kaj klopodis realigi la principojn de la liberecana socialismo ĉe industria socio ―kaj parte atingis tion―, okazigante originalan spertaĵon, nursolan je la mondo, kiu forestis tiom de la kapitalismo kiom de la ŝtatsocialismo.

Katalunio havis tiam loĝantaron el 2.791.000 homoj, el kiuj 1.791.000 loĝis ĉe la urbo Barcelono. 54% el la dungita loĝantaro laboris ĉe la industrio, elcento altiĝanta ĝis 68% ĉe la provinco Barcelono. La kolektivisma spertaĵo disvolviĝinta en Katalunio de julio de la 1936a ĝis januaro de la 1939a, kavankam ĝi ne kapablis atingi plene siajn celojn kaŭze de la kondiĉoj kaj malfacilaĵoj, kiujn ĝi devis alfronti, konsistigas iun el la plej radikalaj transformoj je la 20a jarcento. Transformo, kiu tuŝis ĉiujn flankojn de la politika, ekonomia, socia kaj kultura vivo, kaj kvankam ĝi estas parto de la hispana revolucio, ĝi posedas specifajn kaj proprajn karakterojn parte malsimilajn al tiuj de la aliaj teritorioj de la respublikana Hispanio.

Descargas