Skip to Navigation

La kolektivigoj

 

La militista ribelo je julio de la 1936a okazigis leviĝon de la proletaro kaj de la popolo, kiu preterpasis la simplan defendon de la respublika sistemo. Tuj, kiam la militista puĉo fiaskis, komencis spontanea proceso ―kiu ne nur ne respondis la dezirojn de la Respubliko, sed kiu eĉ kontraŭdiris la agvortojn de la sindikatoj― pri transformigo de la socio kaj de la vivo entute. Tiu ĉi eksplodo el libereco kaj ĝojo je la ekapero de nova socio havis materian bazon tuj perceptebla : la kolektivigoj. Oni kolektivigis fabri...

<p class="spip"><a href="http://www.enxarxa.com/ELV/ELV-1-es.pdf" class="spip_out">En español</a></p> <p class="spip"><a href="http://www.enxarxa.com/ELV/ELV-1-cat.pdf" class="spip_out">En catalán</a></p>


La militista ribelo je julio de la 1936a okazigis leviĝon de la proletaro kaj de la popolo, kiu preterpasis la simplan defendon de la respublika sistemo. Tuj, kiam la militista puĉo fiaskis, komencis spontanea proceso ―kiu ne nur ne respondis la dezirojn de la Respubliko, sed kiu eĉ kontraŭdiris la agvortojn de la sindikatoj― pri transformigo de la socio kaj de la vivo entute. Tiu ĉi eksplodo el libereco kaj ĝojo je la ekapero de nova socio havis materian bazon tuj perceptebla : la kolektivigoj. Oni kolektivigis fabrikojn, kampojn, trinkejojn, kinejojn kaj eĉ frizejojn. La kolektiviga febro estis la febro de la revolucio, la febro de sklava popolo, soifanta atingi sian revon organizi kaj regi sian propran vivon.

La kolektivigo signifis senproprigi la entreprenistojn kaj komenci produkti sub direkto kaj kontrolo de la laboristoj mem. La industria kolektivo strukturiĝis tiel : ĝenerala asembleo, kiun partoprenis ĉiuj laboristoj de la entrepreno kaj kiu prenis la plej gravajn decidojn : kion, kiel, kiom kaj por kio produkti, entreprena konsilo, kiu efektivigis la decidojn de la ĝenerala asembleo kaj esploris la teknikajn aferojn rilate al la produktado, kaj sindikata komitato, kiu gardis la interesojn de la laboristoj kiel produktantoj. Tiuj ĉi kolektivoj unuiĝis inter ili pere de la grupigoj, kiuj havis la saman organizan strukturon. Tiuj ĉi grupigoj formiĝis ĉu kun entreprenoj el la sama industribranĉo (per fandiĝo de la entreprenoj) aŭ kun entreprenoj, kies produktoj interrilatas.

La kolektivigita produktado montris ne nur la vojon al la nova socio (kiun la faŝistoj dinamitis), sed ankaŭ demontris : 1) ke racia produktado bezonas neniun entrepreniston kaj ke la laboristoj solaj estas plene taŭgaj organizi la produktadon, 2) ke per la kolektivigo de la industrio oni atingis plibonigojn de la produktado tiel ĉe la teknika kiel ĉe la administra flankoj, kiuj superis de longe la antaŭan entreprenistan organizon, 3) ke la labor- kaj vivkondiĉoj de la laboristoj povas pliboniĝi rimarkinde sen damaĝi la produktadon de la socie bezonaj varoj, 4) ke, kiam la laboro estas regita kaj kontrolita de la laboristoj mem kaj celanta la satigon de la homaj bezonoj, ĝi estas nenia sklaveco.

Tamen la Respubliko kaj la politikaj partioj taskiĝis bremsi tiun unikan sperton je la tuta historio (tiel for de la kapitalismo kiel de la soveta ŝtatismo) atendante ĝis tiam, kiam la frankistoj detruis ĝin ĝisfunde.

Ni proponas al vi etan enkondukan bibliografion :

CASTELLS DURAN, Antoni : « Las colectivizaciones en Catalunya (1936-1939) », Solidaridad Obrera, número especial Centenario de la CNT (2010) 18-19

LEVAL, Gastón : Colectividades libertarias en España. Madrid : Aguilera 1977

MINTZ, Frank : Autogestión y anarcosindicalismo en la España revolucionaria. Madrid : Traficantes de sueños 2006

SEMPRÚN-MAURA, Carlos : « Las colectivizaciones en Cataluña » en Revolución y contrarrevolución en Cataluña (1936-1937). Barcelona : Tusquets 1977

Nike Air VaporMax 2019