Skip to Navigation

La ĜKT-CGT ekorganiziĝas ĉe Sebto (Ceŭto) ĉe la entrepreno Obimace

 
La CGT nace en Ceuta en la empresa Obimace
Esperanto


2009-08-16-ceuta La ĜKT-CGT ekorganiziĝas ĉe Sebto (Ceŭto) ĉe la entrepreno Obimace

La Ĝenerala Konderacio de la Laboro (ĜKL-CGT) instaliĝis ĉe la aŭtonomeca urbo per la municipa entrepreno Obimace.

Mustafa Hassen, Abdelah Mohamed kaj Ahmed Mohamed estas la respondeculoj pri la organizaĵo ĉe Sebto, kaj tiu lasta el ili estas la sekretaro de la Sindikata Sekcio. La ĜKL-a retpaĝo sciigis jam antaŭ kelkaj tagoj pri la starigado de la sindikata sekcio en Sebto. La 28-an de julio Ahmed Mohamed donis 19 aliĝslipojn al la Federacio de la Ĝibraltara Kampo. Nune ili asertas, ke jam estas 40 homoj aliĝintaj al la sindikato. Tiu sindikata sekcio dependas de la Plursektora Sindikato de la Ĝibraltara Kampo.

Kvankam ili komencis ĉe Obimace, ili esperas organizi diversajn entreprenojn de la urbo, ĉefe ĉe tiuj de la kontru-industrio, kie estas multe da senlaboreco kaj, antaŭ ĉio, multe da problemoj. Krome ili klopodos krei fakon por defendi la enmigrantajn kaj translandlimajn laboristojn.

Plian informon (hispanlingve):  El Faro Digital
Air Jordan XXXI 31 Shoes