Skip to Navigation

Ĉu formala demokratio aŭ rekta demokratio ?

 

Estas rimarkinde ―kaj zorgige― la fakto pri tio, ke nuntempe, kiam oni demandas al la loĝantoj de tiu ĉi lando pri la ĉefaj problemoj, neniam estas menciita la manko de demokratio. Estas tre danĝera afero, ke la civitanaro estas akceptinta sen eĉ unu sola plendo, ke tiu ĉi politika sistemo (la reprezenta aŭ parlamenta demokratio) estas la nursola ebla, “tiu malpli malbona”, kiel kutime diras la politikistoj mem.

Sed ĉu ni rajtas reale paroli pri demokratio kiel “regado de la popolo” ? P...

En español <a href="http://www.enxarxa.com/ELV/ELV-2-es.pdf" class="spip_out">SC Apoyo Mutuo</a> ; en catalán <a href="http://www.enxarxa.com/ELV/ELV-2-cat.pdf" class="spip_out">SC Ajuda Mútua</a>


Estas rimarkinde ―kaj zorgige― la fakto pri tio, ke nuntempe, kiam oni demandas al la loĝantoj de tiu ĉi lando pri la ĉefaj problemoj, neniam estas menciita la manko de demokratio. Estas tre danĝera afero, ke la civitanaro estas akceptinta sen eĉ unu sola plendo, ke tiu ĉi politika sistemo (la reprezenta aŭ parlamenta demokratio) estas la nursola ebla, “tiu malpli malbona”, kiel kutime diras la politikistoj mem.

Sed ĉu ni rajtas reale paroli pri demokratio kiel “regado de la popolo” ? Politika sistemo sinbaziĝinta sur hierarĥiaj (kontraŭdemokratiaj) strukturoj kiel la politikaj partioj, kiuj kidnapas dum kvar jaroj la voĉdonon cele interŝanĝi ĝin kvazaŭ bildokartojn, sen reala respondeco pri siaj agoj, flankenlasante la plejmulton de la civitanaro, kiu havas neniun ŝancon sin aŭdigi de la sistemo. Nun la demokratio estas reduktita al fasado por kaŝi (kaj protekti) la povon de la grandaj kapitaloj. La plejmulto el la ĉefaj politikaj partioj havas la saman programon, kiun priskribas la bankoj kaj la financaj spekulaciistoj, la entreprenoj kaj la tutmondaj institucioj (IMF, MKO, Monda Banko…) Restas sunklare, ke la parlamenta demokratio reprezentas nek la popolon nek ties interesojn. Nepras anstataŭigi ĝin per la Rekta Demokratio (RD) : la politika sistemo, per kiu la popolo realigas sian povon klare, sen reprezentantoj kaj pere de rektaj decidmetodoj.

Jean-Jacques Rousseau defendis ĝin. Iu el la argumentoj de lia verko Pri la socia kontrakto laŭtas : « La suvereneco ne estas reprezentebla, kaŭze de la sama kialo laŭ kiu ĝi ne estas vendebla ; ĝi estas ĉefe ĝenerala volo ―kaj la volon oni ne reprezentas : ĝi estas ia aŭ alia. La deputitoj de la popolo ne estas nek povas esti reprezentantoj, ili estas nursole komisaroj kaj finfine ili rajtas decidi nenion. Ĉiu leĝo, ne ratifita de la popolo mem estas senvalida ; tio estas, ĝi ne estas leĝo. »

Ĉu ĝi estas realigebla sistemo ? Nune estas spertoskizoj de RD ĉe landoj kiel Svislando, Usono, Italio, Urugvajo, Germanio ktp. Ĉe tiuj ĉi landoj, pere de subskribkolekto (financata de la registaro, ekzemple ĉe Germanio) je certa tempolimo, la civitanoj havas eblon proponi novajn leĝojn (inkluzive de konstituciaj modifoj) pere de referendumoj, sen bezono proceduri je la regionaj aŭ naciaj parlamentoj, modifi leĝojn, kiujn aprobis tiuj parlamentoj, eksigi elektitajn postenojn ktp.

Oni komparu tion kun la hispana situacio : la civitanoj rajtas fari leĝoproponojn al la Parlamento, subskribitaj de 500.000 homoj (65.000 en Katalunio), nur kondiĉe ke ili ne temu pri modifoj al “organikaj” leĝoj aŭ internaciaj aferoj. Je la malmultaj okazoj, kiam oni atingis plenumi tiujn kondiĉojn, estis aprobata leĝo tutkontraŭanta la popolan iniciaton, ekzemple la Leĝo pri Restaĵa Bruligo de la Kataluna Parlamento.

Ĉe pli proksima kampo, ĉe la municipoj, ni trovas la tiom faman kaj ekemplodonan okazon de Porto-Alegro (Brazilo), kie ekde la 1989a la municipaj budĝetoj estas difinitaj el la civitanara asembleo, kiu krome rajtas kontroli la ĝustan uzon de la publika mono.

Klasika argumento kontraŭ la RD sinbaziĝas sur tio, ke “la aferoj, pri kiuj devas decidi la registoj, estas tro kompleksaj por ke povas esti komprenataj de ĉiuj civitanoj”. Se ni akceptas tion kiel pravan, la civitanoj, ĉar ili ne taŭgas kompreni ilin, ne povas scii, ĉu la agoj faritaj de siaj reprezentantoj estas la ĝustaj, kio signifas, ke ili ne taŭgas taksi la decidojn, kiujn prenis iliajn reprezentantoj nek ilin mem, tiam kiel elekti niajn gvidantojn ? Tiel analizite, ni povas vidi, ke tio ne temas pri argumento kontraŭ la RD, sed kontraŭ la demokratio mem, kio estas tre grava.

Sed al ni ne sufiĉas la kvazaŭpraktikoj de RD antaŭe klarigitaj. Ni deziras plu ! Ni deziras entutan kaj realan rektan demokration. Ni deziras malmunti la maŝinaron de la povo dum oni konkeras ĉiam pli ampleksajn spacojn de aŭtonomio kaj partoprenema administrado.

La modelo de anarkiista rekta (aŭ konsenta) demokratio, kiel la anarkiismo entute, reprezentas vidon pri la socio, ĉefe fokuzita al ĝiaj mikrokampoj. La zorgo estas ne je la rilato inter registaro kaj regitoj, sed nursole inter la regitoj, kiuj sin liberigas el la registaro. La ideo estas tio, ke la homoj unuiĝu je la plej bazaj kampoj ―sendepende kaj auxtonome― kaj per kunlaboro kun siaj kuncivitanoj prenu decidojn, kiuj tuŝu iliajn propajn bezonojn kaj ne tiujn de la gvidantoj, kiuj regas aŭ deziras regi ilin. Tiuj ĉi decidoj estas senvalidigeblaj ĉiumomente.

Ĉi-tuta proceso sin baziĝas sur la principo pri asemblea konsento, ĉar la anarkiista RD ne estas ligita kun la koncepto pri regado de la plejmulto. Aldone ĉiuj homoj, damaĝitaj de interkonsento, havus rajton pri vetoo je tiu ĉi decidprena proceso. Tio ebligas ilin senvalidigi la decidon kaj tiel rekomenci la debaton.

Ideale estas konsento aŭ unuvoĉa akcepto kaj aliĝo al decido aŭ al vidpunkto pri la decido. Tiu ĉi estas la modelo de la konsenta demokratio. Por ektrakti problemojn, kiuj surpasas la limojn de la urbo, la demokratigitaj municipoj de iu regiono konsistigus konfederacion kaj sendus delegitojn al konfederacia konsilio. Tiu ĉi konfederacio estus neniu ŝtato, ĉar ĝi estus plene regita de la civitanaraj asembleoj. La senditaj delegitoj havus povon nur trakti decidojn, kiujn prenis ilia asembleo kaj restos subigitaj al ĝi. La perantaj komitatoj inter urboj aŭ inter kvartaloj ĉe urbegoj havus nenian kapablon preni decidojn ; ili estas debataj komitatoj aŭ rondoj, en kiuj ĉiu koncerna homo rajtas arigi kaj partopreni la debaton. La fina celo estas trovi proponojn akcepteblaj de ĉiuj la koncernitoj kaj reiri al la bazgrupoj kun tiuj ĉi proponoj. Tio ebligus la interregionan kooperadon.

Menvide tiu ĉi RDa proceso postulas altan nivelon de engaĝiĝo kaj konscienciĝo flanke de la partoprenantaj homoj. Repensigon pri ni mem kiel individuoj ne kiel marionetoj de la sistemo, kun la fina celo superfluigi la ŝtaton, neniigi la nunajn politikajn kaj ekonomiajn elitojn.

Ĉu utopio ? Eble, sed la historio montras fojon post fojo, ke eblas ŝanĝi ĝian kurson. Kaj je la nunaj momentoj, kiam ne nur mankas demokration, sed kiam krome la povo montras sian aŭtentikan visaĝon kiel detruanton de la planedo Tero, pli ol neniam nepras la rekta interveno de la popolo.

nike air max 90 nz

Descargas