Skip to Navigation

Alvoko pri solidareco de La Kamparana Vojo el Honduro

 
Traducción del llamamiento a la solidaridad de Vía Campesina de Honduras
Esperanto


honduro

Alvoko pri solidareco de La Kamparana Vojo el Honduro

La 12an de aŭgusto de la 2009a

Hieraŭ nokte, je la 23:23a –post la starigo de la elirblokado, kiu komencis je la 22a– nekonatuloj el krem-kolora Toyota aŭtomobilo kun licenc-plato "PCA 1981" pafis kontraŭ la oficejo de La Kamparana Vojo en Honduro, kiun kunordigas la kamarado Rafael Alegría. Tiu ago estis klara atenco kontraŭ niaj sociaj organizaĵoj kaj gvidantoj, kiuj estas ĉefronte de la kontraŭstaro al la puĉo. Ni memorigas vin pri tio, ke antaŭ 15 tagoj eksplodis bombo, taŭga por mortigi 15 homojn, en la sidejo de la Sindikato de Laboristoj de la Industrio pri Trinkaĵoj kaj Similaĵoj (STIBYS). Hodiaŭ estas aldonita tiu plia krima ago kontraŭ la oficejo de La Kamparana Vojo. Tiuj du menciitaj organizaĵoj estas parto de la Nacia Konstraŭstara Fronto Kontraŭ la Puĉo.

Ni kondamnas tiun agon, ĉar la agado de La Kamparana Vojo kaj de la Nacia Konstraŭstara Fronto Kontraŭ la Puĉo estas tute pacemaj. Ni aldonas, ke rimarkinde, kiam oni starigas elirblokadon, la nursolaj homoj, kiuj rajtas moviĝi tra la stratoj, estas la policanoj.

La Kamparana Vojo en Honduro alkovas la naciajn kaj internaciajn organizojn pri homaj rajtoj, por ke ili atentu ne nur tiun agon kontraŭ ĝia sidejo kaj gvidantoj sed ankaŭ la defendon de la homaj rajtoj de la tuta hondura popolo kaj de la gekamaradoj, kiuj staras surstrate ekde antaŭ 46 tagoj je kontraŭstaro al la puĉo. La gvidanto Rafael Alegría komentas, ke "la popolaj rajtoj estas reale perfortitaj". Tiu ĉi estas bedaŭrinda situacio, ĉar, ekde kiam ekis la kontraŭstaro, estis multaj bunditoj, murditoj, kaptitoj, malaperiĝintoj kaj multaj pliaj perfortaĵoj al la homaj rajtoj de la honduranoj".

Laŭ la antaŭinformo de iu el la juraj konsilantoj de la Nacia Konstraŭstara Fronto Kontraŭ la Puĉo centoj da homoj estis bundataj kaj pli ol 40 arestitaj, kiel rezulto de perfortaj agoj, kiuj okazis hieraŭ vespere je la fino de pacema kaj amasa mobilizo. La aro de advokatoj de la Fronto prezentis apelacion de habeas corpus por atingi la liberigon de la gekamaradoj arestitaj hieraŭ. La gvidantaro de la Fronto asertas, ke tiujn perfortaĵojn okazigis homoj fremdaj al la protesto, kiuj estis komisiitaj de la puĉistoj por fifamigi la pacemajn protestojn, kiujn disvolvis la Fronto. La arestitoj estas akuzataj pri ribelo, terorismo kaj perfido al la patrio, inter aliaj krimoj.

Rimarkas Alegría: "La Kontraŭstara Fronto ne respondecas pri tiuj okazaĵoj. La principoj kaj la sinteno de la Fronto estas la pacema marŝado, la pacema protesto, la pacema mobilizo. Neniam ni uzas aŭ alvokas perfortajn agojn. Ŝajnas, ke tiuj agoj estas faritaj de grupoj, celantaj la fiaskon de la socia mobilizo kaj kiuj okazigas ĉi tiun situacion, kaj ni asertas kategorie, ke ni havas nenian respondecon pri tiuj ĉi okazaĵoj".

Kaŭze de ĉio okazinta dum la lastaj 24 horoj La Kamparana Vojo el Honduro alvokas La Internacian Kamparanan Vojon, la sociajn movadojn kaj naciajn kaj internaciajn organizaĵojn pro homaj rajtoj, por ke ili sendu mesaĝojn aŭ delegitarojn, apogante la homajn rajtojn en Honduro, kaj helpu haltigi tiom da maljusto kaj perforto kontraŭ la sendefenda hondura popolo.

Bonvolu sendi denoncan kaj/aŭ solidarecan leterojn al la sekvaj adresoj:

Secretaría de Estado de Seguridad Pública.
Coronel Jorge Rodas Gamero Fax: (504) 237-9070/ 220-55-47 Correo: sseg.06@hotmail.com


Fiscalía de los Derechos Humanos
Lcda. Sandra Ponce
Fiscal Especial de Derechos Humanos
Tegucigalpa, Honduras
Fax: (504) 221-3656 Correo: ponce10s@yahoo.com.ar


Comité para la Defensa de los Derechos Humanos (CODEH)
Presidente Andrés Pavón
Correo: andres@codeh.hn, codeh@codeh.hn

Comité de Familiares de Detenidos Desaparecidos en Honduras (COFADEH)
Coordinadora Bertha Oliva
Correo: mail@cofadeh.org

La Vía Campesina de Honduras
Correo: laviacampesina@cablecolor.hn

Pliajn informojn pri La Kamparana Vojo: SAT
Pliajn informojn pri la kontraŭstaro al la puĉo ĉe Honduro (hispanlingve): Movimientos sociales
Original en: CGT Castilla y León