Skip to Navigation

Tribunalo (Instrumentoj de la regpovo 3)

 

La iluzia karaktero de »povdivido« estas evidenta ankaŭ koncerne la »juĝadon«. La sendependeco de la tribunalo estas tiom nereala, kiom tiu de la parlamento. Vere estas ke, en okcidenta Eŭropo, kie ekzistas iuj »tradicioj«, kie la reĝimoj estas pli stabilaj, pli konstantaj, la ŝajna tribunala sendependeco estas pli granda, precipe kiam temas pri kazoj, kiuj ne riskas perturbi la fundamentojn de normala ekzistado de la reĝimoj.

G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)


Sed por tiuj, kiuj konas la mekanismon de la »juĝado« ne estas malfacile senvualigi la ŝajnecon de la juĝa sendependeco en la okcidentaj kapitalismaj kaj »demokratecaj« landoj. Ankaŭ tie, kiel ĉie aliloke, la tribunalo estas klasa institucio kaj ĝi neniam povas sekvi la leĝajn postulojn ĝis sankcioj, kiuj malutilas al la interesoj de la reganta klaso. Kontraŭokaze, la personoj, kiuj okupas la tribunalajn postenojn, estus iel eksoficigitaj aŭ devigataj adaptiĝi, kaj silenti.

La tribunalo estas pli malnova institucio ol la parlamento; ĝi akompanas la aŭtoritaton en ties tuta historia estado, de ties apero en la primitiva tribo ĝis hodiaŭ. KROPOTKIN, kiu bone studis la aŭtoritatan genezon kaj la historian rolon de la ŝtato, diras: »La aŭtoritato de la estroj ĉe la primitivaj sovaĝuloj, la aŭtoritato de la riĉaj familioj en la mezepokaj civitoj kaj la aŭtoritato de la reĝoj, ĉiam sin apogis ĉefe sur ilia juĝa aŭtoritato«. Principe, tio, kion oni nomas »juĝado«, ne estas io alia krom kontentigo de besta venĝemo, sed ne de justeco. La primitiva leĝo: »denton pro dento, okulon pro okulo« ne estas esprimo de justeco, sed venĝosoifo por kontentigo de vundita sento. Apoginte sin sur tiu ĉi besta bezono, la privilegiuloj, ŝajnigante ke ili kvazaŭ rolus kiel arbitraciantoj, ĉiam serĉis okazon konfirmi tiamaniere sian propran kastaŭtoritaton, kiam tiu ĉi jam transformiĝis en unuklasan aŭtoritaton. La antaŭjuĝoj rilate al la rolo en la socio de utila arbitracianto tia, kian konkeris la tribunalo, estas tiom profunde enradikiĝintaj en la homo, ke, kiam ni refutas la ŝtaton, ĉi–lastan oni identigas kun tribunalo, kaj tial ordinare al ni rebatas: »Kiel povus ekzisti socio en kiu la puntimo estus forigita? Oni venus al ĉiamaj senjuĝaj punoj«. Oni ofte tiel rebatas al ni, ĉar la homoj forgesas ĉiujn aliajn leĝojn kaj reduktas la tribunalaferon al nur kriminala juĝproceduro, kio fakte okupas la plej etan parton de la tribunalagado. Oni hodiaŭ facile argumentas kun statistiko en mano, ke la plej granda nombro da »krimoj« rilatas al la proprieto kaj la ŝtato; sekve la rolo de la tribunalo kiel institucio, kiel juĝpova instrumento, konsistas ĉefe en la defendo de socipolitika kaj ekonomia reĝimo, kiu –tiel longe dum ekzistos privilegioj politikaj, ekonomiaj aŭ spiritaj, t.e. tiel longe dum ekzistos ŝtato kaj proprieto privata aŭ ŝtata– ĉiam reprezentos la interesojn de reganta klaso. Tiel estis, kaj tiel estos...

Aliflanke, se oni akceptas, kondiĉe ke la tribunalo havu ankaŭ la rolon defendi la personan sekurecon kaj obstakli al krimoj –preteksto per kiu oni serĉas la socian pravigon de klasa institucio, kies historia rolo estas pluigi venĝosoifon anstataŭ restarigi la justecon– oni ne povas nei nekontesteblan fakton: la severeco de la punoj ne malgrandigas la krimecon. Dubinda estas la ekzisto de iama pli kruela tribunalo ol la bolŝevista, kiu por plej sensignifaj kulpoj, por malfruiĝo en la fabriko, kondamnas al jaroj da peniga laboro; sed la historio ankaŭ ne konas aliajn reĝimojn, kie krimeco pli vaste etendiĝis.

La historia, rolo de la tribunalo, kiel ni diris, estas tute alia. Ĝi estas, nur pova instrumento, ĉenero el la ĉeno. En la konstituciaj ŝtatoj –hodiaŭ ĉiuj ŝtatoj estas tiaj– la parlamento kreas la leĝojn almenaŭ formale, la registaro ilin aplikas, kaj la tribunalo, kune kun la tuta aparataro el kiu konsistas la justico, strikte prizorgas ilian aplik–adon. Ĉi tiun skemon, kompreneble, oni ne ĉiam strikte plenumas, sed eĉ kiam la ŝajno estas tute priatentata kaj la »principo« savita, la esenco de la aferoj ne aliiĝas, ĉar la esenco kaj la destino mem de la leĝo estas konsekri la donitan strukturon de socio, por kies gardo deĵoras la tribunalo.

Nike Hypervenom Phantom

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.