La materia produktado kiel ekonomia kaj socia funkcio entenas: minejojn, ŝtonminejojn, petrolfontojn, terkulturon, bredadon, arbarojn, fiŝkaptadon, ĉasakiron, hidro–termo–elektran energion, industriojn rilatajn al nutraĵo, konstruado, teksado, piedvestoj, ledo, ligno, metalurgio, mekanika konstruo, vitro, kemio, ceramiko, ktp.
Plie estas multaj manlaboraj profesioj, iuj en diversaj industrioj, aliaj sendependaj, kiuj rolas kiel helpaj branĉoj. Aliaj rilatas kun zorgado kaj riparo kaj sin prezentas kvazaŭ servoj, ktp.

Paralele al la materia produktado, la servoj, kiel la transportoj, komunikoj, sano, instruado kaj edukado, kulturo ktp, en kiuj efikas la homa laboro, ne povas esti konsiderataj kiel produktado, kvankam granda nombro da ili proksimiĝas per sia karaktero al la materia produktado.
Vertikala organizo

Paralele al la materia produktado, la servoj, kiel la transportoj, komunikoj, sano, instruado kaj edukado, kulturo ktp, en kiuj efikas la homa laboro, ne povas esti konsiderataj kiel produktado, kvankam granda nombro da ili proksimiĝas per sia karaktero al la materia produktado.
Vertikala organizo
La organizado de la produktado kaj de la servoj estas unu el la plej gravaj taskoj de la socia rekonstruo. La sukceso de la revolucio konsistas ĉefe el venko de la malordigo de la produktanta organaro. Eĉ momenton ne haltas la vivo. Daŭras la bezonoj, sekve la produktado de la havaĵoj kaj la funkciado de la servoj, kontentigantaj ĉiujn bezonojn de la loĝantaro, devas esti rapide normaligitaj kaj eĉ plibonigitaj. Feliĉe, la neceso krei novan, tute malsaman institucion por plenumi tiun grandegan kaj gravan taskon ne ekzistos. La organaro jam ekzistas de antaŭ la revolucio. Necesos nur modifi ĝin, adaptante ĝin al la novaj funkcioj komisiotaj de la revolucio. Tiu organaro, tiu institucio estas la laborista sindikato. Estas ĝi, kiu eksproprietigos kaj kaptos la entreprenojn kaj la servojn kun ĉiuj ties posedaĵoj –instalaĵoj kaj nemoveblaj posedaĵoj, magazenoj, deponejoj, materialoj kaj iliaj fontoj– kaj refunkciigos ilin.
La rekonstruo estas precipe organizo–laboro: organizado de la laboro, provizado, zorgado, produktado kaj parte de interŝanĝo –ĉefe inter la aliaj entreprenoj–, raciigo de la funkciado, esploroj kaj studoj pri perfektigo de la metodoj, formado de la kadroj, distribuo de la rimedoj kaj manlaborularo inter la entreprenoj ktp. La kreado kaj la daŭrigo de harmonio en la tuta organaro sur pli am–pleksa teritoria plano postulas ankaŭ antaŭan kunordigon de la rimedoj, materialoj, energio kaj manlaborularon, sekve, statistiko fariĝas speciale grava servo.
La tuta organizado kaj la plenuma laboro devene estas tasko de tiuj, kiuj rekte partoprenas per sia laboro. Tio estas ebla nur en la plej malgranda kolektiv-unuo en la laborloko –laborejo, fabriko, farmo, establejo, aparta laborejo, stacio, stacidomo, lernejo, dispensario, hospitalo, laboratorio ktp. La laboristoj, ĉiuj ejaj laboristoj, pli–malpli multaj sendiference de metioj aŭ profesioj, formas la primaran organizon. Tio estas organizo laŭ produktado, funkcio aŭ servo. Poste, ĉiuj similaj organizaĵoj pri la sama produkta aŭ serva fako, lok–skale aŭ sur limigita teritorio (komunuma teritorio, ekzemple) kuniĝas por formi lokan unuiĝon de ĉiuj laboristoj de la entreprenoj kaj laborejoj de la sama produktado aŭ de la sama servo. La sama unuecigo, ciam en la sama produktado, la sama servo de socia funkcio, etendiĝas sur pli larĝa teritoria skalo: distrikto, arondismento, departemento, regiono, formante respondantajn unuiĝojn,  distriktajn, arondismentajn, departementajn, regionajn unuiĝojn, laŭ ekonomia fako, por fine agi sur la teritorio de la lando per starigo de fakaj naciaj unuiĝoj. La organizo laŭ produktaĵoj, funkcioj, sekvas rektan linion de funde supren –la vertikala organizo. Ĉiu unuecigo en tiu vertikala skalo, komencante per la unŭagrada organizo kaj finiĝante per nacia unuiĝo de la fakoj, elektas la respondantan konsilion entenantan la necesan nombron da membroj, laŭ la kazoj, reprezentantan la laboristojn, teknikistojn kaj administrantojn: konsilion pri unuagrada organizo, konsilion lokan, distriktan, arondismentan, departementan, regionan kaj laŭfakan konsilion de nacia unuiĝo. Laŭ la nombro de laboristoj kaj la pli–malpli granda malproksimeco de la organizo rilate al la loĝloko de la anoj, tiu elekto efektiviĝos per rekta partopreno de ĉiuj laboristoj kunvenigitaj en ĝenerala asembleo aŭ  per la respondantaj delegitoj balotitaj dum konferencoj kaj kongresoj distriktaj, arondismentaj, departementaj, regionaj.
Estas necese, ke la praktikaj profesiaj lernejoj kaj la formad–kursoj por la laboristaj kadroj, la laboratorioj pri elementaj esploroj kaj perfektigo de la laboro ĉe la entreprenoj estu rilatigitaj kun la loka unuiĝo. Kiel profesia instrua establo la citita lernejo aŭ priesplora establo en la distrikto estas rilatigita kaj reprezentita ankaŭ ĉe la distrikta konsilio. La teknikaj duagradaj lernejoj por preparado de la teknikaj kadroj de sama produktado aŭ de sama servo, same kiel la laboratorioj de pli supera grado estas rilatigitaj kun la konsilio arondismenta, departementa aŭ regiona. La institucioj por supera profesia instrŭado, pli–malpli laŭbezone specialigitaj, sammaniere estas reprezentataj ĉe la samfaka nacia unuiĝo kaj dependas de ĝi. Tio estas longa kaj instrua eksperimento en la profesia instruo kalkulante kun la nuna socio, kiu sugestas similan dependecon.


La ĉi-tiea skemo sufiĉe klare prezentas la strukturon de la vertikala ekonomia organizo (laŭ fako, produkto aŭ funkcio). Evidente, tiu skemo ne povas rigore kaj sammaniere esti uzata por ĉiuj fakoj, servoj aŭ funkcioj; ĉiu el ili havas sian propran econ. Unuj estas disigitaj sur la tuta teritorio kaj eĉ en la komunuma kadro aŭ sur la loka plano. Tiukaze, tiu skemo estas tiuforme uzebla. Aliaj estas reprezentataj de unu aŭ kelkaj entreprenoj aŭ establoj en la loĝ–loko aŭ nur en kelkaj dom-grupoj kaj forestas aliloke. Aliaj estas supermezure centrigitaj kaj lokalizitaj nur en kelkaj dom–grupoj kaj regionoj pro lokalizo de la krudaj materialoj, de la energi–fontoj aŭ de la speco de la produktado. Kelkaj servoj aŭ produktoj funkcias region–skale aŭ eĉ nacie kaj ne povas esti loke dependaj nek funkcii laŭ tiu skemo, ĉar ili rekte dependas de regiona unuiĝo aŭ de la nacia unuiĝo, kie ili estas reprezentataj, aŭ eĉ estas per si mem faka nacia unuiĝo, ĉar ili estas ununura entrepreno por la landa entuto. Ekzemple tiaj povus esti baraĵo, hidro–elektra centralo, ktp.                                                               :
Ekzemplo pli bone klarigos la strukturon de tiu vertikala organizo. Ekzemple, la nutra industrio, kiu entenas la industriojn pri provianto, sukero, faruno, panfarado, rizo, pastaĵoj, oleoj, laktajn kaj glaciumajn industriojn, ktp. Se ne ĉiuj kategorioj, almenaŭ granda parto el ili, estas lokita en la plej gravaj dom–grupoj. Kelkaj, kiel la resto–racioj, ekzistas ĉie. La laboristoj de ĉiu entrepreno, kiel ajn malgranda ĝi estas (kelkaj estas dekomence centrigitaj) formas la unuagradan organizon kaj elektas la lokan konsilion. La nombro de tiuj organizoj kaj de iliaj konsilioj en dom-grupo simetrias kun la nombro de entreprenoj. Tiuj unuagradaj organizoj kaj iliaj konsilioj efektivigos la eksproprietigon. Ili estas devigitaj organizi la produktadon. La antaŭaj posedantoj, se ili estas teknikistoj, inĝenieroj aŭ administrantoj, egalrajte kunlaboros en la kolektivaĵo, se ili ne estas konataj kontraŭrevoluciuloj kaj se ili ne rifuzas sian partoprenon. Tiuj organizadoj de nutra produktado en dom–grupo aŭ komunumo formas la lokan unuiĝon de la nutra industrio. La lokaj unuiĝoj en la distrikto formas la distriktan unuiĝon, la distriktaj formas la departementajn, ktp, por atingi la nacian unuiĝon de nutra industrio.
Tiu sama skemo entenanta ĉiujn homajn aktivadojn trovas sian praktikon en ĉiuj produktaj, servaj, establaj fakoj. Tiel formiĝas tiom da lokaj, distriktaj, regionaj kaj naciaj fakaj unuiĝoj, kiom da ekzistantaj fakoj. Pakte, ili ne estas pli ol dudeko. Neniu malhelpo, neniu domaĝo por la starigo de speciala produkta fako, kiam estas bezone. Elkzemple, la arbar–ekspluatado kaj la ligno–industrio povas esti sendependa fako de la konstru–industrio. Sed ili havos saman strukturon kiel la aliaj fakoj.
Kelkaj fakoj –ekzemple la minoj– estas lokitaj en iuj regionoj kaj malestas en aliaj. Tiukaze ili estus loka kaj eĉ regiona fako. Aliaj, kies amplekso entenas la tutan lan–dan teritorion, estus faka nacia unuiĝo. Tiu skemo pri vertikala organizo same taŭgas por ĉiu ekonomio, kiu ne povas esti nomita industrio –terkulturo, arbaroj, fiŝkaptado, ktp– ĉiam enkalkulante la specialecojn de la tie praktika laboro. En terkulturo, specialigo estas malpli disvolvita; ofte precipas la plurkulturo. La eksproprietigo trafas nur la grandajn farmojn uzantajn nur salajrulojn. Efektivigos ĝin la terkulturaj laboristoj, la malriĉaj kamparanoj, la negravaj terkulturistoj de antaŭ la revolucio organizitaj en profesiaj kamparaj sindikatoj. Fakte, la rolo de tiuj organizaĵoj efikos malpli per eksproprietigo ol per kooperado kaj libervola formado de malgrandaj kulturejaj kolektivoj. La kooperativoj aŭ la kolektivoj tiel kreitaj estos, en ĉiu dom–grupo, samtempe la unuagrada organizo kaj la loka terkultura unuiĝo. Kelkfoje, tiu organizo intermiksiĝos kun la loka distribua organizo aŭ eĉ kun la komunumo. La komunuma konsilio, de ĝi elektita, estos samtempe loka terkultura konsilio kaj komunuma konsilio en malgranda, preskaŭ ekskluzive terkultura dom–grupo. La posta federacio de terkultura formado (distrikt– arondisment– departementskale, ktp) stariĝos laŭ la sama skemo. La terkulturado–fako inkludos ankaŭ ĉiujn specialistojn: agronomojn, zooteknikistojn, besto–kuracistojn, ktp. La duagradaj kaj superaj praktikaj terkulturaj lernejoj, la kampoj kaj eksperimento–stacioj, laboratorioj kaj esplor–institutoj estos kunigitaj kun la respondantaj distriktaj, regionaj (ktp) unuiĝoj aŭ kun la nacia terkultura unuiĝo laŭ sia grado kaj specialeco.
La manlaboroj, precipe tiuj celantaj la malgravajn riparojn, la zorgadon, ktp, plu ekzistos subforme de koope–rativoj aŭ eĉ individue, kiam ili ne ekspluatas aliulan laboron. Eble, kelkaj neniam malaperos, eĉ post tre dis–volvita modernizado. Laŭ la landoj kaj regionoj, pli–mal–pli granda parto de etkultivistoj laborantaj senhelpe de salajruloj povas daŭrigi sian ekspluatadon. Ĉiuj profesie organiziĝos kaj kolektive enkalkuliĝos en la respondaj fakoj pere de siaj reprezentantoj en ĉiuj organoj de kunordigo.
La specialistoj kaj teknikistoj el ĉiuj profesioj kaj fakoj plene sendepende organiziĝos en respondaj profesiaj organizaĵoj cele al solvo de propraj profesiaj problemoj kaj kiam estos necese, estos reprezentataj en la fakaj, lokaj, distriktaj, departementaj, regionaj aŭ nur naci–skalaj unuiĝoj. Tamen, tiuj unuiĝoj (aŭ profesiaj organizoj aŭ reprezentataj ĉe la respondaj fakoj) ne havas pro–duktadan kaj ekonomian rolon sed teknikan, konsilan kaj informan rolon. Estas necese ankoraŭfoje substreki, ke en libera socialisma socio, la statistiko havas speciale gravan rolon. En ĉiu entrepreno estos elementa organo pri statistiko. Ĝia aktiveco estas kunordigita per estraro en ĉiu loka, distrikta, departementa, regiona kaj naci–skala faka unuiĝo. Sed ni pli poste pritraktos pli detale la organizon de la statistiko.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)