Skip to Navigation

Origino de la senestrecaj ideoj kaj movado.

 

Origino de la senestrecaj ideoj kaj movado.

Same kiel la ideoj pri aŭtoritato, ankaŭ la ideoj pri senestreco havas naturkaŭzan originon. Ili ne estas falintaj de la ĉielo, sed venas de la vivo. Ili ekradikas el la homo, el lia naturo. Ili naskiĝas el materialaj kaŭzoj en la piej vasta senco de tiu ĉi nocio. Ili estas frukto de la komplekso de kondiĉoj, meze de kiuj la homo naskiĝas, vivas, disvolviĝas, agas aŭ eltenas efikojn, kreas kaj konsumas havaĵojn, lernas, luktas, revas, ĝuas aŭ su–feras. Sed la homa naturo estas kontraŭdira kaj kompleksa. Tial, ne nur la senestrecaj ideoj sed ankaŭ la aŭtoritataj ideoj same fontas el la homo.

G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)


La instinkto de memkonservado kaj la seksa instinkto neprigas reciprokan lukton, kiu aperas en diversaj kaj multaspektaj formoj; ili estas fonto de aŭtoritato. La historio de la homaro estas plena de tiaj pereigaj manifestiĝoj. Ĝuste tiuj manifestiĝoj de instinkta aŭtoritato estas fontoj de la aŭtoritataj ideoj, hodiaŭ esprimitaj en kompleta filozofio, kiu metas la instituciojn super la homo, la formulojn super la vivo, kreas kulton al la Ŝtato, kaj transformas la homon en objekton, aŭtomaton, regaton.

La sento de libereco, unuflanke, kiu ne kontraŭas al la instinkto de memkonservado kaj ne nur ne kontraŭstaras la lukton sed eĉ ofte ĝin kondiĉas; la socia instinkto, aliflanke, kiu ankaŭ ne kontraŭstaras la memkonservadan instinkton, sed ĝin plivastigas kaj donas al la lukto aliajn formojn kaj aliajn sencojn, estas esencaj fontoj de la ideoj pri senestreco.

De tiu vidpunkto la tuta homara historio lumiĝas dife–rence de la historio instruita en la ŝtataj lernejoj. La disvolviĝo de la homo kaj de la homsocio en daŭro de mil jaroj okazis sub la signo de tiuj du principoj : unuflanke, la lukto por regpovo, por konkero, konservo kaj plivastigo de la privilegioj kaj materialaj havaĵoj hereditaj aŭ konkeritaj, kiuj ĉiam firmigas la potencon de la homo super la homo; aliflanke, la lukto por libereco mensa aŭ materiala, religia aŭ politika, ekonomia aŭ sociala, persona aŭ kolektiva; lukto por defendo de la sociaj institu–cioj certigantaj ĉi tiun liberon, aŭ kontraŭ tiuj, kiuj ĝin subpremas; lukto de individuoj aŭ de pli–malpli gravaj grupoj, organizoj, klasoj, socioj kaj de tutaj civilizacioj, kiuj ofte pereis, aŭ saviĝis, sed eltenante la pereigajn konsekvencojn de tiu lukto.

Du fundamentaj tendencoj karakterizas ĉiujn homsociojn de antikva Orienta epoko ĝis hodiaŭa tempo. La unua estas la popola, tiu de vastaj homamasoj, kiuj kreas riĉaĵojn, tiu de saĝuloj, poetoj, pentristoj, skulptistoj, arkitektoj k.t.p. Ĝiaj fruktoj estas popolkutimoj, sur kiuj masoniĝas ĉiuj sociaj institucioj : la klanoj, kampara komunumo, civitoj, folkloro, la saĝeco de la jarcentoj kaj la tuta spirita kaj materiala kulturo, kiu modlas la fizionomion de I' tero. En tiu tendenco trovas sian originon la senestrecaj ideoj. La alia tendenco estas la kontraŭpopola –tiu de la magiistoj, orakoloj kaj pastroj, de la nobeloj, kiuj konservas kaj transdonas la leĝojn kaj malnovepokajn tradiciojn, de la militestroj posedantoj de la armil– kaj venksekretoj. El tiu tendenco nutriĝas ĉiu aŭtoritata ideo.

Tiel, la senestreca penso estas daŭriganto de la popolaj tradicioj; senestreca filozofio estas filozofio de la popo–la kutimjuro kaj natura rajto; dum aŭtoritata penso estas heredanto de la perfortrajto, de la ruzulo, de la leĝadmiranto, afero de la privilegiaj malplimultoj.

Sed ankaŭ la kutimjuro, la popolaj tradicioj suferas mal–noviĝon, rigidiĝon, kaj ili transformiĝas ne malofte en neadon de la progreso, en obstaklon al la evoluo, al la kreskanta spirita kulturo, al la kreskanta liberneceso. Tiam venas la protesto, la ribelo kontraŭ malnoveco, konservatismo, mumiigo. Tiu ribelo estas persona aŭ kolektiva. Tamen ne ĉiam la ribeluloj estas portantoj de io esence nova. luj el ili deziras purigadon de la kutimoj kaj institucioj por certigi pli grandan efikon en la konservado de la individuaj kaj sociaj interesoj. Ili strebas forigi ciujn malhelpojn for de la vojo al evoluo kaj libero; ili strebas neniigi naskiĝantajn formojn de regpovo, kaj tial ili estas revoluciaj. Meze inter ili naskiĝas anarkiaj ideoj. Aliaj volas reformi la malnovajn kutimojn kaj instituciojn por de ĉi–lastaj plene "liberiĝi" kaj trudi personan aŭtoritaton. Inter ili troviĝas la antaŭuloj; de ĉiuj HITLERoj kaj STALINoj – de ĉiuj diktatoroj.

La liberecana idealo ĉerpas sian spiritnutraĵon –sukon de la eterna kaj neestingebla impeto de la popoloj al li–bereco kaj sendependeco– el la persona aŭ kolektiva ribelo, kontraŭ ĉia subpremado, superrego, kontraŭ ĉia privilegio, kiu ĉiam transformiĝas en superregon. La senestreca penso enradikiĝas en la ribelo, en la protesto, en la kritiko, en la neado de ĉio malnova kaj eksvalida, kiuj enkarniĝas en Satano laŭ la bibliaj legendoj, en Prometeo laŭ la greka mitologio. Ties portantoj estas la ĉiuepokaj sektoj, kiuj aperas, kiel tipa esprimo de la spirita ribelo. Ĝiaj martiroj estas la ĉiuepokaj herezuloj, bruligataj sur brulŝtiparoj aŭ vivante palisumataj. La anarkiisma penso manifestiĝas en definitiva formo en la mondkoncepto kaj agado de la bogomilanoj, albigensoj, husanoj, anabaptistoj.

Reprezentantoj de senestreco estas plebanoj, kiuj en antikva Romo unuafoje en la historio efektivigas la ĝeneralan strikon kaj ĉesigas ĉian vivon, forlasinte la urbon, disiĝinte de la patricioj, tiel devigante ĉi–lastajn cedi.

Senestreco en la historio estas reprezentita per agado de la kamparanaj insurekcioj kontraŭ servut–reĝimo, per la sekcioj de la granda franca revolucio, en la julia revolucio de 1830, en la februara de 1848, malgraŭ tio, ke ĝi havas ankoraŭ la formon de la nekonscia senestreca agado. Elementojn de ĝi ni ankaŭ havas en la Pariza komuno, jam esprimo de taktiko lumigita de la ideoj de PRUDONO kaj BAKUNINO.

Alia fonto de la senestrecaj ideoj estas la filozofio de saĝuloj el diversaj epokoj spegulintaj la popolajn aspiradojn: LAO TSE el antikva Ĉinio, la egipta gnostikulo KARPOKRATO el Aleksandrio, ANTIFONO kaj ZENONO el antikva Grekujo; verkistoj kaj pensuloj el pli nova tempo: RABELEZO, FENELONO, LA BOESI, enciklopediistoj el la 18a jarcento kaj speciale DIDEROTO kaj ceteraj.

Tria fonto de la senestrecaj ideoj estas la Scienco per ties atingaĵoj kaj malkovroj.

Kaj malgraŭ io, ĉiuj ĉi fontoj ne sufiĉas por vivigi bonkonstruitan doktrinon pri socia reorganizado. La teknika, ekonomia, materiala kaj spirita progreso en la fino de la 18a jarcento kaj dum la 19a venigis sur la mondscenejon novan kaj ĉie pli kaj pli klare formiĝantan kaj ekkonsciantan klason. La proletaro kaj la luktoj, kiujn ĝi gvidis dum la tuta unua duono de la 19a j. finludis decidigan rolon de akuŝisto de la senestreca mondkoncepto.

Unua esprimanto de la senestreca doktrino (1791) estas William GODWIN (1756–1836) en la libro : "Esploroj pri la justado en politiko kaj ĝia influo sur la virto kaj uni–versala feliĉo" (XIII – 895 p.); dua estas PRUDONO (1809–1865) en la libro : "Kio estas proprieto?" aperinta en 1840.

Sed la formado de donita ideo en iun doktrinon ankoraŭ ne estas sufiĉa, por ke oni kalkulu kun ties realizo. Necesas organizado, necesas movado. La rektan originon de la senestreca movado oni devas serĉi en la Unua Internacio kaj pli speciale en la Pariza Komuno. Kreinto, organizinto kaj plej bona esprimanto de tiu movado aperas Mikaelo BAKUNIN (1814–1876). Ĝis li, anarkiismo estas nur iu filozofia tendenco, pli literatura manifestiĝo ol senpera sociala agado. Per Bakunin anarkiismo aliformiĝas en revolucian socialismon, en social–revolucian movadon.

Kaj ĉi tie, lastloke laŭ vico en la traktaĵo, sed ne laŭ graveco, venas la rolo de la teoriistoj. Ni ofte jam diris, kaj nun subtenas, ke senestreco ne estas laboratoria produkto; sed tio ne signifas, ke ĝi estas frukto de memek–ĝermo, ke la rolo de la teoriistoj estas sensignifa. De longtempe la ideoj svebas en la atmosfero, ili manifest–iĝas, ili montras sian ĉeeston, sed de tiam, ĝis kiam ili trovos iun belaranĝitan formon, ĝis kiam ili trovos siajn profundajn esprimantojn, ilia influo ne povas stabiliĝi.

Aliaj teoriistoj de senestreco, kiuj plenevoluigis kaj riĉigis la anarkiisman penson estas: Petro KROPOTKIN (1842–1921); Enriko MALATESTA (1853–1932); Elizeo RECLUS (1830–1905); Karlo KAFIERO (1846–1892); Saverio MERLINO; Johano GRAV; Rikardo MELJA, Pietro GORI, Karlo MALATO, Anselmo LORENZO (1841–1914); Luiĝi FABRI; Rudolfo ROKER (1873–1958); Petro RAMIS; Kristian KORNELISEN; Maks NETTLAU (1865–1944); James GUILLAUME, Sebastiano FAURE (1858–1942), k. a.

* * *

En la posta ĉapitrovico ni traktos la bazajn elementojn, kiuj konsistigas la ideologion, taktikon kaj konstruan programon de senestreco.

Estos trarigardataj jenaj problemoj: libereco, solidareco, egaleco, justeco, libera iniciato, libera kontrakto, federismo, aŭtoritato, ordonpovo, perforto, ekspluatado, milito, centralizismo, ŝtato, proprieto, eklezio, parlamento, leĝo, tribunalo, mallibero, polico, armeo, imposto, mono, lernejo kaj scienco, arto, gazetaro kaj radio, organizado, striko, bojkoto, sabotado, ribelo, insurekcio kaj revolucio, (libera komumo kaj federacio, produkorganizado, distribuo, diversaj unuiĝoj).



NIKE AIR MAX TAILWIND 8 805942-402 Womens Running Shoes Purple Outlet Factory Shop

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.